Politiko

La fanatikismo, kiu ne laciĝas...

   Valensja kabaneto Jam plurfoje mi verkis en pluraj esperantistaj revuoj pri naciismo, tiu kontraŭaktuala neracia doktrino, kiu, envolvita en certaj mistikismaj ideoj de l’ pasinto, kiam ĝi radikaliĝas, ĝi murdas, detruas kaj disvastigas malamon kaj morton. Kiel tiu nunempe triste fama sur Jugoslaviaj teroj.

    Ekzistas aliaj formoj de sama doktrino, prezentataj antaŭ la civitanoj kiel rajtoj propraj tute ne­ tuseblaj, kiuj tamen envolvas agresemajn atakojn tute netolereblajn kontraŭ alies rajtoj. Mi aludas nun pri certa "Rezolucio" aperinta lastatempe sur paĝoj de kelkaj esperantistaj revuoj, subskribita de kelkaj sinjoroj sin nomantaj "etnistoj", kvankam tiu nomo povus esti perfekte difinita per alia substantivo pli konkreta esprimanta la veran karakteron negativan de tiuj "redemptistoj". La tezo de tiu "Rezolucio" estas, "ke certa esperantista asocio ne devas uzi en esperanto-tekstoj la kastililingvan nomon Valencia por aludi al la urbo kiu gastigos la UK en 1993".

    Verŝajne, tiuj sinjoroj volas ignori ke la kulturo kaj la lingvo de Valencilando ne estas ununura. Mi, vere, ne scias kial, ekzemple mi, Valenciano devenanta de pluraj (multaj) generacioj de valencianoj, kaj denaske parolanta la kastilian lingvon, ne devas skribi Valencia, kaj Juan, kaj Alicante, la solaj esprimoj por tiuj substantivoj skribataj kaj parolataj en nia Valencia regiono dum jarcentoj. Mi ne bone komprenas en la nomo de kiaj etnismaj principoj oni volas malpermesi, ke mi parolu kaj skribu en mia denaska lingvo. Mi bone scias, ke ni estas membroj de lingva minoritato en Valencilando, sed ĉu tiu fakto pravigas ilin mallegitimi mian rajton paroli kaj skribi per mia lingvo? Ĉu tiuj sinjoroj sentas nostalgion pri la abomena politiko de certa diktatora generalo kaj volus silentigi mian lingvan minoritaton? Ĉar tio estas ja kio esence ili subskribis en tiu neracia "Rezolucio"! Kial oni devus laŭdi antaŭ la tutmondaj esperantistaj kongresanoj nur la figuron de Ausias March kaj ne tiun de mia najbara frato, la poeto Miguel Hernández, kiel mi, Valenciano, kaj, kiel mi, parolanta la kastilian lingvon? Ĉu via "Rezolucio", respektataj sinjoroj, estas la komenco de persekuto de lingva minoritato? Ĉar se tio estus tiel, vi devus klare kaj publike proklami vian intencon, ne per defendaj vortoj, sed per la aŭtentaj agresemaj vortoj esprimantaj viajn sentojn.

    Mi ne bezonas vian respondon, sed invitas vin respondece mediti pri via neracia "Rezolucio". Laŭ mia opinio, temas pri fanatikisma reago nur eksplikebla ĉar certaj naciismaj ideoj blindigas viajn mensojn. Kelkaj el la subskribintoj estas amikoj miaj, talentaj homoj, kiujn mi estimas kaj respektas kaj ne mencias sur ĉi tiuj paĝoj por ne hontigi ilin, ja neniam estis glora sinteno agresi kontraŭ minoritatoj!

    Kaj rilate al la Valencia kulturo montrinda al la kongresanoj de UK, ankaŭ aludita en tiu bedaŭrlnda "Rezoluclo", mi opinias oportuna ne nur verki pri la kulturo de 1a subskribantoj. sed, ankaŭ pri tluj aliaj kulturoJ kiuj donis gloron al le Valencia popolo laŭlonge de la historio. Jen kial mi kaptas le a ŝancon por aludi al unu el ili speciale brlla: tiu floranta en Al-Andalus (Iberio) dum la mezepoko, kiu en Valencio ekiris grandan prestiĝon: mi parolas pri Valenciaj poetoj kaj Poezio, skribita per grandaj literoj.

