Lingvo

Eternaj reformantoj

Ankoraŭ inter ni estas reformantoj de Esperanto, same fervore fanatikaj kiel iliaj antaŭuloj de pasintaj jardekoj. Oni povas legi la plej freŝdatan elcerbaĵojn de tiuj "plibonigistoj" sur la paĝoj de Nova Provo, la 8-paĝa oficiala organo de NOVO (Aoscio por komuna ellaborado de Lingvo Internacia). La redaktoro, Roy McCoy, oficisto de UEA en Roterdamo, dediĉas sin al rganizado de reformemuloj reprezentantaj ĉiujn nuntempajn tendencojn modifi Esperanton. Temas plejparte pri proponoj ŝanĝi la ortografion de Esperanto, je per forigo de la supersignitaj literoj, je per aldono de novaj diakritiloj kaj ankaŭ litersignoj por pliperfektigi la Esperantan alfabeton laŭ fonetika vidpunkto.

Ŝoseo Sobra ekzameno de la proponoj de la malnovaj same kiel la novaj reformprojektantoj malkovras, ke ili estas klasifeblaj en du grupojn surbaze de traktato de la Fundamenta alfabeto de Esperanto kaj uzo de diakritiloj. En unu tendaro ariĝas tiuj, kiuj anatemas la supersignitajn literojn, sed ili ne ĉiuj akordas pri la maniero elimini ilin.

La plej konservativa klano akceptas uzon de la surogata alfabeto, proponita de Zamenhof mem, en kiu la litero "h" anstataŭas la cirkumflekson (ekzemple, "ch" = "ĉ", "sh" = "ŝ") kaj "ŭ" farigas simpla "u". Tiu ĉi alfabeto estis sporade uzata sed ĝi neniam enradikigis. Estis proponitaj ankai1 aliaj surogataj alfabetoj, kiuj enhavas digramojn, formitajn per aliaj liter-paroj (ekzemple "cz" = "ĉ", "gj" = "ĝ", "kh" = "ĥ")". Estas rimarkinde, ke ne estas du reformemuloj, kiuj proponas la samajn digramojn por la tuta alfabeto.

Distancas sin de la ĉi-supraj modif-procedoj tiuj homoj, kiuj rifuzas la uzon de digramoj kaj insistas pri la baza fonetika principo, ke ĉiu litero havu nur unu sonon, kaj ĉiu sono estu indikita per nur unu litero de la alfabeto. Unu el iliaj solvoj estas aldoni al la Esperanta alfabeto la kvar literojn de la latina alfabeto, kiuj ĝis nun mankas: "q", "w", "x" kaj "y". La prononco, kiun ricevas tiuj kvar literoj, varias laŭ la kaprico de ĉiu reformanto: oni legas "q" kiel "ĉ" en unu sistemo, sed kiel "ĝ" en alia; ofte "w" anstataŭas "ŭ", sed gi povas havi ankaŭ la sonon de "ŝ"; "x" tre varias kaj povas esti prononcata kiel "ĵ", "ĥ" aŭ "ŝ"; "y" estas uzata de multaj aŭtoroj anstataŭ "j", sed unu donas al ĝi la sonon de "ĵ".

Eĉ tiuj kvar novaj literoj ne sufiĉas por ĝisostaj reformistoj, do ili enkondukas pli da ŝangoj,infkluzive uzon de internacie konataj signoj: ''¢" (cendo)= "ĉ"; $ (dolaro)= "ŝ".

La plej lasta rimedo de la senĉapeligantoj de la Esperanta alfabeto estas substitui novajn vortojn al tiuj havantaj supersigitajn literojn. Zamenhof utliligis tiun procedon en sia reform-projekto de 1894 (ekzemple "burĝono", "ĝis" kaj "paĝo" fariĝis respektive "botono", "ad" kaj "pagino".

    En al dua tendaro de reformemuloj estas tiuj, kiuj tute ne timas diakritilojn, do por "plibonigi" la Eseprantan alfabeton ili ne hezitas altrudi ĉiuspecajn super- kaj subsignojn kaj eĉ novajn literojn. Ja estas strange, ke tiuj homoj forgesis, ke la kialo de plej feroca oponado kontraŭ Esperanto en la pasinteco, estis la malfacileco komposti kaj tajpi tekstojn kun supersignitaj literoj. La aŭtoro de unu el la projektoj enkondukas uzon de "Ç" (= "c") kaj de "3" (litero de la Internacia Fonetika Alfabeto: = ĵ), kiun li devas tajpi per la numero "3". En liaj tekstoj troviĝas "cirkonstançoj" kaj "bona3o". Eĉ pli bizara estas la aspekto de la sekva frazo kun tuta rozario da "subhokigitaj" literoj:

Idiota Esperanto

   Ŝajnas, ke al la verkinto de tiu reform-projekto vere okazis "krak' en la kap'".

   Estas ja certe kiel duoble du kvar, ke ciuj reformemuloj pli-malpli frue tiros siajn projektojn kun si en la tombon. Tiel okazis sen iu ajn escepto en la pli ol centjara historio de Esperanto.

   Iom flanke de la kutimaj reform-tendencoj estas ortografía strangajo, aperanta en verkoj de du parolantoj de la kastilia lingvo, kiuj pro iu obskura kialo volas trudi al Esperanto interpunkciajn trajtojn, karakterizajn de la skribmaniero de la hispana. El fora Argentino originalulo nomata Ergoto de Boaero (pseudonimo de Adán Hrynkiewcz) surpaperigas frazojn kiel la sekvajn:

¿Kiel vi kuragas diri tion...?
¡Preskaŭ nekredebla afero! ¿ĉu ne?

Saltas al la okuloj la renversitaj demand- kaj krisignoj ee la komenco de l Esperantaj frazoj, same kiel okazas en kastililingvaj frazoj. Nu, ne nuttu poldevena argentinano tiumaniere modifas Esperanton. Ankaŭ pli proksime, en Hispanio, troviĝas homo, kiu sekvas la smaan vojon; li estas neniu alia ol Antonio Alonso Núñez, la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. El "Kajeroj el la Sudo" (n-ro 13, 1992) mi ĉerpis jenajn frazojn, en unu el kiuj, la vorto "kíom" aperas kun diakritilo:

¡Kíom multe ili sukcesis fari, kíom da kvalito ili donacis al ni! (pĝ. 9)
¡La defio ne estas triviala! (pĝ. 10)

Bedaŭrinde Don Antonio ne degnas klarigi la kialon de sia anomalia ortografio, kaj la redakcio e la revuo nur piednote atentigas, ke ne temas pri tajperaroj sed pri vola uzado fare de la aŭtoro de la peco.

Bernard GOLDEN

La Redakcio


Kajero 16ª ~ Aliaj Kajeroj ~ En PDF (paĝo 6ª) ~
Enretigis Jesuo