Politiko

Kamarado Ajnulo

Trateratra! Komenciĝis la festo. Tualetejoj, farboj kaj maskoj jam plenpretas. Kvazaŭ mevoj, superflugas niajn kapojn miloj da neplenumotaj promesoj, centoj da nepravigeblaj pravigoj, nuboj da incenso al la laborista -eksmodiĝis la termino "proleta"- klaso... Neĉiamuloj ĉe minejoj kaj uzinoj, ĉe hospitaloj kaj lernejoj, ĉe publikaj servoj, en glimaj ŝuoj kaj rido inda je reklamo dentopasta, premas al ni la manon tialoke por aperi en la foto en familiara kontakto kun la popolo, kies ekziston ili memoras nur en tielaj okazoj.

Jen ni havas ne maskobalon, tute ne, sed unu plian ĝeneralan balotadon, ĉi-kaze plifruigitan de la PSOE-a (socialista) registaro.

K-do Ajnulo sidas en konfuzo. Ne, ja ne temas pri tio, ke li ne komprenas la kialojn de la plifruigo. Li scias perfekte, ke la regantoj ĉi-epokaj disponas je informrimedoj sufiĉe fidindaj por kunvoki nin al la urnoj ĝuste en la cirkonstancoj plej favoraj al ili, kaj nun, kiam la inflacio alten forsagis, kiam la deficito pri la eksporta-importa komerco atingis neniam viditajn, historio-farajn nivelojn, nia registaro rigardas la eblon pli malpli kaŝe apliki stabiligan planon, nome kontraŭlaboristan politikon, ricevinte, preskaŭ certe, la apogon de la absoluta majoritato de la balotrajtaj civitanoj. Sed, ĉu eble ĉi-lasta ŝajna paradokso kaŭzas la konfuzon de k-do Ajnulo? Ne, ankaŭ ne tio, nek la fakto, ke post la sukcesplena ĝenerala striko, okazinta la 14an de Decembro pasintjare, kiu evidentigis la divorcon inter la registaro kaj la cetero de la socio, en Hispanio la socialistoj venkis ĉe la elektado  de la Eŭropa Parlamento. Laŭ k-do Ajnulo ambaŭ aferoj pure-nure ne malakordas. Tiaj estas la helomalheloj de la demokratio. Proksimume 20% de la elektantaro preferis PSOE-on al iu ajn el la partioj konkurintaj ĉe la balotujoj. Nu, ĉar la procentoj atingitaj de la ceteraj politikaj grupoj malpli altis, PSOE klare venkis.

Jes ja, tiele funkcias la demokrata sistemo. Sukcesoj kaj fiaskoj rikoltiĝas ne nur pro la propra konduto, sed ankaŭ pro la sinteno aŭ pro la realigoj de la rivaloj. La aliĝo de relative magra procento de la popolo ofte sufiĉas por havigi la triumfon kaj la sekvan potencon.

K-do Ajnulo Agnoskas la balotan triumfon de la socialistoj, sed tio absolute ne senvalidigas la socialajn depostulojn el la 14a de Decembro. La ekzisto de granda sindeteno, la perdo de kvar milionoj da voĉoj de post 1982, la distribuo geografia kaj sektora de la apogoj atingitaj prezentas donitaĵojn sufiĉe elokventan pri la evidento, ke io ŝanĝiĝis en la hispana socio kaj en ties opinio pri nia politika sistemo kaj pri PSOE.

La konfuzopripensado de k-do Ajnulo fontas el pli metafizikaj anguloj. Li ne retrovas sin -politike, memkompreneble-. Forsvenis, ve!, la tempo de la korbatado ĉe tantaligaj vortoj, ĉe espervekaj faroj anoncintaj tutcertan baldaŭan printempon, plena de ĉerizoj kaj manao, abunda je najtingaloj kaj kolomboj, saturita de kveroj... Vortoj kaj faroj. Sed, kie nun la homoj? Kie mi?, demandas sin k-do Ajnulo.

Surstrate aŭto elvomas megafonajn sloganojn: ..."por la defendo de la familio kaj la protekto de la medio balotu por..." Kaj la mondo renversiĝas antaŭ k-do Ajnulo. Tradicie defendon de la familio proklamis la konservativuloj, dum protekton de la medio depostulis la ekologiistoj, la verduloj, la progresemaj grupoj, entute.

