La Faraono

Ĉapitro 18ª

De l’ tago, kiam li fariĝis vic-reĝo de Malsupra Egipto, komenciĝis por Ramzes vivo tre laciga, kian li tute ne atendis, kvankam li naskiĝis kaj kreskis en la reĝa kortego.

Oni simple tiranis lin, kaj liaj ekzeku­tistoj estis vizitantoj de ĉiuj specoj kaj rangoj.

Jam en la unua tago, vidante la hom-amason, kiuj puŝante unu alian nevole piedpremis liajn herbejojn, rompis liajn arbojn, eĉ difektis la ĉirkaŭmuron, la kron­prin­co postulis soldatajn gvar­distojn por sia domo. Sed en la tria tago li devis forkuri el sia domo, en la kastelon, kies multenombraj gardistoj kaj precipe altaj muroj malfaciligis la eniron. En la daŭro de la dekado antaŭ la forveturo Ramzes vidis repre­zentantojn de la tuta Egipto se ne de la tuta tiama mondo.

En la komenco oni enlasis la gran­dajn. Venis por lin saluti:

ĉef­epis­ko­poj, ministroj, ambasadoroj feniciaj, grekaj, hebreaj, asiriaj, nubiaj, -eĉ iliajn kostumojn li ne povis ekmemori. Poste venis estroj de la najbaraj nomesoj, juĝistoj, skribistoj, supraj oficiroj de la Memfisa korpuso kaj bienposedantoj.

Ĉi tiuj homoj postulis nenion, ili esprimis nur sian ĝojon. Sed la princo, aŭskultante ilin de la mateno ĝis la tagmezo kaj de la tagmezo ĝis la vespero, sentis kapturnon kaj tremon en ĉiuj membroj. Poste venis kun donacoj reprezentantoj de pli malaltaj klasoj: komercistoj kun oro, sukceno, eksterlandaj teksaĵoj, parfumoj kaj fruktoj. Poste bankieroj kaj pruntedonantoj por procentoj. Poste arĥitektoj kun planoj de novaj konstru­aĵoj, skulptistoj kun projektoj de statuoj kaj plataj skulptaĵoj, ŝtonistoj, fabrikantoj de argilaj vazoj, lignaĵistoj ordinaraj kaj artaj, forĝistoj, fandistoj, tanistoj, vinberkulturistoj, teksistoj, eĉ paraŝitoj, kiuj malfermadis la korpojn de l’ mortintoj. Ankoraŭ ne estis finita la procesio de la honorantoj, kiam venis armeo da petantoj. Invalidoj, vidvinoj kaj orfoj de l’ oficiroj postulis pension; nobelaj sinjoroj -kor­tegajn oficojn por la filoj. Inĝenieroj alportis projektojn de novaj metodoj de l’ irigacio, kuracistoj rimedojn kontraŭ ĉiuj malsanoj, antaŭdiristoj- horos­kopojn. Parencoj de malliberuloj pre­zentis petojn pri malgrandigo de la puno, kondamnitoj al la morto- pri pardono, malsanuloj petis, ke la kronprinco tuŝu ilin aŭ donu al ili sian sputon.

Sin prezentis fine belaj virinoj kaj patrinoj de belaj filinoj, humile, sed trude petante, ke la kronprinco akceptu ilin en sian domon. Kelkaj difinis la altecon de la postulata salajro, rekomendis sian virgecon kaj siajn talentojn. Post dektaga rigardado de novaj personoj kaj vizaĝoj, post dektaga aŭskultado de petoj, kiujn kontentigi povus nur la riĉaĵoj de la tuta mondo kaj la dia potenco, la princo estis konzumita. Li ne povis dormi, estis tiel eks­citema, ke la zumo de l’ muŝo kolerigis lin kaj dum momentoj li ne komprenis, kion oni parolis al li.

En ĉi tiu okazo Herhor ree helpis lin. Al la potenculoj li ordonis diri, ke la princo ne akceptas plu, kaj kontraŭ la popolo, kiu atendis malgraŭ la admonoj al disiro, li sendis taĉmenton de l’ nubiaj soldatoj kun bastonoj. Ili sukcesis multe pli facile ol Ramzes, kontentigi la homan avidecon. Antaŭ kiam pasis unu horo, la petantoj malaperis de l’ placo, kaj multaj dum kelke da tagoj metis kompresojn sur la kapon aŭ sur alian batitan parton de sia korpo.

Post ĉi tiu provo plenumi la vic-reĝan devon, la princo eksentis profundan malestimon al la homoj kaj fariĝis apatia.

Du tagojn li kuŝis sur la kanapo kun la manoj sub la kapo, senpense rigardante la plafonon. Li ne miris plu, ke lia pia patro pasigas la tempon antaŭ la altaroj de l’ dioj, sed ne povis kompreni, kiel Herhor sukcesas plenumi tiom da aferoj, kiuj kiel fulmotondro ne nur superas la homajn fortojn, sed eĉ povas lin frakasi.

Li estis tiel timigita de sia senforteco sur la posteno de l’ supera estro, ke li alvokis Herhoron kaj per ĝemanta voĉo rakontis al li sian ĉagrenon.

