Animo

Saluton, Agnes. Mi estas Marisa.

Vidu, Agnes, antaŭ kelkaj tagoj, dum ke ni ĝisantis, demando restis en la aero: «La animo, kio estas la animo?», vi demandis. Ĉu vi memoras?

Ne, ne tiam havis mi tempon respondi tion, kion mi opinias pri la animo. Tial mi skribas ĉi tiun leteron, por diri al vi kaijn estas miaj ideoj pri ĝi.

Cxu animo estas kolombo neivdebla?

Pardonu, se mi estas iomete skeptika pri ĝia ekzisto, sed ŝajnas al mi, ke tio estas unu el la grandegaj mensogoj, kiujn homo elpensis pro sia granda ingoranteco. Ideo pri kiu oni konstruis ĉiajn ajn tipojn da kredoj.

Ne, mi ne kredas, ke estis intencita mensogo, simple tio, ke pro nescipovo katalogi ĉiujn fenomenojn kunestantajn al nia ekzistado, iu pensis nomi animo tiun aron da fenomenoj.

Fizika korpo estis pli facile vidi, tuŝi, kapti. Sed estis kelke da fenomenoj strangaj, kiujn oni ne facile komprenas; pensojn, sentojn, kialojn, intuado, imagado... Serion da eblecoj, kiuj dferencigas nin de aliaj specoj kaj kiuj, en nia orgojlo kaj aroganteco, igis nin senti nin superaj al aliaj specoj. Tiu sento pri supereco estis tio, kiu portis nin konsideri nin ne nur bestoj kun kapablo kaj evoluo malsamaj.. Ne sufiĉis al nia orgojlo homa, ni bezonis ion, kiu justigu nian regadon sur la ceteraj specoj, ion, kio igu nin ne nur malsamaj, sed ankaŭ superaj, sed ĉefe eternaj. Kaj per nia imago ni kreis la animon. Ankaŭ sur ĝi iu elpensis la ideon tian, ke ĝi estas eterna, ke ĝi venis rekte de la manoj de Dio, kaj al liaj manoj ĝi venas post morto. Ne interesis al ni, kaj ankaŭ nun ne interesas, pensi, ke post kiam ni mortos, ni malaperos en procezo sufiĉe naŭziga, same kiel la ceteraj bestoj, same kiel la ceteraj vivantaj estaĵoj.

Aliaj homoj, per ne malpli da imagopovo, imagis, ke animo reenkorpiĝis, ke ĝi vivis sinsekvajn enkorpiĝojn uzante diversajn korpojn ĝis kiam ĝi venos al vivo perfekta, tial liberigita de novaj reenkorpigoj.

Estas tre variataj la uzoj, kiujn unuj kaj aliaj faras de tio, kion oni kutime nomas animo. Triste estas, ke multe da tiuj uzoj celas nur katenigi nin. Nia senmorta animo utilas nur al tio, ke aliaj homoj plenigu kaj regu nin per kredoj, kiuj konvenas al ili. Ni devas esti “bonaj”, por tio, ke nia animo estu perfektigata, kaj venu finfine al Dio, aŭ por rompi la ciklon da reenkorpiĝoj, kiuj permesu al ni ĝui eternan pacon, anstataŭ esti ĉirkaŭitaj de la mizeroj de tera vivo.

Sed kio signifas esti bonaj, Agnes?

Eble ĝi nur signifas, ke ni faru tion, kion homoj, kiuj memnomigas sin paroltuboj kaj interpretistoj de tio, kion neniu scias bone, diras, ke estas bone fari, kaj ke ni evitu tion, kion tiuj homoj diras, ke estas malbone. Ĉu vi komprenas, Agnes?

Biordeton pezigas animon...

