Kontraŭ Eklezio!

En Tel-Avivo, antaŭ unu jaro, ni decidis revivigi ATEOn relanĉante Ateismon, kaj tiucele mi ofertis mian laboron kiel redaktoron. Mi avertis, ke pro miaj devoj kiel redaktoro de Kajeroj el la Sudo, mi ne povas redakti artikolojn por nia magazino, sed mi kunpaĝigu kaj organizu la enhavon. Mi eĉ povas selekti artikolojn, se estas manko da spaco en la revuo.

Bedaŭrinde, la solaj artikoloj, kiujn mi havas por komposti la magazinon, estas tiuj malnovaj senditaj al mi de la antaŭa redaktoro, Ralph Dumain.

Alia problemo estas mona: mi ne povas peti afrankrabaton, ĉar mankas al mi oficialaj dokumentoj de ATEO. Se estus ĝi nova magazino (tiucele mi proponis Libera Penso), mi povus peti ĝin kiel individuo. Sed se oni postulas, ke oni daŭrigu la publikigadon de Ateismo, mi ne povas peti rabaton pri numero 155-an! La sola solvo, kiun mi trovas, estas disdono de la magazino en la universala Kongreso en Kroatio.

Tamen, la unua problemo daŭras: kiu estu la sinteno? Ĉu mi mem devas krei kriterion por elekto de artikoloj? Ĉu mi iĝu la ideologo de ATEO? Ĉu mi mem estu la episkopo aŭ gvidanto de ateistoj? Tio, laŭ mi, sensenchavigas la asocion. Ne estas utile havi asocion negativan, nur por ataki religion kaj ekleziojn. Ni ateistoj kredas, ke nia opinio plirajtas al tiu de religianoj, ĉar ni havas etikon anstataŭ moralon, ni sekvas racion anstataŭ blindan fidon, ni amas homaron anstataŭ neigi ĝin, ni alte taksas tion, kio ni estas, anstataŭ malestimi ĝin.

Sed, male al kristanoj, oni multe pigras ĉe ni. Verŝajne ĉe ateistoj oni atingis tiun staton de nekredemo post natura evoluo, sen tio, ke aparta sperto aŭ traŭmo okazis. Mi ne povas kompreni tion. Sedante la kazon pri eks-komunismaj landoj, oni kreskis en socio, kie unu aŭ alia religio premis la popolon. Individuo ne gravis, sed nur por glorigi Dion. Por forskui tiun mantelon religian de nia konscio, oni certe travivis apartan sperton aŭ pensfadenon. Tio estas mia propono: oni sendu al mi --por publikigo en Ateismo- respondon al tiu demando: kiel kaj kial vi iĝis ateisto?

Ĉar mi diris antaŭe, ke mi ne volas esti via episkopopapo, mi esperas kritikon vian al tiu ĉi artikolo. Miaj ideoj povas esti geniaj, sed mi estas la unua persono, kiu dubas tion. Ni ne faru novan eklezion. Malmankas ili ĉiuj, kaj ne helpos krei novan...

Maleklezie via,

Jesuo

Indekso 0 | Ateismo

Muziko: Sopiro, alia orĥestrigo de la dua parto de la Dua Sonato en do majora por gitaro Fernado Sor.


Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 6-an de septembro de 2001.