English
Español

La grandeco de D-ro Zamenhof

de Ivo Lapenna (1959)

Antaŭ centjaro kaj duono —precize la 15-an de decembro 1859— naskiĝis homo, kiu supervivis sin mem. La spertoj de intergenta sangado en Bjalistoko de lia infanaĝo inspiris lin al la suproj de sublime altruista sindediĉo por la bono de ĉiuj homoj. La kruelaj malfeliĉoj surverŝitaj almenaŭ parte pro la lingvo-diverseco sur tiun terpeceton inter Okcidento kaj Oriento, igis lin serĉi kaj trovi solvon por la lingva problemo en kadroj mondaj.

Lazaro Ludoviko Zamenhof apartenis al tiu suferanta popolo, kiun jarcentaj persekutoj hardis kaj multirilate nobligis, kaj kies filoj donis al la kulturo kaj ĝenerala progreso nombron da eternaj intelektaj valoroj. Lia patrolando estis Pollando, sed en la oficiala registro li estis enskribita kiel civitano de la Rusa Imperio, ĉar la krucumo de Pollando donis tiun regionon al la caroj. Sed Zamenhof, restante fidela al sia gento kaj patrolando, samtempe tamen leviĝis super sian popolo, super sian ŝian ŝtaton, kaj fariĝis ankjaŝ loĝanto de la mondo, apartenanto de la homaro.

Historia Etoso

En Litovio, prikantita de la granda Adam Mickiewicz en Sinjoro Tadeo, vivis jam de multaj jarcentoj malnovaj gentoj de la arja mondo kun sia propra lingvo, proksima al Sanskrito. En la mezepoko germanaj kavaliroj ĝin almilitis, pola nobelaro ĝin ligis al sia ŝtato kaj la rusa caro ĝin ofte atakis. Samtempe enmigradis tien persekutitaj Hebreoj, kiuj kunportis kun si metiajn sciojn kaj komercajn talentojn. Kiam, fine de la 18-a jarcento, la Pola-Litova ŝtato disfalis, la litova nobelaro jam delonge estis fariĝinta pola laŭ siaj sentoj. En la urboj garnizonis rusaj taĉmentoj dum la tuta 19-a jarcento. Pri la komerco plue okupiĝadis la Hebreoj. La metioj estis ĉefe en la manoj de fotaj germanaj kolonioj. Tiu dividiĝo de la loĝantaro laŭ la okuloj koincidis kun dividiĝo religia. Al ĝi aldoniĝis dividiĝo lingva. En la nobelaj kasteloj kaj katolikaj preĝejoj regis la pola lingvo; en la komerdaj kvartaloj de la ruboj kaj urbetoj aŭdiĝis la juda; la metiistoj kutime parolis germane; en la kamparo la vilaĝanoj de la nordo ankoraŭ parolis litove kaj en la sudo blankruse; en la palaco de la cara ĝuberniestro kaj en la kazernoj mastris la rusa. La rusa estis ankaŭ devige instruata en la lernejoj.

Diversaj nacioj vivis unu apud la alia ne komprenante sin reciproke. La cara politiko vaste ekspluatis tion kaj incitis unujn kontraŭ la aliajn. Persekutoj kaj pogromoj, unuflanke, ribeloj kontraŭ la supremanton, aliflanke, viciĝis unu post la alia. Kiam L.L. Zamenhof estis knabeto 6-jara, ĵus finiĝis la Dua Revolucio (1863), subpremita en sango kaj per kruelaĵoj.

Ĉio ĉi necese havis profundan influon ĵe la formiĝo de la personeco de sentema knabo, kiu tre frue komencis revi pri la unuiĝo de la homaro surbze de nacia egaleco kaj reciproka respektado.

Baldaŭ en la menso de la junulo tiu idealo identiĝis kun la idealo de komuna supernacia lingvo, kiu ebligus, ke la jomoj konservante siajn naciajn lingvojn kiel la plej esencan esperimon de la respektivaj nacioj kaj naciaj kulturoj, interkompreniĝu en kadroj mondaj, ekkonu pli bone unu la alian kaj vivu en paco.

