Politiko

Kien vi iras, Eŭropo?

Ŝoseo    Danlando faris la unuan veksingnalon. Ĝia ne al Maastrich falis sur Eŭropo kiel bombo, sed por multaj ankaŭ kiel neŭtona pomo. Ĉu la esencon mem de la unuiĝo aŭ la cirkonstancon, kiel oni pretends unuigi la malnovan Kontinenton?

   La apenaŭa venko de la jespartianoj (51%) en la franca referendumo tremigis la fundamenton de l' Maastrichafero kaj naskis la debaton: kian Eŭropon volas la eŭropanoj? (Kian, ni, laboristoj-esperantistoj el tiu mondoparto?)

    Aliflanke de la scenejo, sangoverŝo: Balcanio. Landoj el al eksa Jugoslavio kainas reciproke. Ho la milito! Kruela rajtigilo pro senpuna murdado. Vizaĝoj trapasita de angoro, disŝiritaj korpoj, ruinoj: morto. Morto eĉ ĉe entombigo de la propraj mortintoj! Sovaĝeco... Ĝis kiam? Ĉu ĝis pereo absoluta? Je kiom da kilometroj for de la nunaj pozicioj oni devas loki la landlimojn por ĉesi barbari? Ĉu tio sufiĉos? Ĉu oni petos ne submetos la psotrestintojn al kromosoma analizado por determini iian gradon de serbeco, kroateco aŭ bosnieco?

    Maastrich kaj Balkanio: unu ĉagreno kaj unu vundo en nia koro, unu misa kaj kaduka propono por alfronti la futuron kaj unu kondamninda procedo por reveni pasintjarcenten. Kontraŭ la unua, nia opono; kontraŭ la dua, nia plej elradika protesto.

   Ni, hispanaj laboristoj-epserantistoj, strebadas ja al tutmonda unuiĝo, sed oponas, ke oni projektas konstrui Eŭropon desupre. "Ĉu ne konstituas, ĝuste la lastan stertoron de la antikva modernismo?" (Regis Debray, El País, 6-an de Oktobro 1992). Ni diras ne al artefaritaj kunigoj sen la eksplicita kosnento —aŭ malgraŭvole— de la kunigitoj, i.a. ĉar taj kreaĵoj generas monstrojn, nifojn, kiuj bumerangas kontraŭ la superstrukturon mem. Kio sekvis el USSR? Kiam ekzistis tie pli da landlimoj, pli stulta, senbrida, neracia intergenta malamo —ho!, kiom da balkanioj koviĝadas ankoraŭ?— ol nuntempe? Kontraŭ la Eŭropo  de la ŝtatoj aŭ nacioj ni proponas la Eŭropon de la popoloj, liberan kunmasiĝon de liberaj homoj, — "la plej bonaj horoj de Eŭropo estas tiuj, kiam gi komprenis sin mem kiel krisolon de kulturoj" (Gŭnter Grass, El Pais, 19-a de Oktobro 1992-, referencon de ĉiuflan­ kaj toleremo kaj respekto. Ĝuste ĉi-cele ni esperantistas. Ne por demandi iun pri trajnhoraro aŭ hotelo -por tío ne nece­ sas internaciia lingvo-, sed por aliri ĉiujn gentojn ties mondkonceptojn, ties kulturojn, kaj alveni tiele al reciproka homeca pliriĉiĝo, al interkompreniĝo, al kolektiĝo fronte al ĉiaj mizero, ekspluatado kaj maljusto.

Ni oponas al la Eŭropo de la komercistoj, bazaro de la vanto, ŝtonkartona paradizo. Izolita. Fermita al malriĉaj alilandanoj kun la 'manio" manĝi almenaŭ unu fojon ĉiutage, kun la pretendo manĝi la restaĵojn el niaj tabloj. Ene de ni doloras, indignigas nin, la tragedia de la afrikanoj alvenan­taj al Eŭropo tra ties sudaj landlimoj: Hispanio. Centoj da Post ĝisosta enŝu1digo, post mil odiseadoj en amase okupitaj barkaĉoj, atendas ilin, en la plej bona okazo, repelado al iliaj landoj; ofte, drono dum naĝa baraktado por atingi la marbordon. Tia Eŭropo! Pasintjarcente ĝi koloniis -vampiris­ homojn el la ceteraj kontinentoj. Nun ĝi ĉirkaŭmurigas sin kontraŭ la vampiritoj. Doloras kaj indignigas nin la ĵusaj vandalaĵoj kontraŭ eksterlandanoj en Germanio...

Patero. Ni, laboristoj, oponas al konstruado de tia Eŭropo niakoste. Ja la Maastricht-traktato antaŭvidas monsisteman unuiĝon pagotan je tre alta prezo —la prezo postulata de Germanio por akcepti, ke la ekuo anstataŭu la markon—, nome ke ĉiuj eŭropaj landoj aliĝonta al la unio fari el siaj monunuoj —kia ajn estu la reala stato de iliaj ekonomioj aŭtentajn germanajn markojn. Kaj tio trudas eksterordinaran financan rigoron, tre superan al la penado, kiu respondus al la ortodoksa kaj prudenta monpolitiko laŭa al la ekonomia situacio d etiaj landoj. Sur kies ŝultrojn falos tia rigoro? KOmpreneble, sur la ĉiamajn: la laboristajn. Kaj ĉi-kaze, kiel ĵus obĵetite, tute ne valoras la faro la kostojn de l' preparo.

   Eŭropo de la popoloj, do. Jen nia propono. Kompreneble, ke tiu ideo svaga, stompita, nepreciza, bezonas korpon. Trovi tiun ni, modestaj laboristoj-esperantistoj, nek pretendas, nek scipovus, sed, konsciaj pri la ideo-krizo en la vicoj maldekstrulaj —la historio subite senbridiĝis!— kaj pri la nepro serĉi solvojn konformajn al progresemulaj mondrigardoj, jen ni instigs vin, legantojn de KAJEROJ al debato.

   Klaras, amen, tio, kion ni ne volvas: ian Eŭropon desupre kunigigtan, militojn intergentajn kaj ĉian ideologion kapablan veneni la korojn per fanatiko, neracieco aŭ violento.

La Redakcio


Kajero 16ª ~ Aliaj Kajeroj ~ En PDF (paĝo 3ª) ~
Enretigis Jesuo