Genezo, laŭ Marko

  1. En la komenco Dio kreis la biton kaj la bitokon. Kaj Dio diris: Estu la vorto; kaj fariĝis vorto.
  2. Kaj estis du bitokoj en la vorto; kaj nenio alia ekzistis. Kaj Dio disigis la Unuon de la Nulo. Kaj Dio vidis, ke tio estas bona.
  3. Kaj Dio diris: Estu la datenoj; kaj la datenoj fariĝis. Kaj Dio diris: Estu la datenoj en siaj koncernaj lokoj. Kaj Dio kreis la disketojn, la durdiskojn kaj la lumdiskojn.
  4. Kaj Dio diris: Estu la komputiloj, por ke estu loko kie enmeti la disketoj, la durdiskoj kaj la lumdiskoj. Kaj Dio kreis la komputilojn, kaj Li nomis ilin aparataro.
  5. Sed ankoraŭ ne estis programaro. Kaj Dio kreis la programojn grandajn kaj la programojn malgrandajn. Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la tutan memoron de la komputilo.
  6. Kaj Dio diris: Ni kreu programiston; kaj li regu super la komputiloj kaj super la programoj kaj super la datenoj.
  7. Kaj Dio kreis la programiston; kaj Dio enmetis la programiston en la datencentro; kaj Dio montris al la programisto la dosierujon. Kaj Dio la Eternulo ordonis al la programisto, dirante: Ĉiujn volumenojn kaj subdosierujojn vi uzu; sed VINDOZON VI NE UZU.
  8. Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la programisto estu sola; kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la programiston, kaj ĉi tiu endormiĝis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno. Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la programisto, kreitaĵon, kiu rigardu la programiston kaj admiru la programiston kaj amu ĉion, kion la programiston faru. Kaj Dio nomis la kreitaĵon: Uzanto.
  9. Kaj la programisto kaj la uzanto estis forlasitaj en la nuda DOSo.
  10. Sed Bill estis pli ruza, ol ĉiuj kreitaĵoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj li diris al uzanto: Ĉu Dio diris, ke vi ne uzu ĉiujn programojn?
  11. Kaj la uzanto diris al Bill: La programojn de la komputilo kaj ĉiujn datenojn ni povas uzi; sed pri Vindozo, Dio diris: Ne uzu ĝin, por ke vi ne mortu.
  12. Kaj Bill diris al la uzanto: Ne, vi ne mortos; sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi uzos Vindozon, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, kaj vi povos krei tion, kion vi volas per simpla musklako.
  13. Kaj la uzanto vidis, ke la fruktoj de Vindozo estis ĉarmaj por la okuloj, kaj pli facile uzeblaj. Kaj la uzanto vidis, ke saĝeco estis neutila, ĉar Vindozo povas ĝin anstataŭigi.
  14. Kaj la uzanto instalis Vindozon en sia komputilo, kaj li uzis ĝin, kaj li diris al la programisto, ke ankaŭ li instalu ĝin, kaj li instalis.
  15. Kaj la programisto ekserĉis novajn adaptilojn. Kaj la programisto kaj la uzanto aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo. Kaj Dio la Eternulo vokis la programiston, kaj diris al li: Kion vi serĉas? Kaj tiu diris: Mi serĉas novajn adaptilojn, ĉar mi ne povas ilin trovi en DOSo. Kaj Dio diris: Kiu duris al vi, ke vi bezonas novajn adaptilojn? Ĉu vi ne instalis Vindozon, pri kiu mi ordonis al vi, ke vi ne uzu ĝin? Kaj la programisto diris: La uzanto, kiun Vi donis al mi kiel kunulon, li diris al mi, ke mi instalu Vindozon en la komputilo, kaj mi instalis. Kaj Dio la Eternulo diris al la uzanto: Kial vi tion faris? Kaj la uzanto diris: Bill tromplogis min, kaj mi instalis.
  16. Kaj Dio diris al Bill: Ĉar vi tion faris, tial vi estu malbenita inter ĉiuj datenoj kaj ĉiuj arĥivoj de la komputilo. Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la uzanto. Kaj vi ĉiam vendos Vindozon.
  17. 17. Al la uzanto Li diris: Pro tio, kion vi faris, Vindozo seniluziiĝos vin, kaj li elĉerpos ĉiujn viajn rimedojn; kaj vi uzos malbonajn programojn; kaj al via programisto vi vin tiros, kaj vi lin ĉiam bezonos.
  18. Kaj al programisto Li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de la uzanto, kaj vi uzis Vindozon, pri kiu mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne uzu ĝin, tial malbenita estu via komputilo pro vi; ĉiuj viaj programoj havos cimojn kaj erarojn, kaj vi devos ilin korekti ĝis la fino de la tempoj.
  19. Kaj Dio la Eternulo eligis la programiston kaj la uzanton el la DOSo, kaj Li fermis la enirpordon per pasvorto.
Marco Trevisan Herraz

legita Decembro 2002 | Indekso Ĝenerala legota
Muziko: Studo 51-a de Emiljo Pujol.