    Permesu do al mi mencii grandajn poetojn naskiĝintajn kaj forpasintajn en Valencilando. Unue ni citu la eminentan lbn Jafäya, nasklĝlnte en Alziro en la jaro 1058. Tiu poeto verkas poezion prikantantan le belecon de le Valencia bedaro, de le pejzaĝoj, de le ĝardenoj kaj de la floroj de tiu regiono senegale, tiel majstre, ke baldaŭ oni konis lln per le alnomo "el-chänen" (la ĝardenisto). Li kreis en la al-endalusa poezio ĝenron kompareblan nur kun la Orien­ta priflora poezio, verkita de la brila siria poeto Sannawbari(*). Tamen, ekzistas nenia dubo pri la fakto, ke Ibn Jafäya ne imitas tiun nek aliajn orientajn poetojn, ĉar lia poezio montras absolutan originalecon tuj distinge­blan en ĝia konsisto. Jen unu el la multnombraj poemoj montrante la kerakteri­zojn supre indikltajn:

Standardo de juneco
Danku ni la belajn horojn
kaj memoru ni la tagon,
kiam mi haltadis goja
sub la ambr' de verd-arbaro.
Norda vento 1' arbojn lulis
kun la dolĉ' de bebo-kanto,
kaj ni sentis nin ebriaj
pro 1a kvera kant' de amo
de kolomboj tutliberaj,
kiuj pozis sur la branĉoj.
Tie ni tre amuzigis,
staris la junec-standardo,
kie ni sur plezurŝipo
ĝuis kiel en ŝaŭm-akvo
naĝas steloj en la brumo
de l.a Lakta Vojo-padoj...
Tie kunfanditaj restis
la lavenda parfumaĵo,
la birdkanto dolĉjubila
kaj la delikata ĉamo
de freŝeta milda brizo,
karesantaj niajn vangojn.
Blanka, okulfrape hela
la ĝardeno: florvizaĝo;
1' akvo: fresa buŝ' invita;
1' ombroj: fask' da nigraj haroj.
Ĝuste tie la kolombo
lasis aŭdi nin la ravon
de mirinda melodio
per la kvera dolĉa kanto.
Aro da belegaj floroj
vibris pro la ĝojsensaco
vidi 1' kreskan kvaronlunon
ĉe la sunsubira parto;
ŝajnas lun' orkoliero
sur mantel' de nub-brodaĵo
ridetanta al la belo
de 1' vesper' kaj de l' arbaro.

    Kelkaj kritikistoj laŭdis la lertecon de Ibn Jafäya por priskribi noktajn impresojn kaj tial alnomis lin "poeto pri la nokto", sed problemoj - pri spaco ne permesas al mi reprodukti unu el tiuj poemoj (**) .

    Jafäya tutkore amis sian landon, sian regionon, sian naskiĝurbon. Al ĉiu el tiuj amoj li dediĉis belajn poemojn. Al sia lando li diris: Floroj

Al-Andalus, eterno-paradizo.
Ha vi, gent' de Al-Andalus,
kiel vi feliĉa estas!
Akvo, ombroj, rojoj, arboj,
tia paradiz' eterna
nur en ĉi patri' ekzistas,
en alia lok' ne eblas.
Se mi devus elekti,
tiun ĉi, vi estu certa,
ke elektus mi plezure:
ĉar ne estas ter' pli bela!
Ho, ne timu!, en 1' inferon
oni ja ne punenfermas
la personojn nun guantajn
paradizon plej eternan.

