Projekto Cervantes

Ni estas geesperantistoj ĉar ni defendas niajn etnajn lingvojn: ni lernis balbuti kaj spirite paroli pere de nia etna lingvo (en nia okazo, la hispana). Hodiaŭ la agresema lingvo estas la angla, hieraŭ ĝi estis la franca, kaj morgaŭ ĝi nepre estos alia. Sed adoptante la filosofion de Esperanto, ni diras: tiu mia por mi, tiu via por vi, tiu neŭtrala por ĉiuj.

Miguel de Cervantes

Ni iam legis en revuo, ke estis TTT paĝo pri la verkoj de Shakespeare, kaj ni opinias, ke estas bona ideo imitinda. Ni ne havas la tempon kaj paciencon por oferti paĝon similan, sed ni lernis, ke la ¼urnalo El Mundo (la mondo) de Madrid jam ofertas la ĉefan verkon de Miguel de Cervantes Saavedra, El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha (majstre esperantistigita de Fernando de Diego), kaj ni trovis, ke estu bona por esperantistoj kiuj volus praktiki la hispanan havi ligon al tiu monda paĝo.

Kaj por ebligi la aliajn esperantistojn iam legi nian unuan novelon, ni preparas kurson de hispana por esperantistoj. Ni baldaŭ ofertos tion ĉi tie.


Por legi el Ingenioso Hidalgo don Quijote de la Mancha, deprenu tion..


Tamen, la universitato CETYS kreis alian Projekto Cervantes, kiu reale estas la samo nia. Ni tralegis kion ili jam faris, kaj ni opinias, ke la kvalito estas tiom nesuperebla, ke ni invitas vin al sia legado, kiel signo de miro. Sekve, se vi volas legi ilian laboron, deprenu tion. Aldone al El Quijote, ili havas la Entremeses kaj abundan bibliografion pri don Miguel de Cervantes, kaj ankaŭ aliajn verkojn de aliaj aŭtoroj. Ni esperas, ke vi ŝatas la vojaĝo al Ameriko, ĉar tie estas la paĝo, kiu tamen estas verkita en la hispana.
Reiri al Esperanto Hispanio.