Ekde tiu momento la ideo de komuna internacia lingvo estis por Zamenhof esence, nedisigeble, ligita al internaciismo komprenata kiel egaleco kaj frateco de la popoloj.

Genezo De Esperanto

Sian ideon Zamenhof komencis realigi jam en la gimnazio. Ĝin li flegis dum siaj medicinaj studoj en Moskvo, Varsovio kaj Vieno, kie li fine specialiĝis pri okulmalsanoj en 1886.

Unu el la multaj kvalitoj de lia karaktero estis la persisto, per kiu li serĉis la plej bonan kaj la plej efikan solvon. Dum longaj jaroj Zamenhof elprovadis la vbazojn de sia lingvoprojekto, kuraĝe forĵetadis ĉion, kio en la praktiko montriĝis netaŭga, faradis korektojn kaj plibonigojn. Irante laŭ la vojo de multaj antaŭaj utopiistoj (kaj antkaŭ nuntempaj), li unue ekpensis pri la revivigo de la latina. En tiu tempo li estis ankoraŭ en gimnazio. Poste li venis al ido de apriora lingvo kun tute elpensitaj vortoj. Spertinte la difektojn, li ne hezitis forĵetitiujn planojn. Intertemope, la lernado de la angla montris al li, ke lingvo povas ekzisti eĉ sen komplikaj deklinacioj kaj knjugacioj. Atenta esploro de la rusa, germana kaj pola malkovris al lila eblecon konsiderinde malgrandigi la nombron da vortradikoj per taŭga sistemo de afiksoj. La germana kaj franca evidentigis la utilecon de la difinita artikolo. Plia lernado de aliaj lingvoj solvis la gravegan problemon de la vortaro, ĉar kompara lingva studo omontris al li, ke granda nombro da vortoj estas internaciaj:

Mi baldaŭ rimarkis —li skribis en la jam fama letero al Borovko— ke la nunaj lingvoj posedas grandan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj ppoloj kaj faras trezoron pro estonta ligvo internacia — kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.

Tiamaniere, rezulte de siaj genia talento, pacienco, kuraĝo kaj diligento, Zamenhof sukcesis pretigi la bazon de plena lingvo. Restis la problemo trovi eldoniston, havigi la necesajn rimedojn por publikigo de la libro kaj akiri la permeson de la rusa cenzura instanco. Post vanaj klopodoj trovi eldoniston, li decidiĝis mem eldoni ĝin. La financajn rimedojn avigis lia bopagro, la patro de Klara Zilbernik, al kiu li ejdziĝis en 1887. Dank' al la rilatoj de lia patro kun la cenzuristo, venis ankaŭ la aprobo. En julio 1887 aperis la unua libro de la nova lingvo por rusoj. Baldaŭ sekvis la eldonoj en la pola, franca kaj germana lingvoj. La verketo nomiĝis Internacia LIngvo, kaj ĝi estis eldonita sub la pseŭdonimo Doktoro Esperanto, laŭ kiu la lingvo mem estis poste ofte nomata.

Antaŭ ol eldoni la gramatikon, Zamenhof elprovis sian projekton per tradukoj kaj originalaj verketoj. Unu el tiuj estas la poemeto Ho, mia kor´, en kiu li en kelkaj versoj espreimas la timojn kaj angoron de homo, kiu, post longa laborado kaj muiltaj sendormaj noktoj, atendas la decidan momenton.

La Unuaj Paŝoj De Esperanto

La unua lernolibro enhavis la tutan gramatikon de nur dek ses bazaj reguloj sen esceptoj kaj vortaron de 917 vortradikoĵ, el kiuj, pro la sistemoj de afiksoj, oni povis krei minimume 10.000 aŭtonomajn vortojn. La vortradikoj estas internaciaj ĝis maksimumo kaj tial grandparte konataj. Laŭ la strukturo la lingvo havas aglutinan karakteron, t.e., lalingvaj elementoj libere kuniĝas, sen internaj ŝanĝoj de la radikoj. La internacieco de la vortaro kaj la aglutineco faras la lingvon tre facila ne nur por la popoloj de Eŭropo kaj de la nova mondo, sed ankaŭ por la aliaj.