La animo, tio, kio diferencigas nin kaj superigas nin rilate al la ceteraj bestoj, finfine estas la kateno per kiu povuloj ligis nin al ideoj kaj kredoj, kiuj interesis ilin. Per ĝi kaj ĝia eterna daŭreco, ili trovis la vojon regi nin tiel, kiel ili deziris. Post ne multe da tempo kelkaj homoj konstatis, ke senmorta animo estas tro libera, ĝi ne konvenas bone al liaj interesoj, oni nepre subigu kaj regu ĝin. Sed tio ne estis facila tasko: libera animo povas trovi tiom da konceptoj pri bono kaj malbono, kiel oni volas. Eĉ ĝi povas ŝanĝi la koncepton pri bono kaj malbono, laŭ la tempo, laŭ ĝiaj interesoj, laŭ ĝiaj travivaĵoj. Ĉiu homo havis kaj havas siajn proprajn konceptojn pri bono kaj malbono. Plej multe da fojoj ne estas maniero scii kial io estas pli bone ol alia afero, kial ideo estas pli bona ol alia.

Tiel, homoj ariĝis laŭ simileco da ideoj, laŭ aroj da kredoj pli aŭ malpli samaj; sed eĉ tiel ne estis facila tasko: tiu, kiu hodiaŭ pensis same kiel vi, morgaŭ povas halti kredi je ili, eĉ batali ilin.

Kaj tiel oni iom post iom oni vidis, ke estas necese krei administrantojn pri animoj kaj kredoj, la diojn.

Homaj grupoj havantaj la samajn kredojn sentis sin solidaraj, fortaj, povaj. Estis vojo preskaŭ perfekta regi kaj subigi ne nur la bestojn, sed ankaŭ aliajn homajn arojn, senigi ilin de lia lando, subigi ilin, devigi ilin fari laboron, kiun neniu volis fari ĉar ĝi estas laciga kaj humiliga.

Ni bezonas senti arecon al grupo, tion, ke niaj ideojn oni akceptas, kunhavas kaj respektas, kaj ĉiam iln oni povas perforte akceptigi.

Sed eĉ tiel, ideoj kaj kredoj estis, estas tro flugeskaj: sufiĉas konversacio, argumento nova aŭ diversa semi dubon, igi tion, ke homo, kiu antaŭe kredis same kiel vi, ne plu faru, kaj eĉ li venu al kredo mala.

Kion ni povas fari por eviti ĝin? Tio estas relative facile, Agnes: ni kreu administranton pri konscioj, pri kredoj, pri animoj, ni kreas diojn. Estaĵojn superajn kaj unikajn, tiom eternaj kiom niaj animoj, por tio, ke li povu interkompreniĝi rekte kun ili, perfektaj estaĵoj, vestigitaj per aŭtoritato morala senlima, kaj ni vortigu ilin diri tion, kio interesasa al ni. Estu ili tiuj, kiuj diktu normojn kaj konceptojn pri bono kaj malbono, kiuj plej konvenu al ni. Estu ili tiuj, kiuj difinu niajn konceptojn pri bono kaj malbono, estu ili tiuj, kiuj tra nia perado akceptigu niajn ideojn. Estas facile malfidi ideojn de homo, sed estas ĝi malfacile defii ilin kiam homoj diras, ke ili parolas nome de dio aŭ de la dioj.

De tio estas facile malestimi kaj subenigi tiujn, kiuj kuraĝu defii aŭtoritaton de tiuj dioj. Li ne plu defios nek niajn ideojn, ne nian aŭtoritato, li defios la aŭtoritaton de la dioj, de dio. Malestimigo certiĝas kaj estas subtenata de ĉiu fidelulo al tiu kredo. Tiu, kiu forlasas kredon, La animon enkarcerigas tabulojperdas animon, li perdas tion plej valoran sian, li perdas kondiĉon de homo. Tial ni pli frue atribuis nin animo kiel diferenciga al cetero da bestoj. Eĉ estas malestimita tiu, kiu ankoraŭ ne kredas same kiel ni, li ankoraŭ ne havas animon...