La ŝtata viro kun rideto aŭskultis la plendojn de la juna direktanto de la regna ŝipo, fine li diris:

Kontraŭe vi, princo, volas mem ĉion plenumi, mem aŭskulti kaj aranĝi ĉiujn aferojn. Tio superas la homajn fortojn.

Tiamaniere mi kaj lia sankteco, parolante nur kun dek homoj ĉiutage, konas plej gravajn novaĵojn de cent mil punktoj de la lando kaj de l’ mondo. La gardisto, kiu gardas parton de la strato en Memfiso, vidas nur kelke da domoj. La dekestro konas la tutan straton, la centestro -parton de la urbo, la urbestro- la tutan urbon, kaj la faraono estas super ili ĉiuj, kvazaŭ sur la plej alta pilono de la templo de Ptah kaj vidas ne nur Memfison, sed ankaŭ la urbojn: Soĥem, On, Ĥeraŭ, Turra, Tetani, ilian ĉirkaŭaĵon kaj pecon de la okcidenta dezerto.

Kelke da tagoj antaŭ sia forveturo Ramzes estis alvokita al lia sankteco. La faraono sidis sur apogseĝo en marmora salono, kie estis neniu, kaj kies kvar pordojn gardis nubiaj soldatoj.

Apud la reĝa seĝo staris tabureto por la princo kaj malgranda tablo ŝarĝita de dokumentoj, skribitaj sur papiruso. Sur la muroj estis koloraj skulptaĵoj, prezentantaj la terkulturajn okupojn, kaj en la anguloj de l’ salono rigidaj statuoj de Oziriso kun melankolia rideto sur la lipoj.

Kiam laŭ ordono de l’ patro la princo sidiĝis, lia sankteco diris:

Sed ne rapidu formi definitive vian opinion kaj antaŭ ĉio ne publikigu ĝin. Enskribu ĉiun gravan konkludon, kiu pasos tra via kapo, kaj post kelke da tagoj esploru la aferon kaj ree faru notojn. Tio instruos al vi singardemon en la juĝoj kaj justan komprenon de l’ aferoj.

Mia kara princo, Asirio estas tia monto. Dum tutaj jarcentoj la paco kaj silento regas en ĝi. Sed subite leviĝas interna ventego, grandaj armeoj elfluas oni ne scias de kie kaj detruas la kvietan najbaraĵon. Hodiaŭ apud Ninivo kaj Babelo oni aŭdas boladon: la monto fumiĝas. Vi do devas ekscii, ĉu efektive ĉi tiu fumo antaŭdiras ventegon, kaj trovi antaŭgardajn rimedojn.

Se ĉiuj diros, ke danĝero iras de Asirio, vi ekscios, ke ĝi iras. Sed se, diversaj homoj parolos diversmaniere, ankaŭ tiam maldormu, ĉar la saĝo ordonas antaŭvidi prefere malbonon ol bonon.

Se vi bone pagos al ili kaj donos al ili esperon de ankoraŭ pli granda profito, ili estos bonegaj agentoj. Tion, kion ni scias pri la sekretaj movoj en Asirio, ni eksciis per ili.

La faraono jam estis laca. La princo falis do antaŭ li sur la vizaĝon, kaj ricevinte la patran ĉirkaŭprenon, iris al la patrino.

La reĝino sidis en sia kabineto, teksis maldikan tolon por la vestoj de l’ dioj, kaj ŝiaj honoraj servistinoj kudris kaj brodis vestojn, aŭ faris bukedojn. Juna pastro bruligis incenson antaŭ la statuo de Izido. -Mi venas- diris la princo -por danki vin, patrino, kaj adiaŭi. La reĝino leviĝis kaj ĉirkaŭprenante lian kolon, diris kun larmoj:

La patrino elkondukis lin en ĝardenon, kie kreskis strangaj floroj, kaj kiam ili restis sen atestantoj, ŝi diris:

Ramzes adiaŭis la patrinon kaj volis veturi al Sara; por tiu ĉi celo li revenis en siajn ĉambrojn.

Du sentoj skuis lin: kolero kontraŭ Sara, kiu kaŝis de li la kaŭzon de sia malsano, kaj fiero, ke li estos patro.

Li, patro!... Ĉi tiu titolo donis al li gravecon, kiu kvazaŭ plifortigis lin en liaj altaj oficoj: de l’ militestro kaj vic-reĝo. Patro -ne estas plu junulo, kiu devas rigardi kun respekto la pli aĝajn homojn.

La princo estis ravita kaj kortuŝita. Li volis vidi Saran, riproĉi ŝin kaj poste ĉirkaŭpreni kaj superŝuti per donacoj.

Sed kiam li revenis en sian parton de l’ palaco, li trovis tie du nomarĥojn de Malsupra Egipto, kiuj venis por prezenti al li raportojn pri siaj nomesoj, kaj kiam li estis aŭskultinta ilin, li jam estis laca. Krom tio, li estis akceptonta vespere ĉe si kaj ne volis malfrui.

Li alvokis la Negron.


Regresu al Leteraro. Kajero de aprilo ~ KajerojrroProgresu al Kongrresu hispana.