Ne estras surprize, ke multaj eklernis la lingvon kaj baldaŭ en la hejmon de Zamenhof komencis alvenadi leteroj skribitaj en ĝi. Rapide la Internacia LIngvo disvastiĝis en Ruslando, Francio, Germanio, Svedio kaj en aliaj landoj. Itertempe komencis apreadi la unuaj libroj en Esperanto. Zamenhof estis gtre aktiva ankaŭ sur tiu kampo. En lia traduko aperis La Revizoro, de Gogol, Georgo Dandin, de Molière, Ifigenio en Taŭrido, de Goethe; La Rabistoj, de Schiller; La Rabeno de Baĥraĥ, de Heine; La Gimnazio, de Aleĵem; Marta, de Orzeszko; Hamleto, de William Ŝakespeare; Fabelojn, de Hans Ĉristian Andersen,; kaj la tuta Malnova Testamento. Kelkaj el tiuj tradukoj estis publikigitaj post lia morto. Krom tio Zamenhof verkis amason da originalaĵoj: studoj, artikoloj, paroladoj kaj kelkaj poemoj. Se oni konsideras ankaŭ la kompleksan korespondadon, kiun li havis, oni povas ricevi sufiĉe klaran bildon pori la kvanto de lia laboro sur tiu kampo.

Tamen, li ne plu estis sola. Brilajn tradukojn faris liaj samlandanoj A. Grabowski kaj Kasimir Bein, pli konata sub la pseŭdonimo Kabe. En 1889 komedncis aperadi en Nürnberg la unua Esperanto-gazeto, La Esperantisto. La granda rusa pensulo kaj verkisto L. Tolstoj publike donis sian apogon al Esperanto. En Francio famaj personoj esprimis sin favore pri la nova lingvo kaj pluraj mem ellernis ĝin. La lingvo estis ĉiam pli kaj pli uzata ne nur en literaturo, sed ankaŭ en internacia korespondado. Formiĝis la unuaj lokaj Esperanto-societoj, kaj aliaj organizaĵoj por disvastigo de la lingvo. Fariĝis tute klare, ke la Internacia Lingvo ekfunciis kaj ke la solvo, kiun trovis Zamenhof, efektive respondas al la bezaonoj de efika Internacia komunikilo.

Dum tuta periodo la lingvo estis ĉefe uzata skribe. Restis ankoraŭ la grava demando ĉu ĝi same tiel funkcios en reciproka parola komunikado? La granda momento venis en 1905, kiam en Boulogne-sur-Mer okazis la Unua Kongreso de Esperanto, kiu kunvenigis ĉirkaŭ 700 personojn el dudeko da landoj.

Emocie solena silento regis en la urba teatro, kiam Zamenhof ekstaris por eldiri sian unuajn paroladon al granda internacia kunveno. En ĝi li ankoraŭfoje koncize difinis la idean fonon de la Internacia Lingvo, kiam li diris:

En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtoj; ni ĉiuij sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj.

Entuziasma aplaŭdego sekvis la paroladon. La unua fojon en la kultura historio homoj de diversaj nacioj ekparolis per komuna, neŭtrala lingvo, kiun ĉiuj sentis kiel sian propran. Espranto transformiĝis el projekto en vivantan, plene funkciantan lingvon.

Kial Esperanto venkis?

Kial Zamenhof sukcesis tie, kie multaj aliaj, knter kiuj pluraj veraj gigantoj de la penso —kiel Komenius, Descartes, Leibnitz kaj multaj pli— malsukcesis?

La ĉefajn kaŭzojn de lia sukceso oni povas resumi jene:

  1. La unua estas la inernacieco kaj univesaleco de la celo. Zamenhof kreis lingvon, kiu kontentigas la bezonojn ne nur de difinita grupo da nacioj, nek nur por kelkaj sferoj de la vivo, sed plenan lingvon, kiun povas utiligi ĉiuj popoloj dce la mondo por kiu ajn formo de internacia komunikado. Lvazaŭ vizie Zamenhof antaŭvidis la vekoçiĝon de la popoloj de Azio kaj Afriko, kiuj nuntempe prenas sian lokon en la monda komunaĵo de nacioj. Esperanto estas same tiel taŭga or ili, kiel ĝi estas taŭga por la nacioj de Eŭropo kaj de aliaj kontinentoj.