Eĉ tiel, Agnes, ankaŭ ne estas facile meti ordon en kredoj kaj animoj: ĉiu grupo, ciu popolo, havis siajn proprajn, kaj iliaj gvidantoj alkuris al ili ĉiun fojon, kiam ili konsideris ĝin necesa al siaj interesoj, por lanĉi sian grupon al batalo kaj milito, por plivastigi siajn teritoriojn, konkeri kaj venki tiujn, kies dioj estis aliaj, tiujn, kia animo estas diferenca. Ĉar ŝajnas, Agnes, ke havi malsimilan animon estas same kiel ne havi animon. Tio, kio donas al homo veran animon, estas tio, ke li kredu same kiel ni. Ĉiuj aliaj animoj kaj kredoj estas falsaj kaj kondamnendaj.

De tiuj bataloj, kiujn nia speco generis kaj suferis laŭ sia historio, venis al ni kelkaj dioj, fakte kelkaj administrantoj de ideoj, de animoj kaj konscioj, manipulaciitaj de kelkaj homoj, kiuj deklaras sin ĝiaj paroltuboj. Vere ili nur estas la ideoj, kiuj malmulte da homoj havas pri la konceptoj de bono kaj malbono, tiuj ideoj, kiujn ili nomas dioj, kaj dioj estas nenio diversa al iloj celantaj manipualcii niajn animojn kaj niajn konsciojn.

Tiel ĉi nia animo, tio, kio dekomence celis diferencigi nin kaj superigi nin al ceteraj bestoj, estas tiu, kiu fine sukcesis subigi kaj kontroligi nin. Kaj en tiu procezo ni ankoraŭ estas, Agnes. Neniu volas, neniu interesiĝas senti sin alia nura speco, al ni ĉiuj konvenas pensi, ke ni estas superaj al ili, ni ĉiuj interesiĝas pensi pri tio, ke iam, kiam ni mortos, nia animo garantios eternan vivon ien ajn, kie ni eĉ ne scias, kie ĝi estas, kaj kiun ni eĉ ne povas imagi. Kaj kontribuas ni volonte al disvastigado de tiu ideo: kiom da feliĉo ĝi garantias al ni post nia morto! Kiel bone ni fartas, anante al tiu grupo, kiu kunhavas niajn kredojn! Kaj iu pli granda estu la grupo, Agnes, des pli bone. Tio certigas al ni, ke ne ĉiuj ni povas erari. Se inteligentaj homoj en nia grupo kredas tion, ne eblas, ke ni eraras, kaj ni delegas en ili niajn dubojn, same kiel ŝafoj tre bone dresitaj.

Ne gravas, ke realo malverigu tion ree kaj ree. Ne gravas, ke ĉiun tagon nia vivo diras al ni, ke tiuj kredoj nek estas realaj, nek ŝajnas, ke ili iam estos tiaj. Estas pli bone kredi, ke tiu feliĉo, kiun oni neigas al ni ĉi tie, en la Tero, estos vaste kompensata post nia morto. Feliĉe por ili, neniu venis de postmorto por kontraŭi iliajn kredojn! Sed eble vi demandas, kie estas la homa animo. Respondo estus same kiel tiu, kiun mi diras: en la cerbo. Hodiaŭ ni havas malmulte da duboj pri tio, ke la amalgamo da fenomenoj, kiu karakterizas nin kiel homajn estojn, kuŝas en nia cerbo. Kaj el kio estas nia cerbo farita, Agnes? De materio, de la samaj atomoj, de la samaj elementoj, de la sama materio kiel la cetera universo estas farita. La sama materio organizita per alia maniero, organizita per strukturoj kaj proporcioj, kiu permesas, ke tiu serio da fenomenoj ekzistu. La sama materio, kiu inter teruraj eksplodoj kreas, en aliaj partoj de la universo, galaksioj kaj steloj, en mia cerbo, en tiu via, generas ideojn, pensojn kaj sentojn. Il ine estas pli ol kvalitoj de materio, senrilate al kiom materiaj ili ŝajnu al ni.

