Kio estas religio?

La demando povas ŝajni senutila. Sed ekde kiam oni ĝin atenteme ekzamenas, oni ekvidas ke ĝi entenas multe da obskuroj. Estas multe malfacila renkonti ĉe la aŭtoroj (kredantoj aŭ ne) difinojn vere precizaj kaj kontentigaj de religio.

La etimologio diras al ni, ke religio (religare, tio kio ligas) ne estas alia afero ol ligo. Duobla ligo, kiu ligas la homon al sia Dio, unue ; kiu ligas la homojn inter si, poste, ĉirkaŭ sama kredo.

Kia ajn estu la vidpunkto kie oni lokiĝas, oni devas konsenti ke tiu difino estas malsufiĉa. Ligo inter la homo kaj Dio, oni diras, sed oni ne difinas Dion kaj konsekvence, la ideo de religio ripozas sur nenio solida. Ligo kiu arigas ĉirkaŭ komunaj kredoj ian nombron da homoj, oni diras ankoraŭ. Sed ĉu tiu difino ne estus tro larĝa? Oni kutime parolas pri socialisma religio, aŭ pri religio anarĥiisma, de religio vegetarana, monarkia, arta, kion mi scias ankoraŭ ? Ĉu tioma pligrandigo de tiu termino ne estas troa ? Politika partio, tiom dogma ĝi estu, ne estas religio. Filozofia sekto aŭ alia, ĝi estu impregnita de troa mistikismo, ne nepre konsistigas religion, kiel ni ĝin elmontros.

Tolstojo citas ian nombron da difinoj. Ekzemple, tiun de Gobleto Dalviela (Goblet d--Alviella) : La religio estas iu maniero por la homo realigi sian rilaton antaŭ la superhomaj kaj misteraj fortoj de kiuj ĝi kredas sin dependa. Tiun de Vaŭvenargo (Vauvenargues) : La devigoj antaŭ Dio, jen la religio . Sed Tolstojo proponas difinon pli kompleta : La vera religio, estas, konforme al la racio kaj la scio de la homo, la rilato establita far li antaŭ la senfina vivo kiu lin ĉirkaŭas, kiu ligas ĝian (la homan) vivon kun tiu senfino kaj lin gvidas en ĝiaj agoj (1).

Burnufo (Burnouf) precizigas, prave laŭ mi, ke la persona kaj intima koncepto de Dio, ne sufiĉe konsistigas religion (2). Ne estas temo en la mondo pli debatita ol tiu de la religio, kaj Frazero (Frazer) konfesis ke la difino estas preskaŭ neebla. Li tamen proponas la sekvantan : Per religio ni komprenas la favorigon aŭ la repacigon de potencoj superaj al la homo kiuj, oni kredas, kondukas kaj regas la vojiron de la naturo kaj de la homa vivo.

Estus do, en ĉiu religio, du distinktaj elementoj: teoria elemento (kredo je supera potenco); praktika elemento (strebo por favorigi al si la ĉi potenco).

  1. Kio estas religio ? (Qu--est-ce que la religion?) p. 16.
  2. La Scienco de la Religioj (La Science des Religions).
Burnufo, antaŭ Frazero, jam specifis ke ĉiu religio necese devas enhavi dion kaj riton - unu kompletanta l' alian. Ĉu la katolika Eklezio mem ne establis ĝian teologion sur la kunekzistado de la kredo kaj de la laboroj, unu tiom necesa kiom la aliaj, kiuj de tio rezultiĝas ?

La religio, diris Georgo Matisa, estas sistemo de kredoj rilate al la origino de la mondo, al la fenomenoj de l' universo kaj al la sorto de la homo, de kolektivaj ritoj kaj de individuaj gestoj, finfine de parolaj formuloj, ofte akompanitaj de aparta emocio, iaspeca sentimentala antaŭenmoviĝo. (1).

Durkejmo (Durkheim) siaflanke diros : Religio estas solidara sistemo de kredoj kaj praktikoj rilataj al sanktegaj aferoj, tio estas separitaj, malpermesitaj, kredoj kaj praktikoj kiuj unuigas en sama morala komunumo, nomita Eklezio, ĉiuj tiuj kiuj ĝin aliĝas... La dua elemento kiu enlokiĝas en nia difino ne estas malpli esenca ol la unua, ĉar, montrante ke la ideo de religio estas nedisigebla de la ideo de Eklezio, antaŭsentendas ke la Religio devas estis afero eminente kolektiva (2).

Tiuj difinoj havas la grandan avantaĝon limigi la problemon, permesante tiele eviti domaĝajn konfuzojn. Ĉiu diskuto estus malfekunda se ni nomus, miaj kontraŭantoj kaj mi, malsamajn ideojn per la sama vorto. Mi al neniu volas trudi tiujn difinojn, memkompreneblas, kaj mi min limigos ilin proponi, en la espero igi la diskuton pli klara kaj pli facila. Mi cetere restas je la dispono de kiu ajn min alportus alian difinon por ĝin ekzameni kaj ĝin kritiki kun li.

Oni min obĵetis, multajn fojojn, ke endas distingi inter la revelaciita kaj dogma religio kaj la spontana kaj dogme natura religio. La distingo estas delikata, ĉar tiu pseŭdo-natura religio estas ĝenerale multe malpreciza kaj sin intermiksas en mistikismo pure sentimenta kun la religiemo. Kiam tiu spirita stato enhavas minimumon da dogmoj (kaj de gestoj korespondaj), ĝi povas esti konsiderita kiel stato de religia spirito. Sed en la mala kazo, tio estas en la hipotezo de religio sen iu ajn supernatura kredo fiksa kaj sen iu speciala maniero esti kaj vivi, antaŭ la dirita kredo, ni konsideras, ke temas pri filozofio, metafizika aŭ ne, kaj ne pri vera religio.

Cetere, kiam oni ekzamenas la konsistigajn elementojn de la laŭdiraj naturaj religioj laŭdegitaj far sendependaj filozofoj kaj pensuloj, oni ekvidas ke tiuj elementoj pruntitas el la komuna lernakiro de la grandaj revelaciitaj religioj. Kredo en la supera Estaĵo, en la senmorteco de la animo, en la estonta vivo, tiaj estas tiuj elementoj, pli-malpli purigitaj kaj dolĉigitaj nudigitaj de iliaj superstiĉaj kaj fetiĉaj aparatoj - sed ĉiam samaj en ilia origino kaj ilia celeco. La revelaciitaj religioj malvaste subordigas la homon al la diaĵo. La homo kreitis por laŭdi, honori, kaj servi Dion, nian Sinjoron, kaj per tiu maniero savi sian animon (1). Ĉar Dio nin faris kaj konsekvence li estas nia majstro kaj ni al li integre apartenas.

Ne plu temos, por la individuo, forĝi al si personan religian koncepton, sed akcepti la dogmojn kiujn estos al li truditaj (malnovtempe per la malmildego kaj la perforto, hodiaŭ ankoraŭ per morala aŭtoritato kaj per sugestado faradita ekde la junaĝo).

André Lorulot
(1) Lojolo (Loyola), Exercices spirituels, Spiritaj ekzercoj, p.28


Indekso 0 | Ateismo

Muziko: Studo 24-a, verko 29-a de Fernando Sor.


Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 6-an de septembro de 2001.