  2. Due, laŭ siaj strukturo kaj vortaro Esperanto estas ĝis maksimumo internacia kaj tial akceptata kiel propra fare de ĉiuj uzantoj, tute egale al kiu nacio ili apartenas. La moto Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas ĝin nomi tia, presita sur la kovrilpaĝo de la Unua Libro, entenas fundamentan principon de unuaranĝa graveco.

  3. La tria elemento estas la internacieco de la lingvokolektivo. Zamenhof perfekte komprenis, ke lingvo estas socia fenomeno; ke la lingvo, devas havi la saman karakteron, nome servi la bezonojn de komunikado kaj pensado de internacia kolektivo; ke tial nur tiu kolektivo povas esti la proprietulo de la lingvo kaj evoluigi ĝin konforme al siaj bezonoj. Tial li tuj forcedis ĉiujn personajn rajtojn kaj akcente deklaris jam en la : Internacia Ligvo, simile al ĉiu nacia, estas propraĵo socia. Kaj plue: Mi ne volas esti kreinto de la lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.

    En alia okazo, en 1888, li skribis:

    Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj... Kompetenta devas esti de nun ne la aŭtoro aŭ la alia persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko, kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj... La Linvo Internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiuj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj... Mi ne volas eldoni aŭtore plena vortarton kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj... Kiam la lingvo sufiĉe fortigos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia broŝuro, devos esti la leĝoj de la plejmulto.

    Precize triel la lingvo estis kaj estas rigardata de tiu internacia kolektivo, kiu ĝin akceptis por si ainternacia komunikado. La socio estas tiu forto, kiu vivtenas kaj evoluigas la lingvon.

  4. Plua kaŭzo de la sukceso estas la humanisma internaciismo de la idea fono. Zamenhof inspiris en la lingvon la ideon de egaleco de ĉiuj nacioj, de internacia frateco inter la popoloj. Tiu idea fono restis la spirita bazo de la lingvo mem. Tamen, Zamenhof ne supertaksis la rolon de la lingvo tiurilate, kiel kelkfoje neinformitaj personoj opinias kaj kredigas la aliajn. En Ĝenevo, en 1906, li precizigis:

    Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.

  5. Fine, la lasta faktoro estas la internacieco de la literaturo. Zamenhof mem tradukis el pluraj lingvoj. Poste aliaj elstaraj verkistoj, kiuj kreis ĉu originale ĉu traduke, contribuis siavice, tiel ke baldayu la Esperantlingva literaturo fariĝis per si mem atentinda kultura fakto kun akcentita internacia ecaro. Nur unu ekzemplo pri la internacieco de la originala poezio: en la libro Esperanta Antologio estas presitaj originalj poemoj de 90 poetoj el 35 landoj.

Zamenhof mem estis ne nur la iniciatinto de la lingvo, sed ankaŭ ĝia unua verkisto kaj poeto. Li estis la bardo de tiu komence malgranda lingva komunaĵo, kiu fidis al homeco, restate fidela alsiaj nacioj kaj naciaj lingvoj. Estas tute kompreneble, ke per siaj poemoj Zamenhof celis inspiri kuraĝon, paciencon, persiston. La bildoj estas ofte simplaj, momentaj, la ritmo impresa. Forta ritmo, preskaŭ de taĉmento marŝanta al la venko, sentiĝas en La Vojo:

La Vojo
Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras
Simile al stelo en nokta ĉielo
Al ni la dirketon ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Tralaboras la monton granitan
L' espero, l' obstino kaj la patienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam lacigas,
Pri l' tempoj estontaj pensante,
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,
"Ho, ĉesu!", mokante la homoj admonas
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos".
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!
Nu rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Tralaboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la patienco
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

La Heredo de Zamenhof

Zamenhof mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio. La Granda Milito kaj ĝiaj teruraĵoj certe negative efikis je lia malforta koro. Li sentis, ke la milito detruas la amikecon kaj fratecon inter la popoloj, do la idealon kaj la tutan sencon de lia vivo.

