English version here.
Versión española

OMAĜO AL HUMANISTO EL MURCIA, SRş CODORNIÚ, APOSTOLO DE L' ARBO KAJ ESPERANTO


PREZENTO de la libro El viejo árbol (La olda arbo) Vivo kaj verko de Ricardo Codorniú. Salono de ŝparkaiso CAJAMURCIA (30-V-96). Teksto de Drş José Luis Pérez Óvilo, Delegito de UEA.


Kiel delegito de U.E.A. kaj nome de la Asocio Ricardo Codorniú /rikardo kodornju/ de Murcia, volas mi dediĉi du rimarkigojn al tiu ĉi eminenta kaj nepridiskutinde grava murciano, ĉu nacie ĉu internacie.

Sinjoro Ricardo Codorniú estis pioniro en Murcio, Hispanio kaj Eŭropo pri tio, kion nuntempe nomiĝas ekologio. Sed la kialo ne estis lia kondiĉo de elstara inĝeniero pri montoj, ĉar por atingi ĝin necesis la inspiro, tiu inspiro kiu turnas minoritatuloj en boneguloj, kaj Srş Codorniú havis tiun instpiron post pripensado. Li komprenis pefekte la gravecon de la medio por la homoj, kaj ke prizorgi kaj dorloti ĝin estas nepra kondiĉo por la homa postvivado. Tiu ĉi rezonado gvidis lin al sia granda tasko: la rearborigo de montaro Espuña /espunja/, pulmo de Murcia kiun ni ĉiuj ĝuas nune. Tial li estis konata kiel Apostolo de l' arbo. Kiam en 1899Ş kreiĝis en Anglio kaj Germanio la unuaj asocioj por la protektado de l' birdoj, jam en Murcia Sş Ricardo Codorniú laboris pri ekologio.

Ekzistas dua punkto, konsekvenco de l' antaŭa, ke persono kiuprizorgas la naturmedion de l' homoj nepre estas iu kiu kredas je la homoj, tial li estiĝis humanisto. Sed hum,anisto pripensas aliajn problemojn de la homoj, kaj Sş Ricardo Codorniú faris ĝin rilate al la plej evidentan, tiun de la lingvan nekomprenon: baro kiu disigas la homojn ekde la bibliaj tempoj de Babelo. Dirite kaj farite, same kiel li konkludis la gravecon de l' arboj kaj ekagis arbarigi montaron Espuña-n, li agis rilate la lingvan problemaron, ekagis por savi la gigantan baron kreitan de la diversaj lingvoj kaj enkondukis la Internacian Lingvon Esperanton en Hispanio pere de Murcia. Tial oni agnoskas lin kiel Patro de la hispana esperantismo.

Ĉi tie li kreis la unuajn grupojn de Esperanto en Hispanio (en Murcia, Águilas, Lorca, Cartagena, Los Dolores. ktp.) La 1-an de septembro de 1902, la esperantistoj renkontiĝis en Murcia fondante la Sociedad Española para la propaganda del Esperanto (Hispana socio por la propagando de Esperanto), nomante kiel prezidanton al Sş Codorniú. La asocio fiksis sian oficialan sidejon en Murcia, Paseo del Malecón, litero C.

En Hispanio Sş Codorniú fondis kaj regule eldonis diversajn revuojn: Vaga Stelo, por eksterlandanoj; Hispana Stelo, por hispanoj; Murcia Stelo, por la esperantistoj el Murcia; kaj Arbara Stelo, por inĝenieroj pri montoj. La steloj de Codorniú atingis famon, ĉu en Hispanio, ĉu fore de ĝi.

En la somero de 1905 okazis la 1Ş Monda Kongreso de Esperanto en Francio, kaj tie Sş Codorniú estis nomata kiel konsilanton de la Komitato Konsilia pri Lingvaj Aferoj. Tiujare la murcia Asocio ekeldonis sian propran ĵurnalon, La Hispana Esperantisto, kun Sş Benavente kiel redaktoro, kiu aperis sur la centraj paĝpj de la semajna ĵurnalo Murcia pri Sciencoj, Literaturo kaj Arto, kaj kies sidejo troviĝis en strato Sociedad, 14, de Murcia. Ankaŭ li verkis por la ĵurnaloj El Liberal (la liberulo) kaj Eco de Cartagena (la eĥo de Kartaĥeno).

En 1907 estis nomata kiel prezidanto de l' Grupo de Kartaĥeno Sş Roca, kaj en tiu ĉi urbo komencis esti instruataj kursoj de Esperanto ĉe la Centro por Ĝeneralaj Studoj ĉe la Lernejo de Kvar Sanktuloj kaj ankaŭ ĉe la kvartalo de Sankta Lucía kaj Los Dolores.

Eble la plej grava fakto okazis en 1909Ş pro la VŞ Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono. La honora prezidanteco estis akceptata de la Reĝo de Hispanio, Alfonso XIIIŞ, kaj la Komitaton konsistigis la Princo Carlos de Borbón, diversaj ministroj, la Rektoro dela Universitato kaj la urbestro de Barcelono. Sş Codorniú oficiale komunikis, ke la Reĝo estis nomanta kiel Komandoron, kaj donanta Kolĉenon de la ordono de Elizabeto la Katulino al Dş Zamenhof, kaj du jaroj poste, en 1911Ş, li informis, ke pro reĝa ordono de Alfonso XIIIŞ, oniu donas al Esperanto la konsideron de Merita Lingvo en la Hispana Ŝtato. En tiu sama jaro Sş Codorniú publikigis du verkojn: La Graveco Adopti Helpan Idiomon, kaj Kiel influos Lingvo Internacia en la Progreso de la agrikulturo, industrio kaj komerco.

