Sen muziko Liszt: 12-a rapsodio.

Scienco, laŭ religio

Oni diras, ke ateistoj konsideras, ke scienco estas religio. Religiemuloj diras, ke ateistoj fidas je scienco, kiu ankaŭ havas kontraŭdirojn, kaj ankaŭ ne estas perfekta.

Maro aliplaneda

Tiu diraĵo, laŭ mi, estas kohere sensenca al teisto. Li aŭ ŝi bezonas transdoni sian propran respondecon koni al Nekonato Ĉiopova, kin li aŭ ŝi nomas Dio. Sia timo igas lin aŭ ŝin aĉeti fikcian trankviliĝon per sia libereco, komprenemo kaj ĝuo pri vivo. Ĉio inda estas peka, kaj li aŭ ŝi volonte rezignas pri ĝi, por ke sia eta animo --ĉu iu iam ajn vidis ĝin?--, ni diru *memo* ripozu.

Teisto diras, ke homo estas tiom grava, ke Dio kreis ĝin, kaj donis al ĝi la tutan universon, kondiĉe, ke ĝi sekvu la ordonojn de Dio. Tamen, ateistoj ne sekvas tiajn ordonojn, kaj ankoraŭ la luanto ne forpuŝis nin de tiu vastega domo, la Universo.

Teistoj asertas multe da sensencaĵo, kiun ili nek povas nek deziras rezoni. Ni, male, rezonu pri scienco, tiel pruvante, ke ne religio estas scienco por ni.

Laŭ mi ekzistas nur tio, kion mi vidas. Ĉu ekzistas la Universo? Mi ne scias. Ni konsideru pri tiu teorio, ke eble ĝi ekzistas. Ekzistas, kompreneble, mia domo, miaj amikoj, mia urbo, pli granda peco da lando, kiun oni nomas regionon, nacion, eĉ planedon. Almenaŭ, ne estas kontraŭdiroj inter tiu akcepto mia, kaj mia persona esperto.

Ĉu mi vivos post mia morto? Mi ne scias. Ĉu ekzistas Rusio? Mi ankoraŭ ne estis tie, sed mi konas homojn, kiuj vizitis ĝin, kaj serioze asertas al mi, ke ĝi ekzistas. Ĉu mi konas seriozajn homojn, kiuj jam estis en la Pretermorto, kaj venis kaj diris al mi pri ĝi? Ankoraŭ mi ne trovis. Ĉu malĝojigas min tio, ke mi ne certas, ke post mia morto, mi ne plu ekzistos, nek ĉi tie, nek en la alia loko? Nu, ne terurigas min la penso, ke antaŭ mia naskiĝo mi estis nenie. Do, timi pri postmorto estas sensenca afero de teistoj. Se ili estas konvinkitaj pri tio, ke post morto venos Aĝa Barbulo, kiu rezonigos ilin pri ĉiu ajn ero de iliaj vivoj, sub la lumo de aro da kontraŭnaturaj leĝoj, kiuj estas tute neeble plenumi, ili ja havas problemon. Mi povas kompreni, ke ili ne emos morti. Mi, male, kvankam mi ne serĉas morton --vere mi ne konas ion pli bonan ol ĉi tiu vivo, do mi intencas resti en ĝi tiom longe, kiom mi povos--, kiam mia momento venos, mi ne timos foriri de la sceno. Bedaŭrinde, ne estos barbulo al kiu kulpi pri miaj ĝenoj kaj malfeliĉetoj dum ke mi vivis. Pri la ĝojoj, mi komprenas, ke ili venas ĉiam de mia persona agado --same kiel preskaŭ ĉiuj malĝojoj--, ĉar mi ĉiam emis persvadi homojn rideti, por ke ili ridetigu min.

Kruco dia, ne homa

Do, mi ne havas Dion, kiu protektas min de mia propra stulteco kaj malemo labori. Per laboro homo verkis sciencon --ion, kio vere ankaŭ neniam ekzistis, nur en la menso de homo!--. Kion diras sciencon al ni? Ĉu scienco ankaŭ havas leĝojn kaj dogmojn, tiel, kiel teistoj kulpigas ĝin? Kompreneble, la Leĝo de graviteco estas tio, kio ĉiam okazas, trajto, kiun ni havas, kaj kiu gluas nin al nia planedo. Oni diris antaŭ du jarcentoj, ke pro tiu leĝo --kaj dogme diris--, homo neniam povus flugi, kiel birdoj. Ili ne sukcesis konstati, tamen, ke birdoj jam defiis tiun dogmon, Leĝo de Graviteco, interkrampe... Kaj en la Dudek Unua jarcento homo lernis flugi, se ne same kiel birdoj, pli rapide kaj utile. Homo lernis per la scienco de li inventita, ke Leĝo de Graviteco estas ĉirkaŭebla per aliaj leĝoj (tiel diri), kiujn Fiziko studis kaj klarigis. Ne venis scienca episkopoajatolao, kiu akre kondamnis fratojn Wright kaj ilian diablan elpensaĵon, same kiel oni kondamnis siatempe al Benjamino Franklin pro sia diabla elspensaĵo, fulmoŝirmilo.

Scienco neniam agis same kiel la Aĝa Barbulo, ĉion malpermesante, sed male, kiel servanto, servisto fidela, kiu solvis problemojn homajn. Certe, ne ĉiun problemon solvis ankoraŭ, sed iom post iom, problemojn ĝi solvas. Ĉar la monero, kiun homo uzas por pagi al tiu servisto ne estas dolaro, eŭro aŭ denaro. Pli multe kostas persvado, laboro, kaj malfermo da menso. En tiu bildo, kompreneble, ne estas loko por religio. Tial vera scientisto devas forgesi pri ĝi.

Mursjo, 19 de marto de 2002.

Indekso 2 | Ateismo