Sen muziko F. Fossa: Folioj de HIspanio.

LeteroKomento mia

Sinjoro,

Mi ĵus finis la legadon de "Ateismo" (numero nulo). Interesa enhavo, sed, nepre ne ofendiĝu, mi trovis en ĝin gramatikajn aŭ tajperarojn.

Laŭ mi, estus bone, ke antaŭ ol printi la bultenon, vi kontroligu la printpretigitan tekston al kompetenta(j) korektisto(j). Tion, cetere, ĝenerale faras ĉiuj publikaĵoj.

Mi ankaŭ rimarkis, ke vi tute ne citas la verkon "Kial mi estas ateisto", de André Lorulot (en Esperanto). Ĉu vi ne scias pri ĝia ekzisto? Eldonita de SAT-broŝurservo, ĝi estas mendebla ĉe ESPERANTO-FR 47470, Beauville. Prezo (inkluzive de la sendokostoj): €5.4. Pagebla per poŝta aŭ banka ĝiro al CERCLE AMICAL ESPERANTISTE, Poŝta konto: 33 717 74 M Bordeaŭ.

Eble, estus bone aperigi en "Ateismo'n" anoncon pri tiu verko.

Liberpense via,

Gilbert Lebec.

Estimata Gilberto!

Kompreneble, tute ne ofendas viaj prudentaj rimarkoj. Mi ja scias, ke mistajpo kaj eraro okazas, kiam en kolektivo ĉiuj postulas, kaj nur unu, aŭ manpleno, laboras. Tio ne estu plendo, sed nur konstato.

Iam oni ofertis kontroli la magazinon, sed mi jam metis ĝin en Interreto antaŭ kelkaj monatoj, kaj tiu via estas la unua komento. Via komento, tamen, havas grandan difekton: ĝi ne diras kie estas la eraroj, kaj kial ili estas eraroj, mistajpaĵo, aŭ simila. Kelkaj magazinoj, kiel *Monato* aŭ *Esperanto*, de ĉiuj konitaj pro ilia altkvalito, havas budĝeton, kiun mi tute ne havas. La numeron de vi aluditan mi mem devis pagi, kaj nur en la Universala Kongreso mi rehavis tiun modestan kvanton da mono. Ne estas grava la afero, pro tio, ke estis malgranda kvanto, sed gravis la afero pro tio, ke mi tute sola devis zorgi pri la afero, eĉ kolekti la mono. Ne estas procedo financi la magazinon, kaj tio, kion mi faras, kio eble ne sufiĉas al asocio kiel ATEO, estas ĉio, kion mi povas fari.

Pri la verko de vi menciita, via letero estu tiu anonco en nia magazino, Gilberto.

Amike salutas,

La redaktoro.

Karaj kaj estimataj samideanoj!

El novembra numero de Sennaciulo (157p.) mi legis pri ATEO. Mi kun ĝojo kaptas la okazon, ke mi faras interrilaton kun vi.

Mi kun estimo petas vin, ke vi --se eblas-- sendu al mi la Statuto-n de ATEO kaj unu modelan ekzempleron el bulteno "Ateismo".

Mi jam nun dankas viajn "penadon!"

Mi kore deziras al vi bonegan sanon kaj multajn sukcesojn en NOVJARO. Estu paco en la mondo, vivu, vivu l'Esperanto!

Kun samideana saluto,

Szentgyörgyi Zoltán

Estimata Zoltán!

Dankon pro viaj bonaj sentoj. Mi devas atentigi vin, ke la surparperan version de Ateismo dissendas la kasisto de nia asocio, S-ro Dieter Rooke, de Svislando (Aussere Klus, 11; CH-4702 Oensingen, Svisio). Tamen, ĉar la kvanto de artikoloj estas malgranda, la unuan bultenon mi publikigis en Interreto (http://www.iespana.es/ateismo/) en decembro, petante la ATEOaron, ke oni sendu al mi kontribuaĵojn por pligrandigi ĝin sufiĉe, por ke eblus surpapera versio. Tamen, nur André Vaatz respondis, sendante poemon pri Galileo kaj Esperanto.

La monato marto ankaŭ venis, kaj denove mi havis neniun artikolon publikigi, krom kelkajn leterojn, kiujn oni sendis al mi teme de Ateismo. Mi opinias, ke ili estas la solaj kontribuaĵoj, kiujn ATEOanoj pretas sendi al redaktoro de la bulteno. Eĉ la prezidanto estas tro okupata por diri ion al la cetera parto de la asocio, kaj al ĝi mi rifuzas paroli nome de la prezidanto, ĉar mi reprezentas neniun, sole al mi mem. Kiel redaktoro mi kompreneble povas klarigi kial mi elektas tiun aŭ tiun ĉi artikolon por la magazino, sed ne plu.

Ankaŭ mi deziras, ke estu paco, amiko Zoltán. Paco venante de kunlaboro kaj interkompreno. Ĉu eble fuŝas mia kompreno en tio, ke ateistoj esperantaj ne deziras, ke estu Ateismo?

Sincere via,

Jesuo.


Indekso 2 | Ateismo