Movado

Ĉu stelismo?

Lastatempe oni vaste parolas pri la neceso serĉi alternativajn movadojn por rekoncepti nian socion. Sistemoj kreitaj en la pasinteco, kiuj kapablis kaj havis la ŝancon funkcii ĝis nun, kiaj marksismo aŭ kapitalismo en politiko, aŭ, ekzemple, kristanismo aŭ islamismo en religio, pruviĝas netaŭgaj aŭ almenaŭ, ne solvantaj ĉiajn novajn problemojn de la moderna homo. Lastatempe oni vaste aŭdas ankaŭ, ke la verda movado povas bildigi tiujn unuajn paŝojn en la serĉo de alternativo, kaj, ke ankaŭ Esperanto povus tie roli per "lingva ekologio", kiel asertis s-ano A. Alonso. De mia vidpunkto, estas tre interese por nia lingvo, ke oni rigardu ĝin alternativa, ĉar tio signifas, ke nia celo ne nur ne stagnis, sed povas kontribui al la idearo, per kiu oni desegnu novan socion. Ĝuste do pro tiu neceso, ke Esperanto partoprenu tiun vastan alternativan sistemon, estas necese renovigi kaj iel rafini nian eksteran aspekton, kaj por tio mi precipe celas nian kvinpintan stelon.

Enkonduke al la prezentado de la temo mi ŝatas esprimi mian konstaton, ke tiu ĉi afero fariĝis iom tabua por la sektoro de nia movado, kiu devas kompreni, ke per kaŝado la problemoj ne malaperas. Abunda, klara kaj senantaŭjuĝe aperta diskutado (precipe en internaciaj forumoj) estas necesa. Ĉu nia stelo staras kiel moderna atentigilo aŭ, kontraŭe, ĝi rememorigas precize pri tiaj praaj movadoj, kiujn alternativio celas forviŝi?

Mi ne dubas, ke "ĉiuj ni portas la stelon en nia koro", sed ĉu fakte ĝi taŭgas kiel nia plej elstara sur la moderna homo? Serioza debatado kaj esplorado (kiun, kial ne?, oni komisiu al fakuloj) estas necesa por konkludi, ĉu ĝin anstataŭigi aŭ ne. Sed la solvon oni akceptu objektive, sen sentimentaleco. Kompreneble nia stelo havas grandan valoron spiritan, kaj mi legis, ke eĉ "multaj homoj donis sian vivon por kaj pro ĝi..."

Anstataŭigi, tamen, la stelon kiel nian ĉefan reprezentilon ne signifos malhonori ilin, ĉar ili certe estos dankemaj, se ni agas por la fakta progreso de nia lingvo.

En la serĉo de tiu alternativa ilo (ni ne tuŝas, kiel vi konstatas, la koloron) aperis antaŭ ne-longe en nia movada arbaro la fama jubilea marko. Mi devas konfesi, ke mi ne mal-ŝatas ĝin, sed tamen proponus ĝin enkonduki post, kiel mi diris, serioza esploro pri ĝia efiko kaj demokrata akcepto en internacia forumo. Sed tio, kion mi ne kapablas kompreni ankoraŭ, estas tiaj pasiaj kritikoj, kiujn ĝi, povra, suferis. Bedaŭrinde mi legis kaj aŭdis nur subjektivajn taskojn pri la afero.

Unue mi ne komprenas, kial ĝi estu "plia provopruvo de detruismo aŭ skismo kompare kun Ido". Due mi ne komprenas, kial ĝi estu "eŭropisma simbolo, kiu flankenlasas la ceteran mondon", ĉar ĝuste la formo de nia terglobo venis per ĝi en nian menson.

En la fronta Stelismo.flanko oni trovas homojn, kiuj sampasie defendas ĝin enkonduki, ĉar "ĝi estas la nova simbolo de Esperanto. For la steloj!" Iom hasta kaj diktatora decido, ĉu ne?

Mi  ŝatus  konkludi jene: ŝajnas, ke la momento diskuti pri nia ĉefa atentigilo, kiu ne estu preskaŭreligia netuŝebla objekto, envenis en nian movadon. Se la fina decido malfavoras nian stelon, estu certaj, ke oni neniam forgesos pri ĝi, same kiel neniam oni forgesos pri Zamenhof. Sed oni ne grumblu antaŭ la fakto, ke ĝian strategian lokon eble okupos en la estonto alio pli konsenta kaj kohera kun la modernaj tempoj.

Alberto Franco           

(N.A..- Kio troviĝas intercitile reproduktas nelaŭlitere esprimojn kaj opinojn, kiujn mi aŭdis kaj legis. Mi rigardis konvene signi la fonton nur en unu okazo.)

......            ......            ......            ......           

ABONU NIAN REVUON "KAJEROJ EL LA SUDO"!!


Kajero 4ª ~ En PDF (paĝo 20ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo