Kunveno

La redaktoro informas pri la lasta kunveno de ATEO

Ni jam venis de la kongreso de Fortalezo, kaj tie ni vidis, ke nia asocio renaskiĝas kun novaj fortoj kaj intereso de multe da samideanoj. Ne ĉiuj aliĝis al nia asocio, sed tio ne vere gravas, ĉar ne temas pri sekto, sed pri sinteno antaŭ la vivo. Kompreneble, helpas la kotizo de novaliĝintoj, sed tio venos iom post iom, kiam evidentiĝos, ke la asocio denove vivas. Ateisto vere ŝajnas fakisto pri io, kaj vere ateaj homoj vere konfesas, ke ni ne scias, ni ne kredas, sed vere ni ne scias pri dio aŭ iuj ajn aliaj magia aŭ fantazia estaĵo, kiu solvos niajn problemojn. Sekve, ni mem klopodas solvi ilin ĉiun tagon, kun diversa fortuno.

En la kunveno de Fortalezo oni elektis novan estraron, akirante novan Vicprezidanton, Neil Blonstein. Bonvenigata vi estu, Neil. Nia antaŭa vicprezidantino, Claude Nourmont, estas nova prezidantino, kaj la aliaj postenoj restas same: Sekretariino: Helga Rapley, el Francio, Kasisto: Dieter Rooke, el Svislando, Voĉdonantino: Anna Lowenstein, el Italio, kaj Redaktoro: Jesuo de las Heras, el Hispanio. Ni danku Ralph Dumain pro sia ofico dum la plej obskuraj tempoj de nia asocio. Li senlace eldonis la bultenon Ateismo, ĝis kiam li ne plu povis fari tion. Mi esperas, ke tiuj tempoj neniam venos denove, kaj de kongreso al kongreso ni havu iom da aktiveco ĉu individue, ĉu are.

Longa estis la vojo, de la kongreso de Berlino, kie ni kunvenis en koridoro, ĉar neniu kredis, ke ATEO povus daŭrigi sian ekzistadon. Poste, en Tel-Avivo, kelkaj el ni renkontis kaj deĵoris en budo informanta, kio surprizis kelkajn samideanojn, kiuj ne sciis, ke tia organizo ekzistas inter esperantistoj. Oni vidu, ke esperantistoj ne estas anĝeloj, kiel diris Zamenhof! Poste, en Zagrebo, ni denove deĵoris kaj renkontis. Nia kunveno tiam estis pli granda, sed la asembleo ĝenerala —se oni povas nomi tiel renkonton de neabonantoj de asocio, kiuj, tamen, interesiĝas pri la afero— ne estis tre afabla, kvankam serioza kaj gravaspekta. Oni plendis tiam, ke la bulteno de ATEO ne aperis. Ni disdonis provekzempleron, kaj promesis nenion pli ol kompostadon da artikoloj ricevitaj. Ili alvenas iom post iom, post dua kongreso kaj asembleo, kie, bedaŭrinde, mankis tre valoraj kunantoj, kiuj ne plu estas inter ni.Inter ili aparte mankas al mi Ivo Peyrault, de Francio. En Fortalezo oni antaŭenpuŝis la ideon, ke nia asocio povus funkcii nur en kongresoj de UEA. Tio, vere, ja estas progreso, sed mi opinias, ke en liberpensiga asocio ne povas manki bulteno, kie ĉiu ano povas kunlabori kaj partopreni diskutadon. Mi, tiucele, denove invitas vin ĉiujn, resamideanojn, fari tion.

Liberpense,

Jesuo


Indekso 3-a Indekso | Ateismo Pri la timo al morto

Muziko: Haleo (bruo), popola andaluza kanto.
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 7-an de decembro de 2002.
Laste aktualigita la 8-an de decembro 2002.