Lirikaj paĝoj

Naskiĝoj

Tiele,
el korpo kontraŭ korpo,
                                 pluge,
                                         mi.
Korpo min strebis -frapo
antaŭen-, dua korpo al mi venis
-frapeto retren-. Ili
en mi fariĝis mia korpo- pluge, pluge-.
Post kunfandiĝ', distiro.
                                      Iro
de unu korp' al la alia.
                                   Ĝermo
de infinit'kaj bluo.
                           Rendevuo
ĉe l' infra luko de la mond' inversa.
En interplekto -tempo kaj la manoj.
Kaj eskapcelaj piedbatoj ĉe la limoj.
                                   Lumoj
kaj verboj en ascendo
al okulparo talpa,
al orelparo sale scipovinta
pri la obtuz', mían heziton venkis.
                                                     Helo.
Fine mi trafis mían rendevuon:
naskiĝis!

Tiele,
el lumoj kaj el ombroj,
                           mikse,
                                   mi
Lumo: patrino: fluoj:
fluo de am' radika,
flu' de tenero en serena fluso,
fluo lilie lakta, kiu limfis
-likva manao, ambrozio-
                          serĉe
al sorĉa font' por sin elverŝi buŝen
en ŝpruco prujne pura, plurfadena.
Lumo: parolo: vortoj:
la patraj dormo- fabloj kaj fabeloj
aŭ kavalkad' al la magio.
                       farboj,
kiam la tempon stampis
blindumoj kaj koloroj.
                     Lum': la saĝo,
spros' de liber -mia libero!-.
                               Ombro:
la blinda devo.
                           Ombro: la altrudo
eltrinki la kalikon de 1' teruro
kaj pento-fari pro mil falsaj pekoj
-kion mi ciam spitos-.
                                 Pleja lumo
-averse- kaj -reverse- pleja ombro:
                                                     amo.
Kiam la amo -mia am'- enrompis
en mian centran, oni min forŝiris
de ŝi -de ŝiaj brakoj-
per vip' el agonio,
la pordon haste fermis
per cent jarcentoj da rigliloj,
                                                ele
min lasis: ene dio blasfemadis.
Mía celar' panikis: mi naskiĝis.
.
Tiele,
senĉese suferante la sovagan sturmon
de 1' homa klaroskuro,
mi volus nure ĉerpi aŭ distili
esencon violonan aŭ diantan
aŭ de fontana plaŭdo,
de muzikskatoleto,
de baletpaŝo, de galanta gesto,
de rido de infano,
de ĵus plukita rozo,- kiun mi proponas
                                         al vi.
Kaj ni foriras,
elglitas plenkonsente
kverante, lante, kune, ĉirkaŭprene.
el ĉi skurĝad' bestia,
el ĉi vortic' angora,
el ĉi pelmel' absurda al la nudo
                                                   -simplo-
en kiu ni naskiĝos.

Miguel Fernández Martin

***

Noto de la Redakcio.- Ĉi verko ricevis Honoran Mencion en la 32-aj Internaciaj Floraj Ludoj.

****           ****


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 18ª ~ En pdf (paĝo 21ª).