Etnismo

Internacia Jaro de la Tutmondaj Indiĝenaj Popoloj

    Per tiu titolo la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj proklamaciis la jaron 1993 dediĉita al indiĝenoj. La celo estas fortigi la in­ternacian kunlaboradon por la solvo de la problemoj, en kiuj troviĝas la indiĝenaj popoloj pri aspektoj tiel gravaj kiel la homaj rajtoj, natura me­dio, kulturo, edukado, evoluo, sano...

    Dum multaj jaroj konsi­derataj "primitivaj", vikti­moj dum jarcentoj de terura diskriminacio, prirabitaj de siaj naturaj posedaĵoj, la propra grundo kaj nutromedio, ekspluatitaj pri sia arto- je alies profito kaj ofte forigitaj perforte de la naskiĝloko kaj kruele kaj malhumane traktitaj, pli ol 300 milio­noj da indiĝenoj apenaŭ super­ vivas, en subpremado far la nomataj "civilizitaj homoj" kaj tamen tiuj indiĝenaj po­poloj scias ordigi sian konduton harmonie kun la naturo kaj neniam rompas la bezona­tan ekvilibron kun sia natura cirkaŭaĵo. 50 miJionoj el tiuj indiĝenoj loĝas en arbaroj de antaŭ jarcentoj respektante ekologie la medion en kiu ili vivas. La neriproĉebla konduto de tiuj indiĝenoj rilate al sia medio estas imitinda kaj meritis specialan laŭdon de la Rio-Konferenco, kiu deklaris en la 22-a principo de oficiala dokumento: "La indiĝenaj popoloj rolas ekzemplodone en la ekvilibra ordigo de 1a teritorioj, kie ili loĝas. La ŝtato devus apogi tiujn popolojn ka agnoski ilian identecon, kulturon kaj ekoloĝian respektemon al la naturo kaj al ilia medio".

    Oni kalkulas, ke 75% el la farmaciaj produktoj ellaboritaj en la mondo per vegetaĵoj, inter ili kelkaj bazaj, kiel aspirino, digitalo kaj kinino, devenas el medicinaj vegetaloj kreskantaj ĉe tribaj regionoj. Fakte, la tradiciaj resanigistoj kun sperto kaj scio, uzis dum jarcentoj la plej multajn el la kuraciloj nun uzataj de la moderna medicino... Plej granda parto de nia baza nutrado: terpomoj, lentoj, tomatoj, maizo, kakao, fazeoloj, pizoj, sukero, ktp., estis origine kulturataj de indiĝenaj popoloj, al kiuj ni ŝuldas eternan dankon!

    Kiam ni parolas pri la indiĝenoj, ni tuj pensas pri la Amerikaj indianoj, sed oni povas mencii ankaŭ multnombrajn aliajn indiĝenajn popolojn loĝantajn de la polusa regiono gis Nov-Zelando. Ĉinio kaj Hindujo havas pli ol 150 milionojn da indiĝenoj aŭ membroj de triboj. Bolivio havas 60% da indiĝenaj loĝantoj, kaj simile okazas ĉe Peruo aŭ Gvatemalio. Oni distin­gas pli ol 5.000 indiĝenajn grupojn, kiuj havas kulturojn, religiojn kaj sistemojn ekonomiajn kaj sociajn nekredeble diversajn ...

    Jam de longe, la indiĝenaj popoloj rezistas kaj plendas kontraŭ la maljusteco, kiun ili suferas, kaj klamas pri pli justa kaj homama trakto por siaj kolektivoj. Nun, 12 indi­ĝenaj organizoj estas agnoskitaj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj. La Internacia Jaro de la Indiĝenaj Popoloj, de ili petita ĉe UNO, havas kiel ĉefan celon krei la jurajn instrumentojn necesajn por garantii iliajn sopirojn kaj supervivadon. Novaj asocioj ĉe la nomata "civilizita mondo" jam solidare tiusenĉe laboras por helpi ilin. La elekto de la indiĝena indianino Rigoberta Menchu Tum kiel ĉi-jara Nobel-premiito pri la paco ankaŭ estas simbola sankcio pri la rajtoj de tiaj popoloj al tiu ĝenerala agnosko.

   Inter la aspiroj, kiujn la indiĝena gento celas, substrekindas: memregado; protekto kontraŭ perforto kaj forrabo; agnoskoj de la propra tero, de la kulturo, de la lingvo kaj agnosko de la propra tero, de la kulturo de la lingvo kaj ĝenerale de ciuj homaj rajtoj de la individuo; respekte al ilia natura loĝme­dio, kiun freneza kontraŭekologia politiko de la evoluintaj riĉaj landoj detruas senkonscie; jura rekono de la cititaj homamaj valoroj antaŭ la internaciaj instancoj per publika. Universala Deklaracio garantianta por ciam tiujn rajtojn.

    Ĝis nun nur la Internacia Organizaĵo pri Laboro (OIT) estis pionira pri juraj agnos­koj de kelkaj el tiuj rajtoj: En 1957 gi apro­bis dokumenton, kiu difinas la indiĝenajn popolojn "la unuaj loĝantoj de teritorioj sub­metitaj al kolonia regado". En 1989 tiu sama institucio rekonis per dokumento: "ke kia ajn estas la jura situacio de tiuj indiĝenaj popoloj, ili ja rajtas konservi ĉiujn siajn instituciojn sociajn, ekonomiajn, kulturajn kaj politikajn". Ambaŭ dokumentoj agnoskas la rajtojn de tiuj popoloj elekti propran vivsistemon kaj ekonomiajn vivkondiĉojn, kaj kontroli do siajn naturrimedojn...

    Gravas, ke ni, laboristoj-esperantistoj konsciu pri la ekzisto de tiu grava konscienca problemo en la mondo pri gento forgesita en obskuraj anguloj de nia planedo, kies mini­mumaj rajtoj kiel homoj ankoraŭ ne estas rekonitaj.

    Gravas, ke certaj etnismaj gazetoj kaj kolektivoj, sin proklamantaj defendantoj de etnismaj principoj, anstataŭ sin dediĉi al naciisma ekzaltado surbaze de hipotezaj propraj virtoj (fakte naciismaj apologioj), helpu kaj verku speciale pri tiuj indiĝenaj popoloj, ankoraŭ nun kruele subpremataj kaj urge bezonantaj ĉiajn helpojn, instigante homojn kaj instituciojn kontribui al plej kontentiga solvo.

    Gravas, ke ni kunigu niajn fortojn, ne nur por la re­kono de la rajtoj de tiuj indiĝenoj, sed ankaŭ kontraŭ la for­rabo de ties teritorioj kaj sekva ekspluatado fare de sovaĝa kapitalismo, kiu jam minacas eĉ la ekzistadon sur nía planedo.

    Ni viglu kontraŭ la agresantoj de la Naturo! Ni faru nian eblon en la Internacia jaro de la Indiĝenoj por ke ankaŭ la homaj rajtoj trafu tiujn popolojn!

La Redakcio.


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 18ª ~ En pdf (paĝo 3ª).