Kurso de Hispana por Esperantistoj

Ĉu vi kuraĝas lerni la hispanan?
(Kurso por bravaj geesperantistoj)


Introducción (enkonduko)

La hispana estas la lingvo de kvardek milionoj de homoj en Eŭropo, kaj pli ol ducent kvindek milionoj en Ameriko Suda, Centra kaj Norda (Meksiko).

España Oni diras, ke ĉirkaŭ la jaro du mil estos pli parolata en la mondo ol la angla, estonte la dua plejparolata (post la ĥina). La hispana estas nun oficiala lingvo en plej landoj en la mondo.

Tamen la hispana, kiel ĉiu nacia lingvo, restos ĉiam ilo de apartaj homoj, neniam de ĉiu homo. Sed eble esperantisto volos lerni ĝin, por paroli kun hispano aŭ sudamerikano okaze de kongresa aŭ turisma vojaĝo. Se mi povas helpi vin ekparoli mian lingvon, mi estus tre kontenta.

La hispana estas mia patrina lingvo. Esperanto estas mia onklina lingvo. Tiu onklino estas pli facile komprenebla, pli juna, kaj prezentas al mi plie da amikoj. Sed mi amas unue mian patrinon, due mian onklinon. Tute kompreneble, ĉu ne? Se mi estu koreo, la korea lingvo estus patrino sankta por mi, anstataŭ la hispana, kaj mi kuraĝigas esperantistojn fari similan verkon al tiu ĉi pri sia patrina lingvo. Tio okazigos pli grandan kulturan stokon ene de la esperantistaro..., ĉar ne nur literaturo estas tradukebla, ankaŭ lingvoj mem. Kaj per ili la spiritoj de la popoloj.

La hispana havas similan originon ol Esperanto. Dum la Mezepoko, kiam islamanoj estis duono da hispanoj, kaj la kristanoj volis ekspeli ilin, estis kelkaj apartaj lingvoj en la loko kie nun estas Hispanio: la araba en la islamana parto (kiun oni nomis Al-Andalus), kaj diversaj dialektoj latinaj kaj ankaŭ eŭska. La diversaj latinaj dialektoj estis malsimilaj inter si, kaj iliaj parolantoj ne povus kompreni inter si. Tial naskiĝis ia sabiro aŭ "kojneo", tio estas: lingvo lima kun aportoj de leonaj, asturaj, galegaj, aragonaj, valensjaj, kaj eŭskaj kontribua¼oj. Tio estis nomita "román paladino", aŭ popola lingvo, kontraŭe al la kulta lingvo, la latina.

Kelkaj centjaroj poste, kastila reĝo nomita Alfonso X la Saĝa volis farigi tiun "paladino" la oficiala lingvo de Kastilio (kiu estis nur unu de la etaj kristanaj reĝlandoj en la nuna Hispanio), kaj de tiam venis la rifuzo de aliaj hispanoj al la lingvo. Sed kompreneble estis hispana origine, ĉar estis la lingvo de la tuta duoninsulo nearaba (ĉu tial oni devas nomi ĝin "la ibera"?), kaj se ĝi naskiĝis hispana, devas resti hispana ĉiam. La nomo "kastila" (aŭ "kastilia") estas malvera nomo, ĉar ĝi ne naskiĝis ieloke en Kastilio, kaj la plej aĝa hispana dokumento troviĝis en San MIllán de la Cogolla [prononcu san miĝan' de la kogoĝa], kiu ne estas en la antikva Kastilio, sed en alia regiono nomita La Rioja [pr. la rjoĥa]. Kiel mi diris, la hispana estis interlingvo en la duoninsulo kristana, kaj se ne nomiĝis "hispana" origine, tio estas ĉar la vorto en mia lingvo, "español" [proksimume prononcita espanjol'], estas barbarismo el provencala lingvo (kurioze, ĉu ne?) kiu envenis la hispanan dum la deknaŭa jarcento. Ĉu ni Ameriko hispana devas dedukti, ke ne ekzistis hispanoj antaŭ, ĉar ne ekzistis vorto? Interesa debato oni povus ekfari, se ni havus la tempon kaj la humoron! Sed estas pruvita, ke Hispanio estas kreata de la dek kvara jarcento (proksimume), kvankam gravaj historiistoj defendas, ke Hispanion vere kreis la araboj, doninte unuecon al ĝi, neniam antaŭe konita en la lando.

La hispana estas latinida lingvo, kun influoj el germana (tra la gotoj) kaj la araba (preskaŭ ĉiu vorto komencanta de "al" devenas el la araba, kiel ekzemple Alhambra, alacena, alpahaca, almena, ktp (ni eksplikos poste)). Ankaŭ estas grava influo el la franca (Hispanio estis okupita de la francoj dum kelkaj jaroj lastjarcente, kaj la franca estis deviga eksterlanda instruita lingvo en nia edukadsistemo ĝis antaŭ kelkaj jaroj), kaj la angla nuntempe.

Mi ŝatus finigi tiun introdukon por omaĝa frazo al Esperanto hispane:

El Esperanto es bonito.

Legu ĝin prononcante en Esperanto. La frazo signifas la Esperanto estas beleta. Facila, ĉu ne? Ni ekdaŭrigu en la venontan ĉapitron, kie ni lernos pri la sonoj hispanaj.

Hasta la vista (ĝis revido)


~ Leciono 2 ~ Leciono 3 ~ Leciono 4 ~ Leciono 5 ~ Sekvonta
Esperanto Hispanio