La Lingvo kiel Kultura Armilo

de José Luis Pérez Óvilo


Mi diras...

Diskriminacio, diras profesoro J. Wells, estas konduto sisteme maljusta kontraŭ konkreta homa aro, estante multaj tipoj diskriminaciaj. Sed, kio diri pri lingva diskriminacio? Paroli pri lingva diskriminacio ne estas paroli pri branĉo de diskriminacio, sed ĝi estas la trunko de la arbo, tiu parto kiu kunligas ĉiujn branĉojn kaj gvidas nin ĝis la radikoj de diskriminacio. Ni pensu pri kunnotoj de lingvaj strukturoj pri sekso; ni rimarku la etnoracian diskriminadon laŭ kiu malplimultoj ĉe ĉiu lando devas studi kaj uzi plejmultulajn lingvojn; ni agnosku, ke anojn de malriĉaj landoj oni devigas lerni unu aŭ kelkajn lingvojn eŭropajn, ĉiam ĉefrolantajn, dum eŭropuloj tute malametas iliajn lingvojn, malsciante eĉ iliajn nomojn malgraŭ ilin oni parolas milionojn da homoj, nomigante ilin kiel dialektojn ¼argonojn. Kaj tio ankaŭ okazas en Hispanio, kie la eduka sistemo devigas studi la anglan: videnda pruvo, ke estas submetita lando kies maleblaj registoj kunlaboras malfermite —kun helpo de sona silento el geinstruistoj— kun la reganta lando favore al ties hegemonia ekspansio disa.

Eksterordinara graveco de lingvoj estis, estas, kaj estos ega, kaj tiel ĉiulandaj lingvistoj parolis: A. von Humboldt parolis pri rekonstruo de spirito; Miguel de Unamuno klarigis, ke la sango de mia spirito estas mia lingvo; celtologo Weisgerber diris, ke vorto protas homon el sia interna mondo al sian konscion de ekstera realo kaj parolis pri lingva komunumo ĉar en ĝi homo disvolvas sian spiritan vivon; okcitana etnisto F. Fontan instruas nin, ke lingvo formigas kaj esprimas suban etnan konscion; kaj Geroges Mounin aldonas, ke Ĉiu lingvo apartigas la realon laŭ diversaj ŝajnoj, ignorante tion, kion aliaj rimarkigas, kaj perceptante tion, kion aliaj forgesas, ĉar lingvon ne analizas simile la saman objektivan fakton: ĉefaj aspektoj de homa vivo, tiuj pri kiuj devus scii, interesiĝi kaj zorgi instruantoj. Onio devas enfazi, ke decidoj pri lingvoj fremdaj studendaj ĉe lernejoj estas solaj sekvoj politikaj truditaj de la pova lando al malpova: ĉar lernejaj lingvaj programoj nek falas el ĉielo nek aperas el nenio. Antaŭ kelkaj jaroj Álvaro Marchesi, dua en la Hispana Ministero pri Edukado, anoncis, ke la Ministero promocias kurson de la angla vendita de la BBC (kiel oni taŭgas) per la dua ĉeno de la Hispana Televido —sen reciproko fare de la brita televido—, el kiu profitas pli ol 6000 lernantoj en Murcia, adjektivigante la projekto kiel ambicia, kaj neniu el la 500 lernejestroj alestantaj diris eĉ ne unu demando pri la afero, kvankam temas pri afero fundamenta kaj nerenoncebla por instruisto en nia lando tiu pri elekto inter lingva diskriminacio aŭ demokratio. Tiuj, kiuj fervore parolis pri eduki en solidareco, respekto kaj homaj rajtoj; kiuj profesas formi honestajn homojn kun kritika eblo; kaj tiuj, kiuj batalas diskriminacion laŭ raso, nacio, sekso, ideoj..., ne povas daŭrigi fomenton, kuraĝon, permeson aŭ toleron de lingva diskriminacio!

Reiri al Esperanto Hispanio.