Kajero 46-a: La kovrilo

Moskvo. Asocio, kies anoj ne kuniĝas, estas mortanta asocio. Kial tiom malmulte da anoj de SAT kuniĝas ĉiujare? Endas analizi la kaŭzon, kaj solvi la problemojn, kiuj malebligas nian kuneston.

Nia koverto volas skui nian konsciencon, kaj peti, ke ni estu pli konsekvencaj al nia sinteno laborista kaj liberecana. La lastan julion nur 166 kamaradoj venis al Karlovy Vary. Ĉi jare, laŭ la plej aktuala konto en Sennaciulo iros nur 40 al Moskvo!

Pro tio, nia sola kovriltemo ĉifoje estas alvoko al la Kongreso de Moskvo. Estas la unuan fojon, kiam ni povas kongresumi en la ĉefurbo de la iama 1984 lando, malgaje denuncita de Georgo Orvelo per sia mastra novelo. Granda Frato iĝis furioza frato, sed ni finfine povas kongresumi tie, kaj resolucii en liberpensa etoso.

Kajero 46 ~ Kajeroj ~ En PDF
Muziko: Kiel mi konos vian karulon?, komponita sur vortoj de William Shakespeare en la 17-a jarcento.