    Kaj al sia naskiĝurbo, Alziro, Ibn Jafäya kantis ĉiam kun fervoro de amanto, bele kaj ĉarme, kiel en ĉi tiuj versoj:

Al mia Alzira tero
Al la voko nostalgia,
al kver-eĥo de kolomboj
kun fervoro mi respondas
en la vesperiga horo.
Kaj eklarmas mi korpreme
kun nekonsolebla ploro,
ĉar mi tute ne rezistas
la Alziran am-elvokon.
Kaj mi emocie diras:
"Iam, se mi tion povos,
mi revenos al Alziro
por mildigi kor-angoron,
ĝui la malnovan liton,
vagi tra la val' kaj rojoj,
rigardante la montetojn,
kiuj kovras sin per roso
kaj tuj poste malaperas
en la klaroj el sun-oro.
De ĉi tie mi rigardas
la ĉielojn de 1' estonto
por percepti fulmo-brilon,
kiu el si mem lumfontos".

    Ĉiu belaĵo de Valencio aperas lirike desegnita per lia lerta mano, sed la logike nesufiĉa spaco de revuo devigas min ne reprodukti ĉiajn poemojn kantantajn la belecon de la Albufero (***), de la riveroj, de le nokto, de la maro, de la ĝardenoj...

    Ibn Jefäya kreis skolon, kaj la influo de la "jefäja stilo" ne nur fari­ĝis prestiĝa, sed estis ĉiam admirata. Sur la muroj de la Granada Alhambro ankoraŭ restas pecoj de liaj belaj poemoj. Li forpasis en la jaro 1138.

    Post Ibn Jefäya venas en la vicojn de niaj komentoj lbn Zaqäq, nevo de Jafäya kaj daŭriganto de lia "ĝardenista skolo". Li naskiĝis en Valencio. la jaro 1093. Lia poezio sekvas la vojon de lia onklo kaj majstro rilate la priskribon, sed la stilo de Zaqäq montros atentindajn pozitivajn ŝanĝojn: pli delikatajn nuancojn, renovigon de la metaforo-bildoj kaj la starigon ene de la poemo de kvazeŭkolokvoj. Zaqäq kreas la fikcion de homo pensanta, kiu eniras en la kernon de la poemo kaj analizas, komentas, konkludas. Jen unu el liaj poemoj: lekanto

Bela lekanto
Jam vekiĝis brila suno,
kaj eklumas nova tago,
kun l'aŭror' per ĉaro venas
faskoj da orlum' kaj sango.
Tiam vigla vinverŝisto
vinplenigis la pokalojn,
mirtoj verŝis surĝardenen
siajn plaĉajn aromaĵojn,
kaj la bel' de anemonoj
logis la kunbabilantojn.

Diris mi duonmistere:
-Kie trovi la lekanton?
Kaj tuj la ĝarden' respondis:
-Ĝin mi lasis, sen eraro,
sur la belaj dentoj blankaj
de la vinverŝisto-knabo.
Kaj fariĝis tombsilento,
ĉar ne eblis la konstato.

Neis tuj la vinverŝisto
havi tian flordonacon,
sed apenaŭ liaj lipoj
malfermiĝis pro 1' diraĵo
la mister' senvualiĝis:
falis el la buŝ lekanto!

    Bedaŭrinde mi ne povas reprodukti eĉ unu solan poemon po ĉiu ĝenro de tiu ĉi granda poeto, ĉar evidente la artikolo tro longiĝus... Ibn Zaqäq forpasis en Alziro en la jaro 1135.

    Alia granda Valencia poeto de tiu epoko estas al Rusafi, naskiĝinta en Ruzafo de Valencio, urbeto plena de ĝardenoj apud la granda urbo. Li naskiĝis ĉ. la jaro 1141 kaj li forlasis la urbon jam adolta, li neniam forgesis ĝin kaj ofte mencias en siaj poemoj Ruzafon, ponton Ma'en, la albuferon kaj aliajn belaĵojn de sia naskiĝurbo. Jen poemo, en klu li bone esprimas tiujn sentojn:

Valencia elegio.
Ho, amikoj! Kion havas ĉi dezert' sen viglo certa,
ke subite ĝi pleniĝis de aromoj plej misteraj?
Kion havas la rajdantoj, kies kapoj preskaŭ svenas,
oni dirus, ke ebriaj, pro elvokoj plej korpremaj?
Ĉu disiĝis moskparfumo ene de zefiro freŝa
aŭ prononcis iu 1' nomon de la Valenci' eterna?
Ho, amikoj! kun mi haltu, ni parolu bonvolemaj,
nia elvokem' satiĝu per menci' de lokoj revaj:
ja Rusaf', la svelta Ponto kaj aliaj nenombreblaj.
Tie neston mi ja havis, mian flugon premieran,
tio estis la patrio, tagoj miaj adoleskaj,
kie mi unuafoje vestis juntunikon belan...
Nun ni sen ornamoj vivas, kvankam 1' urb' belege restas!

Hejm' unua de juneco, ne permesu Dio bena,
ke forgesos mi la urbon, kies bildon nun mi tenas
en la fund' de mi gardata, kun fervoro plej intensa.
Ter' alia ne ekzistas pli aminda kaj modela,
kiun la zefir' provizas per parfumbareloj plenaj,
dum per mosko, or'kaj floroj tero-vangoj arĝentecas
profilante vojo-bordojn ĝis Lakta Voj' ciela.

Gaja kiel vivtrezoro. Rava kiel rev' anĝela.
Iu tiam al mi diris:-Tio paradizo estas!
Kaj mi haste tuj replikis:-En ci tiu mond' ne eblas
trovi lokon pli allegan por la paradiz' surtera
ol la Valencia tero, kiun amas mi tenera!
Estas Valenci' smeraldo kaj river' el perloj helaj,
fianĉin' de Di' kreita por juneco-don' eterna!

Valenci' konstante ĝuas el la klara lum' matena,
ludas tie sun' kaj maro, kaj kun brizo albufera.
Ventoblovoj per la floroj al la steloj stonojn ĵetas,
kaj pro tia la demonoj al la urbo ne plu venas... ktp.

    Kial la aŭtoro metis en la titolon la vorton elegio, se la poemo estas la plej komplete panegiro, kiun mi iam legis, dedicita al Valencio? Nur la lastaj versoj inklinigas nin pensi, ke temas pri elegio kaj ne pri panegiro. La poemo estes sufice longe kaj havas obskurajn angulojn sub lirika vidpunkto, tiom da, ke mi preferis ne reprodukti ĝin kompleta. Kiam la poemoj de al-Rusafi estas mallongaj, tiam pli klare montriĝas la simileco de lia poezio rilate tiun de liaj antaŭuloj Ibn Jafäya kaj al-Zaqäq, sed la certeco pri la troa longeco de ĉi artikolo decidigas min aperigi eĉ ne unu. Al-Rusafi forpasis en Malago en la jaro 1177.

    Kompreneble, restas ankoraŭ multaj aliaj Valenciaj poetoj de tiu epoko, kiujn mi ne povas eĉ mencii, kaj por alia okazo restas por eventuala publikigo poemoj kaj biografietoj de Ibn Labbun, Sad al-Jayr. Abu-l-Hanchäch de Almusafes, Ibn Abbar, k.a.

    Mi petas senkulpigon al niaj legantoj, ĉar mi miksis etnismajn problemojn kun kulturo kaj lirikaj rakontoj. Du temoj mZaqqäqalsimilaj, sed ne kunigis mi ambaŭ temojn.

Antonio Marco Botella


NOTOJ.- (*) Sannawbari: Brila siria poeto, elstara en la priskribo de floroj. Li forpasis en la jaro 945.
(**) Tiu ĉi artiko1o estas paĝo de 20-paĝa eseo aperonta en mia verko La liriko en Al-Andalus sub formo de simpla ĉapitro.
(***) Albufero: Marlago ne profunda inter sablokordono kaj la plaĝo. Temas pri sablaro okupita de la maro pro p1uraj motivoj. Fama la Valencia albufero: 34 km2.

Aliaj Kajeroj ~ Kajero 18ª ~ En pdf (paĝo 7ª).