Kiel esti ekskomunigita de la Katolika Eklezio

...kaj kion fari, se oni ne sukcesas

de Lady Zotal.

Lady Zotal Ekskomuniko estas la sola metodo, kiu garantias esti eksigita nerevokeble kaj definitive de la statistikoj de la Katolika Eklezio.

Kial estas dezirinde al iu ajn ateo, kiu estis baptite je sia plej tenera infaneco, ke oni ne kalkulu lin aŭ ŝin kiel unu pli el la ŝafoj de Vojtila?

Nu, respondo estas facila: ni ĉiuj scias, ke Hispanio havas konkordaton kun la Katolika Eklezio, kaj ke la rilatoj inter ties ŝafistoj kaj la Ŝtato estas privilegiitaj (oni vidu, ekzemple, la Hispanan Konstitucion), kaj tiuj interkonsentoj el bonvolo kaj larĝa profito baziĝas je la pruvita fakto, ke pro tio, ke preskaŭ ĉiuj hispanoj estis baptitaj, (ĉu ili ateas, ĉu ili dikredas, harekriŝnas. jehovatestas, ĉu iaajnas, tio pasas senrigardata), la plej multo de hispanoj estas katolikaj.

Tio signifas, ke tuj post baptiĝo, onia nomo kaj baptocertigilo estas registritaj por ĉiam je la arĥivoj de tiuj homoj, kiuj enspezas monon je via nomo kontraŭ parto de la budĝeto de la Ŝtato, tio estas, viaj impoŝtoj.

Sed estas du aferoj, kiujn vi povas fari rilate al rompo de tiu situacio: sukcesi esti ekskomunigita (la plej efektiva) aŭ apostati (la plej malkomplika).

Jen malgranda Manlibro de Ekskomunikotanto, kun ideoj, por ke vi uzu ilin. Kaj se vi opinias, ke ekskomuniko ne estas por vi, ni ankaŭ klarigas al vi kiel apostati.

~ Ellitiĝu frue dimanĉe matene (jes, mi konsentas, tio ja estas dura!) Prenu termobotelon bonkvalita, preferinde tian, kia havas ŝtopilon tasforman. Plenigu ĝin per varma ĉokolado, kafo, teo aŭ alia inda trinkaĵo. Metu ĝin je mansako. Serĉu la plej proksiman aŭ plej malŝatatan preĝejon, kaj eniru la meson je la deka horo matene, armigita per via termobotelo. Kiam la pastro komencu disdoni hostiojn, vi vicu kaj atendu vian turnon. Kiam vi ricevu la ostion, ne prenu ĝin per buŝo via, sed per via mano, tiel, kiel multaj aliaj katolikoj faras. Nun vi nur devas preni vian botelon, servi tason da varma ĉokolado, prenu vian hostion, kaj malsekigu ĝin per la likvido ĉokolada kaj manĝu ĝin kun evidenta plezuro fronte al la nazo de la preĝisto. Estas grave, ke vi ruktu poste. Vi estos ekskomunikigita tuj.

~ Iru, ekzemple, al preĝejo Granda Povo de Seviljo kun ŝildo algluebla de Sevljo Futbala Teamo (atentu!, ne tiu de l' Betis!), polarojda kamero kaj reguligita futbalpilko. Senbrue, gluu la ŝildeton je la brusto de la robo de Kristo, atentante ne damaĝi la skulptaĵon (ĉar ĝi ja temas pri artaĵo!, kaj ni nur estas ekskomunikigotoj, ne vandaloj, ĉu ne?) Metu la pilkon je la piedoj de Kristo. Serĉu la pastron, kaj petu al li, ke li prenu foton de vi apud la totemo futbala. Vi estos ekskomunikigata tuj, sed povus okazi, ke ankoraŭ ne...

~ Venu en Katedralon (je mia ekzemplo, tiun de Seviljo), zorgante, ke tiam diras meson la episkopo, je memorebla festeno religia, ekzemple en Pasko; kaj kiam ekestos momento da silento, vi kantu tre laŭte la Himnon de Riego (kiu, kiel ni ĉiu scias, estas la himnon oficialan de la Dua Hispana Respubliko, kiam oni abunde brulis multe da preĝejojn...) Verŝajne, oni ekskomunikos vin, kaj se ne, multaj furiozaj dikredantoj linĉos vin kaj vi povos viziti Dion Patron kaj peti lin mem, ke li rekte ekskomuniku vin. Kun iom da bonŝanco, oni ne metos krucon sur via ĉerko.

~ Ankaŭ je Pasko, venu al Seviljo (osu', ke arte, mi arma, popoldiraĵo sevilja, signifante, ke oni ĝojas esti tie). Atendu ĝis Sankta Sabato, kiam la procesio de la Sankta Entombigo faru sian oficialan vojon, sekvata de sia bizara sekvantaro, en kiu estas reprezentantoj de la tri povoj de HIspanio: preĝistoj, la armeo kaj politikistoj. Kiam la kardinalo aŭ episkopo estu proksime al vi, vi levu vian pugnon, kaj kantu La internacian tiom laŭte, kiom vi povos. Vi estos ekskomunikita tuj. Se ne, vi ripetu la aferon dekfoje.

~ Serĉu maldikan, malfortan preĝiston (kio ja estas malfacile trovi; dika, forta preĝisto estas malkonvene al vi, pro evidentaj kialoj). Alproksimiĝu al li senhezite, kaj dirante nenion, batu lin dufoje. Bati preĝiston havas egan ekskomunikon.

~ Tiun ĉi estas la plej efektiva maniero esti ekskomunikita, kaj ankaŭ estas jam provita je la praktiko kun 100% da sukceso. Sed ĝin oni povas fari nur je la aparta cirkonstanco, ke via filino estu subaĝulino (kaj plej bone, se ŝi estas nikaravga, tre malriĉa kaj inter 8 kaj 9 jaraĝa) estis perfortita de degenerito, kaj iĝis gravedigita. Serĉu kuraciston, kiu abortigu ŝin, ĉar la infanino jam suferis sufiĉe da traŭmo, kaj ankaŭ ŝia vivo estas en danĝero. Gajnos ekskomunikon tujan vi, via edzino, via filino kaj la doktoro. Sed ne la perfortisto, ĉar porkoj estas filoj de dio.

Se vi konsideras, ke la afero esti ekskomunikita estas tro komplika kaj malinda por vi, ankaŭ estas la dua opcio: apostato. Ni parolos pri tio venontfoje.

Zotal

Kateralo de Seviljo kun turo Giralda

Muziko: Danco sankta kaj profana, de Klod Debisi'.

Al Afrikaj usonanoj Aliaj numeroj ~ Indekso 5-a Al Kontraux la ditkatoreco de Alaho