Post plurmonata serĉado trafis min el nederlando la libro publikigita en 1926Ş de la prezidanto de HEF, generalo Julio Mangada, sub la titolo Pri Hispanio, Popolkataro de Murcia. En sia antaŭparolo, generalo Mangada dediĉas poemon al la humanisto Sş Codorniú, kiu finas tiel:

SCIU:
De Ricardo Codorniú
Jes, de lia la animo
Dolĉa milda la esprimo
Estus ĝi, kaj ne sopiro
De l' fervora Homamanto
Kaj fidela Pioniro
De la lingvo Esperanto.
La murmuro de la vento tra l' folioj,
Kantoj de la birdoj; de la akvo, plaŭdo
Ĉe la rokfluejoj, estas harmonioj
Grandiozaj kaj entuziasma laŭdo
Pri la vivo de l' inĝeniero fama,
Kiu, familien, estis la modelo;
Por la Kolegaro, nobla kaj homama,
Preta ĉiam por hompliboniga celo.
Homoj, birdoj, arboj kaj plantoj,
bonon ŝuldas lin;
Kaj dankemaj, kvazaŭ preĝoj, estu kantoj,
Ĉar jam lin forportis la DESTIN'!

Pefekte mi scias, ke tiu ĉi ne estas la nuntempa parolstilo. Jen parolekzemplo el la XIXŞ jarcento kaj komenco de la XXŞ. Ĝi estas la stilo de Tolstoj kaj de la elstarj idealistoj kiuj kredis je la homaro. La hodiaŭa lingvaĵoj raportas pri la inflacio, monprezo, la I+D kaj tiu de la konkurantemuloj kiuj svarmas ĉie ajn. Sed tiu ĉi parolŝanĝo ne ŝuldiĝas ekskluzive al cent jaroj pasintaj, sed al la malapero de l' idealoj, kaj kiam la idealoj pereas, stariĝas la monstrenca lingvaĵo kaj la kulturo de la mono.

Ne ekzistas iu ajn dubo pri ke la grupo de Esperanto Ricardo Codorniú estas la plej antikva kultura asocio de Murcia, ĉar oni povas retroiri en la tempo por trovi ĝian sidejon en 1902Ş ĉe la Paseo Malecón, litero C. Kaj mi tute ne rilatas sportan-kulturan-folklornan asocion, sed al iu strikte kultura kaj intelektuala.

Kiam nuntempe oni konstruas la Eŭropan Unuiĝon kaj stariĝas plenakre la problemegon de la lingva diverseco, kiu malebligas la integriĝon de siaj membroj, la eŭropaj institucioj kaj la estraroj kiu ilin subtenas, elektas la plej nelogikan, neracian kaj nerealigeblan solvon —estu lernataj kiel eble plej multe da lingvoj!— jam antaŭ 100 jaroj Sş Codorniú diris kiel solvi la problemon: Ĉiu popolo kun sia lingvo, kaj la supranacia Esperanto por ĉiuj. Tiu ĉi pripenso estas evidenta konstato, natura, ĝi estas klara kiel akvo, kion multaj ankoraŭ ne kapablas kompreni.

Estas surprizo, ke la nomo de Codorniú kaj sia verko estas persistade silentigitaj de tiuj, kiuj devis esti gardantaj viva liajn nomon kaj verkaro kiel ekzemplojn por venontaj generacioj. Tial ne estas surprizo, ke Murcia donis al parko la nomon de Camilo José Cela, persono tute ne ligita al Murcia, dum Sş Ricardo Codorniú restas la plej bedaŭrinda forgeso far de tiuj kiuj plej lin ŝuldas: la murcianoj.

Mi konkludas, dirante ke la du pasioj de Sş Codorniú, la ekologio kaj Esperanto, pasioj kvalifikitaj de majoritato kiel utopioj, estis ekpraktikataj de tiu ĉi genia viro, pruvante ke la utopioj estas realigataj kiam oni kredas je ili, kaj ne sufiĉas sole babilado; —tre ofta praktiko niatempe— sed ke nepras dediĉi sin tutkorpe kaj tutanime solvi la problemojn kiujn havas la homaro.

Servu kiel komplementon de la bonega libro La malnova arbo de la amiko Enrique Morales, kaj kiel omaĝo al la 150Ş datreveno de la naskiĝo de Sş Codorniú, ke la 55Ş Nacia Hispana Kongreso de Esperanto okazos en Murcia dum la monato de julio, kaj ke antaŭ du monatoj en tiu ĉi salono CAJAMURCIA ni kalkulis kun la partopreno de Nobelpremiito pri ekonomio de la pasinta jaro, la germana profesoro Reinhardt Selten, kiu prelegis en Esperanto. Sendube, Sş Ricardo Codorniú estus celebrinta ĝin entuziasme.

Mi volas danki al la Delegito, kaj al la VINKELOJ CODORNIÚ la ĝentilecon de sia direktorino pro la anonco de sendo de 6 kestoj de la plej bona bobelvino por celebri la prezenton de la libro kaj omaĝe al Sş Ricardo Codorniú.

Dankon.