Angxeloj kaj animo. :-)

Finfine, tio, kion ni nomas nia animo, estas nur ĥemio, aŭ, dirante ĝin eĉ pli simple, nur interŝanĝo da elektronoj.

Mi certas, Agens, ke se vi estus ĉi tie, vi demandus se tio, kion mi celas diri, estas, ke se pensoj, sentoj..., unuvorte: la animo, ne estas pli ol manifestacioj de materio. Jes, Agnes, mi tion konsideras tion. Se nia cerbo estas materio, kaj nenio pli ol materio, kio ajn alia afero animo povas esti? Sed eble, Agnes, pensi tion ne interesas al ni, pensante tiel finiĝas maĝio, finiĝas pensi pri superaj kreistoj, kiuj diras al ni tion, kio estas bone kaj malbone; eble pensante tiel, oni komencas denove la serĉadon pri la vero, sen alia gvido ol nia kono.

Eble interesas al ni kredi tion, kion aliaj diras, sengrave al tio, ĉu ĝi estas vera aŭ malvera, ĉar tio estas grandega vojo, jam marŝita de aliaj je kiu aŭtoritato interesas al ni kredi. Eble ni scias, ke se kelkaj ne mensogas al ni, aliaj mensogos al ni, kaj se ni vere devas vivi en mensogo, estas pli bone kredi, ke ni venas de Dio, ol kredi, ke ni venas de simio.

Animo estas blova spiro dia...

Kaj se fine ni venus al konkludo, ke animo eterna ne estas, ni perdus la egan premion de eterna vivo; eble se ni pensas, ke nia animo mortos samtempe kiel nia korpo, eble ni ne plu trovos sencon al vivo.

Eble tial plej multo da homoj preferas kredi, ke ili havas animon, animon eternan, kaj ke Dio tiom bona kiel nia animo, zorgos pri ĝi, kiam ni mortos.

Vere Dio, dioj, estas ideoj nek gravaj nek fundamentaj, sed nur duagradaj ideoj. La vera ideo grava estas eĉ ne la animo, sed “eterneco” de la animo. Se oni venas al konkludo, ke io ne estas eterna, estu ĝi animo, aŭ io ajn alia, oni bezonos administranto de tiu parto eterna post la morto. Kaj tiun administranto homoj nomas Dio. Sed se oni venas al konkludo, ke nenio en oni estas eterna, oni ne bezonos tiun dion por io ajn, ĉar estas nenion administri post la morto.

Kiom ajn sindonan ŝajnu la ideo pri Dio, vere ĝi estas nur la sekvo al nia egoismo privata asekuri al ni la ETERNECON, kaj al socia egoismo asekuri kontrolon de homoj de aliaj homoj.

Ĉu vi komprenas, Agnes, kial ideo pri dio disvastiĝas tiom facile? Ĉar ĝi respondas al niaj privataj interesoj, kaj al intereso de tiuj, kiuj regas nin tra mastrumado de manipulacii nian eternecon.

Bonan arbon vento ne faligas.

Ambaŭ interesoj koincidas, tial estas tiom facile disvastigi la ideon. Ne gravas, ke tio malveras, ne gravas, ke tio estas mallogika: nur gravas subteni nian esperon, kaj espero estas la lasta afero, kiun oni perdas, ĉar interesas al ni ne perdi ĝin.

Ĝis, Agnes. Vi jam scias, ke vi ne ekzistas: vi estas nur rolo kreita de mia menso, por ke mi povu skribi tiun ĉi leteron al vi.

Marisa
Pri la timo de morto Indekso | Ateismo Problemoj pri la rilato scienco-religio
Muziko: Steleto, estas miaj variaĵoj pri la fama infankanto franca Kion mi diros, panjo?.
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 7-an de decembro de 2002.
Laste aktualigita la 8-an de decembro 2002.