English
Español

Sennacieca Asocio Tutmonda

Sennacieca Asocio Tutmonda KIO ESTAS SAT? Unika pro siaj celoj kaj strukturo, sia sistemo de funkciado kaj de komunikado, Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) alportas konkretan kaj praktikan respondon al ideo kiun esprimas la franca verkisto Henri Barbusse pri Esperanto:
Sincera dialogo inter du sinceraj homoj oficiale malamikoj ĉar li apartenas al du malsamaj nacioj fatale evidentigas la tutan socian mensogon. Tiel modesta ĝi aspektas, meze de la disvolvado de grandaj ideoj de frateco kaj de racio, la kontribuo de la internacia lingvo havas nekompareblan senperan kaj praktikan valoron.
Tio klarigas kial SAT neniam havis la favoron de reĝimoj kies regprincipo baziĝas sur mensogo.
Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de racie elpsensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti emmstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

Ekstrakto el la statuto de SAT


KIAL SAT? Fondita en Prago en 1921, SAT naskiĝis en epoko kiam multaj sociaj kaj politikaj reala¼oj aperis sub vera lumo al la loĝantaroj de la diversaj nacioj enmijksitaj en al unua mondmilito.

Malgraŭ tio la historio de la totalisma, naciistaj, ideologiaj kaj religiaj devojiĝoj ne haltis. La ekzistokialo de SAT aperas en sia tuta evidenteco dum la aktualaĥoj ebligas malkovri kien la mensmanipulado de amasoj kaj diversaj formoj de mensogo kondukas la homaron.

La mensogo havas tiom pli da efiko ke la kultura kaj kritika nivelo de la loĝantaro estas malalta.

La vivkondiĉoj kaj la ĉirkaŭa medio homoa kaj ekologia estas por granda parto el la homaro tute malvfavora tute malfavoraj al disvolviĝo de la personeco, al riveliĝo de la homaj kapabloj, kaj eĉ al normala afekcia kaj filozogia disvolviĝo.

Ekzistas la sciencaj kaj eteknikaj rimedoj, la riĉofontoj kaj produkta¼oj per kiuj estus eble alporti rimedon al multego da problemoj kaj certigi decan vivon al la tuta tera loĝantaro. Sed, ilia devojigo por egoistaj celoj estigas konstantan konfliktan klimaton.

La forigo de la monacoj kiuj pezas sur la estonteco de la homaro postulas antaŭ ĉio kreskantan strebon por konsciiga edukado sen kiu la totalitarismaj ideologioj kun efiko mortiga, detrua kaj ruiniga sed en konstrua, organiza kaj vivodona kapablo trovos ĉiam fekundan terenon.

KION FARAS SAT? Sennacieca, laŭ sistemo de funkciado, SAT dekomence adoptis ankaŭ sennaciecan, unikan laborlingvon, kies valoron agnoskis eminentuloj kaj internaciaj organizoj: Esepranto. Espranto proponas mondskalan ligilon per kiu povas naskiĝi kaj disvolviĝi tutplaneda konscienco kaj sento de aparteno al tiu kompleksa homa mozaiko kies ĉiu aparta ero estas respektenda kaj harmonie valorigenda: la homaro.



Sep mil tagoj en Siberio:
7000 tagoj en Siberio ekzemplo de verko eldonita fara de SAT.
Tiu ĉi reala traviva¼o en Gulago evidente ne havigis al SAT la simpation de la koncernaj reĝimoj, sed ne nur ili disvastigis kalumniojn kontraŭ la SAT-movado kaj Esperanto.

Je la bazo de la paragrafo de la ordono de la Ŝtatprezidanto pro Defendo de la Popolo kaj Ŝtato de la 289 de februaro de 1933 (TGBI 1 S 83) per tio ĉi der Nation-Losen-Weltbund der Esperantisten (Sennacieco Asocio Tutmonda. Sidejo: Parizo XX) estas malpermesita.

(Sekvas ordono de konfisko de la hava¼o)
Lajpcigo, 12.5.34. La policprezidanto / Knofe.


SAT celas praktikan mondskalan uzon de Esperanto por celoj de socia progreso kaj emancipado de la laboristaro.

Ĉar ĝia membroj aktivas ankaŭ en plej diversaj movadoj, SAT estas tiel la krucvojo kaj ligilo inter divrslandaj organizoj kies celoj estas similaj, komplementaj aŭ proksimaj sur la ternoj de edukado, sindikatismo, ekologio, libereco, homa interhelpo, pacdefendo, ktp, sed kies lingvo estas malsama.

La rolo de SAT en la sukceso de Espranto kompare al aliaj provoj vivigi projektojn de planlingvoj estas eksterduba. Sen tiu ĉi strebo celanta havigi socian, kulturan kaj praktikan dimension inter la partoprenantoj de la ĉiutaga socia vio, Espranto estus spertinta saman sorton.


