La ateisma eduko de infanoj

Anna Lowenstein, Italujo

Kiam naskiĝis miaj infanoj, mi havis la naivan ideon, ke mi provos ne influi ilian sintenon rilate al religio, sed lasos ilin mem decidi. Mi rapide konstatis, ke tio ne eblas. Eĉ diri nenion pri religio en si mem signifas transdoni ian vidpunkton: ekzemple, mi supozas, ke miaj infanoj ne konis la koncepton ‘dio’ ĝis ili jam havis proksimume kvar jarojn. Alivorte, mi jam komencis transdoni al ili miajn proprajn opiniojn.

Oni pregxas cxi ajn...

Mi loĝas en Italujo, lando trempita en religia simbolaro. Ne klarigi al miaj infanoj mian propran starpunkton pri religio signifus lasi la ĉirkaŭan socion influi ilin anstataŭ mi. Por doni ekzemplon: en Italujo oni ofte trovas apud la vojo malgrandajn adorejojn, vitrajn montrokestojn kun interne statuo de Jesuo aŭ la Madono. Venas la momento kiam malgranda infano fingromontras al la statuo de Jesuo kaj demandas, ‘Panjo, kio estas tio?’ Kion oni respondu? Se oni rakontus la vivon de Jesuo sen ajna propra komento, ŝajnus kvazau oni mem kredus ĝin.

Cetere, membroj de religiaj kredoj tute ne sentas embarason transdoni siajn ideojn al siaj infanoj – eĉ male, ili konsideras tion grava devo. Mi estas same konvinkita kiel ili pri la ĝusteco de miaj opinioj, do se ili ne hezitas influi la sintenon de siaj infanoj, kial mi retenu min?

La inkvisicio cxagrenigis la solan mondon, kiun ni konas.

En italaj lernejoj, kruco troviĝas sur la muro de ĉiu klasĉambro. Krome oni studas religion dum unu horo semajne. Ĝi estas instruata laŭ forte katolika vidpunkto, ĝenerale de pastro aŭ monaĥino. Gepatroj havas la rajton elpreni siajn infanojn el tiu leciono, sed ĝenerale ili ne volas fari tion por ke la infanoj ne elstaru el la grupo. (Tamen lastatempe alvenis grandaj ondoj de nekristanaj enmigrintoj en Italujon, do eble estonte estos pli da infanoj, kiuj ne partoprenas la lecionon de religio.)

Aliflanke, mi ja deziras ke miaj infanoj konu la rakontojn el la Malnova kaj Nova Testamentoj, kaj ankaŭ ke ili sciu iomete pri la signifo por kristanoj de la okazaĵoj en la vivo de Jesuo. Tiuj legendoj formas la bazon de la okcidenta kulturo, kaj necesas ke edukita homo konu ilin same kiel oni lernas pri la greka kaj romia mitaro. Ni vivas en epoko, kiam kreskas la fundamentismo. Pliigas la nombroj de fundamentaj kristanoj en Usono, en la araba mondo la islamaj fundamentistoj, kaj mi havas la impreson ke ankaŭ en Israelo estas pli da fundamentismaj judoj ol en la pasinteco. Tiuj homoj edukas siajn infanojn laŭ tre mallarĝa vidpunkto, insistante pri la laŭvorta vereco de antikvaj tekstoj kaj neante la validecon de modernaj sciencaj malkovroj. Se la gepatroj kaj la instruistoj asertas, ke Dio kreis la mondon en sep tagoj, infano nature kredas tion. Kaj certe multaj retenos kiel plenkreskuloj tiujn ideojn, kiujn ili ricevis en la lernejo.

Tio, kion oni instruas al infano, lasas tre profundan impreson. Praktike estas neeble protekti la proprajn infanojn kontraŭ la dubindaj kredoj de la ĉirkaŭa socio. Prefere oni rekonu la neceson mem transdoni tiujn opiniojn, kiujn oni sincere tenas.


Pri la problemoj de la rilato scienco-religio Indekso | Ateismo Al scienco, laux religio

Muziko: Ateismaj variaĵoj pri sankta temo, verkitaj de mi mem.
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 7-an de decembro de 2002.
Laste aktualigita la 8-an de decembro 2002.