Papo mortis

Papo salutas La 2-an de aprilo mortis Johano Paŭlo 2-a, la Granda Papo, laŭ kelkaj eĉ pli granda ol Leono la Granda, inventinto de kalendaro nuna. Kelkajn semajnojn poste, oni elektis novan Papon, kiu verŝajne sekvos la taskon de la antaŭa, kies sekretario li estis dum multe da jaroj. Ŝajnas ŝerco, ke antaŭ ok jaroj Kardinalo Ratzinger deziris emeritiĝi, sed tiama papo Johano Paŭlo 2-a ne permesis tion, ĉar li ne povis anstataŭi lin.

Ĉe nia etoso laborisma kaj esperantista, mi legis multe da reagoj, sed certe neniu favora al forpasinta aŭ al venanta papoj. Tion mi ne kontraŭas, sed certe mi dezirus, ke estus iom pli da objektiveco je la momento kritiki la farojn, aŭ misfarojn, de Karol Wotila aŭ Kardinalo Ratzinger. Mi vidas, tamen, iom da poezia beleco je tio, ke post pola papo venu germana. La komenco de la lasta mondomilito estis invado de pola lando fare de germanoj..., ĉu ni estas nun je la komenco de nova etapo en historio de homaro, same kiel tiam?

Ĉiel ajn, oni ne povas diri, ke la mortinta papo estis sengrava, aŭ ke eĉ ni ateistoj povas resti neatentaj al lia personeco kaj atingoj. Lia sociala sinteno, ekzemple, multe gravis. Oni konsideris lin konservativa rilate al aferoj reproduktivaj kaj seksaj, kaj pri la rolo de virinoj en la Eklezio. Liaj verkoj pri homseksumo, nomitaj Teologio de la korpo, estas longa meditado pri la naturo de vireco kaj ineco kaj ties implikoj rilate al amo kaj seksumado. Tiuj lernigoj reprezentas plensignifan disvolvon de katolika instruado pri sekseco, kiu originas je la verko de Reĝo Salomono, Kanto de kantoj, kaj de la eklezia instruado pri sakramentoj. Pri aborto, li diris, ke «ankoraŭ estas laŭleĝa ekstermado de homaj estaĵoj, kiuj jam estis kreitaj, sed ne ankoraŭ naskitaj. Kaj tiun ekstermadon faras nenio malpli ol demokratie elektitaj parlamentoj kie oni kutime pledas por civila progreso de socio kaj homaro».

Pri la Teologio de Libereco li estis tre kritika, ĉar ĝi emfazas politikan liberigon koste al libereco spirita. Per sia verko Evangelio de Vivo (Evangelium Vitae) li asertis, ke la Katolika Eklezio pritaksas alte homan vivon kaj sekve ĝi kondamnas aborton, eŭtanazion kaj ĉiun formon de mortopuno, kiuj konsistas ili ĉiuj parto da kulturo de morto, kiu estas eniginta en modernan mondon. Liaj ideoj pri mortopuno, pardono de monda ŝuldo kaj malriĉeco estas rigardataj kiel politike avantgardaj, pruvante tiel, ke avantgarda kaj konservativa estas etikedoj politikaj, kiujn ne plu oni povas alĝustigi al religiaj gvidantoj. Li estis klare kontraŭ la Milito de Irako, kaj sia Ministro pri Paco, Pia Kardinalo Lagi, esprimis al Prezidento Georgo Buŝ la oponon al tiu milito. Ankaŭ li malsukcesis realigi, ke konstituigante la Eŭropan Ĉarton, oni agnoskis la historian Heredon Kristanan de Eŭropo. En la verko Memoro kaj idento, Johano Paŭlo 2-a priskribis geedzecon samsekseman kiel premon de Parlamento Eŭropa, dirante li, ke estas legitime kaj bezone diri al si mem, ĉu tio ne estas parto de nova ideologio de malbono, eble pli insida kaj kaŝita, kiu ĵetas homajn rajtojn kontraŭ familio kaj kontraŭ homo mem. La papo malpermesis, ke ekleziaj funkciuloj havu la eblecon ŝanĝi registrojn tiel ke la sekso de transseksuloj adaptiĝu al seksoŝanĝo, taksante tiujn aferojn kiel mensajn patologiojn.

Se laboristo estas tiu, kiu laboras por gajni sian vivon, estas dece, ke ni dediĉu kelkajn vortojn al pasinta papo, ĉar li multe verkis, vojaĝis kaj laboris pro ideologio sia, eĉ se ĝi fremdas al tiuj, de aliaj homoj, kiujn mi ankaŭ respektas.

Estas vere, ke laste okazis kelkaj eventoj rilate al nia asocio kaj najbaraj, sed mi opinias, ke oni povas neglekti ilin almenaŭ ĝis la venonta numero, kaj eble ni forgesos ilin tiam. Oni ne gravigu sengravaĵojn, kaj la aferoj mortos per ili mem.

La lastan 14-an de aprilo datrevenis la eko de la lasta hispana respubliko, La Respubliko laŭ kelkaj, kiuj atencas grave al historio kaj al homa deco. Al tiuj kaj al maltiuj, mi referencas al paĝo 18-a, kie mi klarigas tiun punkton iomete pli longe.


Legu lastan ~ Kajeroj 66-a ~ Kajeroj ~ Legu venontan