Televizie la socialistoj prikantas la benojn de la libera merkato, tamtamas siajn sukcesojn en la ekonomia kaj socia terenoj. Ciferoj, procentoj, statistikoj. Ili kreis, propradire, 1,6 milionojn da laborpostenoj, milojn da loĝdomoj, plibonigis la vivnivelon de la laboristaro, la servojn de la sociala asekuro... Kaj k-do Ajnulo ektenas sin kiel stulta, ĝi pensas, ke verŝajne ĝi miskomprenis la ĵurnalajn datenojn: en Hispanio nun ekzistas pli ol 2.600.000 senlaboruloj, kio prezentas la indicon de senlaboreco (18.4%) plej altan en Eŭropo. Aliflanke, k-do Ajnulo informiĝis per la diversaj amaskomunikiloj pri la malekvilibro rilata al la bilanco de la eksterlanda komerco, pri la malaltiĝo de nia aĉetpovo, kaj proprasperte ĝi scias pri la triamondeco de niaj hospitaloj: nesufiĉaj litoj, nepra atendado ĝis la kokinoj ricevos dentojn por akiri la rajton esti operaciita, manko da higieno... Se ne paroli pri tio, ke loĝado en granda urbo formanĝas pli ol duonan salajron. Nu, kio do pri nia splenda vivnivelo kaj la glata funkciado de nia sociala asekuro?, cerboelsuĉe demandas sin k-do Ajnulo.

Dekstruloj kaj centristoj, unuvorte, la burĝoj, pledas pamflete por la redukto de la daŭro soldatserva kaj por la starigo de pli ĝusta socio... Kia blago!!, pensas nia amiko. Ĉu ili, la  ĉiamaj regantoj, la reprezentantoj de la kapitalo, ne disponis ŝancojn kaj rimedojn pro plenumi tion siatempe? Ho, tiaj advokatoj de la proleta klaso!

Nu, k-do Ajnulo turnas siajn okulojn al la maldesktrularo, al la naturaj eĥantoj de la aspiroj laboristaj. Okaze de mitingo envultas lin la fajna ironio de la gvidantoj, ensorĉas ĝin iliaj trafaj analizoj pri nia nuna situacio, ravas ĝin iliaj pragmataj alternativoj kaj programo, kaj, kvankam la iamaj ĉerizoj kaj manao, najtingaloj kaj kolomboj kaj riveroj... restas jam ne nur nebaldaŭaj, sed eĉ tre foraj al nia spaco-tempo, k-do Ajnulo sentas sin renaskiĝanta, vibranta kun la sam ondolongo kiel antaŭ kelkaj jaroj, jam liberigita je sia interna vermo. Kie do mi?, sin demandas ĝi ankoraŭfoje. Maldekstre, evidente, ĝi aplombe respondas. Jen ĝi retrovis sin -politike, memkompreneble- la pugnon alten levita, la koron jubilanta ĉe "La Internacio".

La 29an de Oktobro k-do Ajnulo, kune kun aliaj civitanoj (39,55% de la balotantoj, proksimume 28% de la balotantaro), pro mi ne scias kiaj strangaj rekonsideroj, donas sian apogon al PSOE, kiu triafoje sinsekve atingos la absolutan majoritaton en la parlamento, kvankam ĉi-okaze kun 175 (aŭ 176) el la 350 deputittoj ĝin konsistiganta. La maldekstrularo (IU) ricevos 17 (aŭ 18) deputitojn (10-11 pliajn ol ĉe la pasinta ĝenerala balotado).

Mardon, la 7an de Novembro. La ĵurnalo "El País" unuapaĝe sciigas nin, ke S-ro Solchaga, ministro pri Ekonomio, anoncas plialtigon de la nerektaj impostoj kaj petas salajran moderigon... K-do Ajnulo ree sidas en konfuzo. Li hezitas, ĉu retreti en kartuziana ermitejo aŭ fordoni sin al la studado de la menstruo ĉe la krokodilinoj sur la kunfluejo de la riveroj. Dume, bizare ora-blua ĉielo tapetiĝas per delikataj serafaj vizaĝetoj, kiuj ĥore ripetadas: merdon!

La kurteno falas.

Miguel Fernández Martín           



Kajero 4ª ~ Aliaj Kajeroj ~ En pdf (paĝo 4ª).
Enretigis Jesuo.