Sen muziko Dumana studo de Chopin

Redaktore

Dumane enmane

Denove mi venas antaŭ vi, ateaj esperantistoj, kun malplenaj manoj.

Antaŭ du jaroj mi promesis, ke mi komponos la artikolojn de vi sendotaj al mi, por ke ni daŭre havos nian magazinon. Sed, mi daŭre komponas nenion, ĉar mi nenion havas komponi.

Dum ke mi redaktas la magazinon...

Venas leterojn, kompreneble, plendojn kaj kritikojn pri tio, ke ni ne havas magazinon, sed oni pagas. Mi tion bedaŭras, eĉ pli ol simpla plendulo, ĉar mi pretas havi magazinon. Mi neniam promesis, ke mi mem verkus ĝin, sed mi volonte dediĉos --laŭ mia promeso-- tempon aranĝi la aferon.

Nu, la monato de marto jam venis, kaj antaŭ ol ĝi foriros, mi pretas meti la tutan materialon, kiun mi havas, por ke la aliaj ateistoj esperantaj vidu la staton de nia asocio. Mi kredas, ke elektronika magazino estas ĉio, kion oni dece povas komponi nun, pro tio, ke oni ĉiam povas malmeti artikolojn, korekti ilin, kaj pligrandigi la magazinon.

Jes, mi scias, ke mi ne estas Hodler, Grabowski aŭ Kabe, sed mi nur faros tion, kio estas en miaj manoj fari. Se ATEO finfine sukcesas zorgigi pli kapablan homon pri nia magazino, mi volonte transdonos la taskon al li aŭ ŝi.

Dume, mi lasos la anojn de nia asocio reagi kaj kontraŭreagi, esperante, ke el tiu fluo da tajdoj venos iam ion publikigindan, ankaŭ, surpapere.

Se nenio nova okazas, mi ĝisas vin ĉiujn al la venonta monatokvaro.


Indekso 2 | Ateismo