Redaktore

Ree...

MI daŭre ricevas leterojn de samideanoj plendante pri la magazino *Ateismo*, kiu vere ne plenigas la truon, kiu ekzistas nun en nia asocio.

Dum ke mi redaktas la magazinon...

Mi vere ne komprenas, ke oni serĉu ankoraŭ gvidanton. Mi ĉiam pensis, ke ateisto estas liberpensulo, homo kiu ne bezonis, ke alia homoj diru al li aŭ ŝi kiel pensi. Sed oni ree plendas, ke ne estas magazino, kiun redaktu alia homo. MI petis en Berlino, en Telavivo kaj en Kroatio, ke oni sendu al mi artikolojn por ke mi kompostu magazinon atean, vere de ni ĉiu. Sed la nuraj samideanoj, kiuj ĝenas sin skribi al mi aŭ al la estraro, nur plendas, ke ne estas magazino, ke ili jam pagis, kaj ĉu indas, ke oni pagu kotizon, se oni ne ricevas varon. Ankaŭ, ke la numero de Ateismo estis terura en netolereble malbona Esperanto. Mi nur povas diri, ke mi volonte transdonos tiun taskon al tiuj kritikantoj, kiuj ankoraŭ ne faris ian ajn bultenon, kiuj eble redaktos pli indan bultenon, sed kiuj ankoraŭ ne faris tion. Kritiki ja estas facile, se oni ne faras kompetente. Oni kritiku lojale kaj kompetente de bonesperante farite bulteno, sed ne de komforte nepripensante etoso hejma.

Jes, mi ne ofertis mian helpon pro orgojlo, pro mia kompetenta, tolerebla Esperanto, neanstataŭebla ofico. Mi nur ofertis mian helpon redaktoran pro tio, ke estis neniu alia, kaj neniu ofertis sian tempon kaj forton celante vivligu nian asocion almenaŭ literare. Se estas alia pli kompetenta esperantisto, mi volonte cedas la postenon tuj.

Povas esti esperantistoj ateaj, kiuj defendas, ke estas pli bone, ke ne estu bulteno ol tiu, kiun mi faras. MI nur povas diri fi al tiu sinteno kaj fanatikismo esperanta. Ĉar ĝi ne estas esperantaatea.


Indekso 1 | Ateismo