Estonto

Aŭguro por la baldaŭa komenciĝonta jarcento

    Mi ricevis leteron el Paragvajo kaj tuj sciis la devenon. La letero estis de V-, amiko, kiu loĝas en Asunciono. Ni tre malofte renkon­tiĝas, kompreneble. La lasta fojo estis en Barcelona, en 1990, kiam ni ambaŭ vizitis tiun urbon. La letero enhavis vortojn per kiuj li deziris feliĉajn tagojn por la sezono kaj la nova jaro. Je la fino li skribis majuskle: "Memoru miajn vortojn en Sants!". Sants estas la Centra fervoja stacio, kie ni adiaŭis. Per tiuj lastaj vortoj li avertis min pri la nigraj tagoj kiuj, laŭ li, tiam komenciĝis. Mi ne intencas ripeti tion kion li diris, sed ŝajnas, ke liaj konjektaj vortoj realiĝas. Se oni rigardas al la lando Paragvajo, liaj avertoj sajnas iom supertluaj, ĉar tie eventoj ne ŝanĝiĝas rapide. Okazas subitaj sanĝoj de respublikaj prezidentoj, sed tio ne influas la ĉiutagan vivon de la popolo. La lasta ŝanĝo estis tiu de Andrés Rodríguez en februaro 1989, kaj tiuj, kiuj antaŭe vivís mizere, ankoraü vivas mizere.

La nunaj sociaj sanĝoj en aliaj landoj, ne nur de Sud-Ameriko sed de la tuta mondo, ĝenerale, estas vere grandaj. Dum niaj konversa­cioj en Barcelono en tiu somero ni tuj emfazis la kreskon de senlabo­ruloj en ĉiuj landoj kaj, en iuj, kiel en Brazilo, la situacion socian, ĉefe en la grandaj urboj, kun kvartaloj, kie la leĝo estas tiu de la plej lertaj pafiluzantoj. Eĉ Usono, la lando, kiun ĉiuj opinias imitin­da, havas urbojn kun kvartaloj, kie la krimo regas. Televiziaj ĉenoj montris al ni dum semajnoj antaü la elekto de la nova prezidento, bonvestitajn, ridetantajn homojn salutantajn kandidatojn, sen iu ajn zorgo pri la ĉiutaga vivo, krom ke iliaj subtenantoj gajnu la balotadon. Neniam ni vidis la amason da negroj, hispan-amerikanoj kaj indiĝenaj indianoj, kiuj vivas en ŝtatoj kaj kvartaloj tute malsimilaj al tiuj de la kandidatoj.

Eĉ Eŭropo, rigardata kiel kontinento kun akceptebla grado de toleremo nun komencas, iom zor­ge, rigardi kun timo eblajn sociajn erupciojn, kaj oni libere komentas pri citaĵoj. Pli kaj pli ni aŭdas pri enmigradoj, oficialaj kaj ne, fare de homoj el landoj ĝis antaŭ nelon­ge submetitaj al la hegemonio de la eksa Sovetio, kaj al aliaj kontinen­toj, en Okcident-Europon; ni aŭdas pri la sangaj eventoj en Jugoslavio, pri la kreskanta kvanto da senlabo­ruloj. Ni povas grandigi ĉi tiujn citaĵojn tute facile ekster Europo.

Paralele al tiuj homamasaj pro­blemoj venas aliaj tre gravaj: la ŝanĝoj de la terklimato kaj tuja sekvo en la erozio kaj dezertiĝo de multnombraj regionoj de nia plane­do kaj speciale en Afriko. Tiu ĉi dezertiĝo estas la plej ofte menciita kiel tragedia, ĉar ĝi pli facile videblas ol tiuj de Azio, Ameriko kaj Aŭstralio. La kontraŭ-dezerta agado en lsraelo estas tre malgran­da por ekvilibrigi la negativan faktan progresadon de la aluditaj dezertiĝoj. Plua grava ŝanĝo la nuna rapida forbruligo de la ĝangalo en Amazonio. Ni ja scias, ke la malapero de grandaj ĝangaloj ne donas longtempajn surfacojn por terkulturado, sed, male, fine la maldikan feblan tavolon tero, sen la stabiligantaj radikoj de la arboj, forblovas la ventoj, kaj novaj dezertoj aperas.

La aŭguro por la baldaŭ komen­ciĝonta jarcento ne estas bona. Krom pri iaj ankoraŭ ne bone konataj faktoroj, kiel la ozonaj tavoloj kaj la malkresko de glaciaj surfacoj en la polusoj, oni rajtas konjekti kaj timi pri la kreskanta monda homamaso en urbegoj kiel Meksiko, Sao Paulo, Rio de­ Ĵanejro, kaj aliaj en Eŭropaj nacioj. Baldaŭ ekaperso nova jarcento kaj certe la aŭguroj por ĝia naskiĝo ne vekas optimismajn sentojn kaj esperojn. Tamen mi memoras tiujn vortojn de amiko V­-, dum ni kaftrinkis en Las Ramblas de Barcelono: "Tiuj, kiuj postvivis la jarojn de la Triobla Alianco (*) postvivos ion ajn...

Amador Díaz


(*) Milito de la Triobla Alianco estis tiu de Paragvajo kontraŭ Argentino, Brazilo kaj Urugvajo (1865-1870), kiam miliono da paragvajanoj mortis kaj nur sepcent mil postvivis la teruran katastro­fon.

Aliaj Kajeroj ~ Kajero 18ª ~ En pdf (paĝo 19ª).