Sed la verko vivis kaj vivas. Esperanto penetris en ĉiujn mondopartojn kaj en ĉiujn socialajn tavolojn, malgraŭ la ĉiaspecaj obstakloj. Ĝia literaturo plue kreskis. La lingvo estas uzata en kongresoj kaj konferencoj, en gazetoj kaj revuoj, en radio kaj, kelkfoje, en televido, eĉ kiel familia lingvo en pluraj kazoj.

Precipe en la lastaj jaroj Espranto faris grandan paŝon antaŭen kaj nun ĝi disvastiĝas ankaŭ en regionoj, kie ĝis antaŭ nelonge ĝi estis aŭ nekonata aŭ malpermesita.

Esperanto alportis ĉien, kien ĝi penetris, almenaŭ iom de tiu bonvolo, kiun ĝia aŭtoro enspiris en ĝin. En 1954 la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Montevideo, per sia fama Resolucio de la 10-a de decembro, rekonis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj. Ĝi ankaŭ konstatis, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de UNESKO.

Zamenhof Hodiaŭ

Hodiaŭ, centjaro kaj duono post la naskiĝo de Zamenhof, lia nomo estas solene festata en ĉiuj landoj. Prezidantoj de respublikoj, ĉefministroj kaj ministroj, grandaj sciencistoj, lingvistoj, Noberlpremiitoj, artistoj, verkistoj kaj poetoj, kulturaj agantoj de diversaj landoj, de malsamaj politikaj sistemoj, religiaj kredoj kaj filozofiaj konvinkoj, unuiĝis por patroni omaĝon al la homo, kies tuta vivo, ĉiuj intelektaj energioj kaj fizikaj fortoj estis dediĉitaj al la pli granda feliĉo de la homaro.

Multaj urboj nomis placojn kaj stratojn per la nomo. Aliaj starigis al li monumentojn. Sed la plej grandan kaj belan monumenton starigis Zamenhof al si mem per sia genia verko.

Verkita de

Ivo Lapenna

Adaptita kaj notita de Jesuo de las Heras (1996)

Esperanto Hispanio.





















































NOTO.-

KLARIGO 1.-La jaron 1890 aperis hispana versio eldonita en Malago de J. Rodríguez Huertas. Tamen, ĝi enhavis gravajn difektojn, kiujn Zamenhof mem malaprobis. Kelkajn jarojn poste esperantisto de Valencio nomita Anglada verkis novan hispanan tradukon, kiun mi ne ankoraŭ atingis, kaj fakte mi prikonis ĝin post kiam mi jam estis farinta mian tradukon, je 1993. Vi povas vidi ĝin ĉi tie.
Reiri.



















KLARIGO 2.- Jen la poemo:

Ho mia kor',
ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile
Ho, mia kor'! Ho, mia kor'!
Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'
Sufiĉe! trankviliĝu de l'batado,
Ho, mia kor'!

Reiri.



















Tiu ĉi nombro ne neniigas mian propran estimon, kiun vi povas vidi je la KFD hispane verkita je ĉi tiu sama ŭeba paĝo, ĉar ĉi tie oni parolas pri minimumo, dume tie mi parolis pri maksimumo da vortoj kiujn oni povas krei pere de la sistemo de prepozicii kaj sufiksii (200.000 ni diris, sed se vi kalkulas ĝi matematike [11 prefijsoj kaj 32 sufiksoj] ni vidos, ke la kvanto fina estas eĉ pli alta!)
Reiri.



















Ekzemple: Esenco kaj estonteco de la lingvo Esperanto.

Reiri.





































NOTO 5.- Se vi volas legi la tutan paroladon, deprenu la klanvon.

Reiri.





































NOTO 6.- Se vi volas legi la tutan paroladon, deprenu la klanvon.

Reiri.