Plena Ilustrita Vortaro Inter la plej gravaj kontribua¼oj de SAT al la disvastigo de Esperanto: La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto - "PIV"- la plej kompleta esperanta vortaro kajla sola tutmonde referenca.
Ĉiu SAT membro ricevas ĉiun duan jaron la adresaron de lamembroj de la asocio, kio elbigas havi rilatojn, interŝanĝojn, kontaktojn, prepari projektojn kaj vojaĝojn kun aliaj membroj kies itneresoj, aktivado kaj gustoj kongruas.

Kun membraro en pli ol 40 landoj de la kvin mondpartoj, SAT havas krome du servojn kun esence socikultura iterso: la Sat-broŝurservo por eldonado de broŝuroj kun tre varia enhavo, kaj la vojaĝservo Amikeca Reto.


SAT eldonas du perioda¼ojn: Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.

Sennaciulo Sennaciulo aperas dek-unu fojojn jare kun kontribua¼oj verkitaj de membroj, kaj la socikultura kajero Sennacieca Revuo, unu fojon jare kun artikoloj verkitaj de esprantistoj ne nur el la SAT-movado kaj aparte kompetenetaj rilate al lEsperantokaj al sia fako.

Laboristaj Espranto-Asocioj
SAT-rondoj, Fakoj, Servoj kaj Frakcioj

Laboristaj Espranto-Asocioj (LEA-oj) celas disvastigi Esepranton en medioj kies celo estas socia progreso jkaj vivkvalito, kaj malfermi la vojon al praktika aplikado kadre de SAT.
  1. Aŭstrio: Aŭstria Socialista Espranto-Ligo. Fünfhausgasse 16, AT-1150. Vieno.
  2. Britio: Rozalina Edwards, 35, ARcadia Avenue, Sale (Cheshire) M33 3RT.
  3. Francio: SAT-Amikaro, 67 Avenue Gambetta, FR-75020 Paris (Ĝenerala Sekretario: Henri Masson, Renaudon, FR-85540 Moutiers les Maŭfaits).
  4. Germanio: Germana Libera Esperanto-Asocio, p/a Albert Stephan, Renchener Str. 47, DE-77704 Oberkirch.
  5. Hispanio: Hispana Asocio de Laboristaj Esperantistoj, Ap. 4143, E03080 Alicante (Hispanio).
  6. Svedio: Sveda Laborista Espranto-Asocio, p/a Pelle Persson, Svartvigsvg. 14, SE-123-52 Farsta.
  7. SAT-rondoj povas fondiĝi en divrsaj urboj kie la SAT-anaro estas sufiĉe grava kaj ludi rolon kompareblan al tiu de la LEA-oj, ekzemple:
    SAT-grupo de -Sapporo (Japanio), Miyazawa Naooto, 1-3-13, Azabu, Kita-ku, Sapporo JP-001 Japanio.
  8. Fakoj kaj servoj de SAT plivastigas la eblecojn de la asocio kaj povas fondiĝi laŭ iniciato de membroj aŭ grupoj interkonsente kun la Plenum-Komitato: Solidarsevo, Broŝurservo, Amikeca Reto, Filatela Servo, Junulfako.
  9. Frakcioj. SAT ne estas politika partio, sed starigo de frakcioj estas ebla se troviĝas sufiĉe da interesatoj pri sama idearo kongrua kun la SAT-celoj: Anarkiistoj, Distribua Ekonomio, Ekologio, ISF-Socialistoj, Liberpensuloj, Naturismo, Pacifismo...
  10. Kunlaboranta asocio: Turista Asocio de la Naturamikoj-Esperanto-Fako (sama adreso kiel SAT).

Eble por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian gravecon, kiel por la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli aŭ malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero. La laboristoj ne sole spertos la utilon de Esperanto, sed ili ankaŭ pli ol aliaj sentos la esencon kaj ideon de la esperantismo.

L. L. Zamenhof (1910)


ALBERT EINSTEIN akceptis en 1923 la prezidantecon de la tria SAT-kongreso.

Albert Einstein: prezidanto de SAT Portreto desegnita fare de Ludoviko Rodo (pseŭdonomo de Rodolphe), aktiva esperantisto kaj kvara filo de la fama pentristo Camille Pissaro.
Al la partoprenantoj dela 43-a mondkongreso de la laboristaj epserantistoj mi sendas miajn korajn salutojn. Mi ĝojas, ke tiu ĉi kongreso en Aŭgsburgo kunigas multnombrajn gastojn el eŭropaj kaj ekstereŭropaj landoj. La celo de la paca interkompreniĝo trans mondkoncepton kaj limojn meritas la subtenon de ĉiuj spiritaj kaj politikaj fortoj. Telegramo de la germana kanceliero Willy Brandt al la 43-a SAT-kongreso (25-an-31-an de julio 1970).
Pliaj informoj kaj aliĝkondiĉoj esas riceveblaj de:
SAT
67, Avenue Gambetta,
75020 PARIS
Telef. (+33-1) 47 97 87 05. Telekopio: (+33-1) 47 97 71 90
Interreta adreso: http://www.worldnet.net/~sat-esp/
Reiri
Esperanto Hispanio