Beletro

Instruaj Rakontoj

UNUECO ESTAS FORTO

   Estis foje patro, kiu volis instrui siajn filojn pri tio, ke nur vivante en bona harmonio, ili sukcesos kaj vivos feliĉe.

   La filoj de la bonulo estis en akordo kiel peto kaj mordo, kaj fajfis pri la rekomendoj de la patro.

   Tial, vesperon, la maljunulo alportis hejmen faskon da ligno, kaj petis ilin:

—Rompi tion.

   La filoj klopodis sen limo per korpo kaj animo, sed ili ne povis disrompi la faskon.

   Tiam, la patro malnodis la ŝnuron kiu kuntenis la branĉojn, kaj diris:

—Rompu nun branĉon post branĉo.

   Kaj la filoj tion faris ege facile.

—Eble per ĉi ekzemplo vi komprenis kial mi petas de vi unuecon. Estante disaj, vi malfortos same kiel ĉi branĉoj, sed vivante en kompakta fasko frata, vi estos firmaj kaj fortaj.

Liven Dek


Kajero 17ª ~ Aliaj Kajeroj ~ En pdf (paĝo 23ª).
Enretigis Jesuo.