Arto

La pentraĵo Gerniko, de Paŭlo Pikaso

Gerniko La fama pentraĵo "Gerniko", de Paŭlo Pikaso, la plej alta interpreto-esprimo de la hororo de la intercivitana hispana milito, estis antaŭ nelonge translokita la la nova Muzeo pri Moderna Arto "Reina Sofia", de Madrido kaj, kiel okulfrapa stelo de tre interesa kaj bela kolekto, inaŭgurita antaŭ kelkaj tagoj en sia nova ekspoziciejo sub la titolo kolektiva de plej elstara pentroarto de la nuna jarcento.

La translokiĝo okazis post arda diskutado pri al konveno aŭne de la lokoŝanĝo, pri la respekto al la esprimita lasta volo de la forpasinta aŭtoro de la pentraĵo tiurilate kaj, fine, pri la eventuala trafo de la decido kadri ĝin inter la elektitaj pentraĵoj plej famaj de ĉi moderna epoko, anstataŭ esti ekspoziciata tute aparte, kiel ĝis nun. Mi ne eniros en tiun bizancisman debaton, ĉar mi ne konsdieras tion speciale itneresa por niaj legantoj, tamen mi opinias oportuna komenti kelkajn el la valoroj de la pentraĵo, laŭ mia opinio ne sufiĉe konataj kaj tiaj komentindaj.

La bildaro en "Gernika ", olepentrita blanka -nigra, inspirigis el la bombardado de vaska urbo tiel nomata, fare de la nazia germana aerarmeo dum la intercivitana hispana milito. Picasso skizis ĝin la unuan de majo de 1937, apenaŭ oni eksciis pri la terura masakro de la gernika popolo kaj detruo de la urbeto, kaj finis ĝin je la komenco de la sekvanta monato, junio, ĉar la pentraĵdimensioj estas 3,50 x 7,82 m. ti otute simple signifas, ke la pentristo laboradis tre intense moentrante la pasion kaj idealismon, kiujn li metis en la realigon de tiu arta verko.

En la pentraJo videblas (de dekstre maldekstren) la jenaj scenoj: virino kun la brakoj alten levitaj pafas sin for el domo en flamoj; alia virina figuro ekkuras al la centro de la tolaĵo, super ŝi aperas ene de la fenestro la kapo kaj la brako de alia virino, kiu tenas petrollampon; sur la centro ĉevalo mortadas, pikilo penetras ĝiadorsen, inter ĝiaj kruroj aperas dismembrigita kadavro de soldato ankoraŭ svinganta rompitan glavon; sur la maldekstra ekstremo, virino tenas en siaj brakoj mortintan infanon; antaŭ ĉi figuro aperas taŭro rigardante triumfe la scenon,; inter la kapo de tiu ĉi kaj tiu de la ĉefalo flugas birdo kun la beko preskaŭ aperta kaj angora esprimo; prezidas la tuton la noktokulo —la pupilo estas elektrolampo— sur la kvarangula vertico de la impresa pentraĵo.

La sinteno de la figuroj -interesa kompendio de la kubisma artskolo- kaj eble ties fragmenta situo sur la tolaĵo donas al la pentraJo paroksisman patoson, kiu akcentas la kvazaŭmovon de tiuj figuroj kaj kreas la etoson de la dramo kiu emanas la tuta verko. Multaj detaloj de tiu ĉi pentraJo devenas el aliaj gravaj verkoj de Picasso mem.

Vere, la pentraĵo "Gernika" profunde impresas, preci­pe pro la eksplodo de violento, kiun ĝi esprimas, la drama sinteno de ĝiaj figuroj kaj la vigleco de ĉiuj detaloj kaj nuancoj en ĝi, eĉ la plej sensignifaj: temas pri bildoj tre vivaj, kiuj donas humanan mesaĝon en sinteno despera, oni dirus, ke preter la propra arto, ĉar, kiam oni rigardas gin, oni havas la sensacon, ke ni estas ne antaŭ pentraJo, sed antaŭ tragedio reala. Tiel sentive oni restas kaptita de la artaĵo.

Kompreneble, verko tiel grava kiel "Gernika" havas studindajn esencojn indajn je multfacetaj komentarioj. Ĝi, kie ajn oni gin lokos aŭ ekspozicios, brilos ĉiam kiel ĝi me­ritas: certe kiel unu el la pentraĵoj plej elstaraj el la Uni­versala Arto.

A. Marco Botella


Kajero 16ª ~ Aliaj Kajeroj ~ En PDF (paĝo 16ª) ~
Enretigis Jesuo