Historio

VORTOJ DE LA INDIANESTRO "STEALTH"

Indianestro Iam, la "Granda Estro el Vaŝingtono" deziris aĉeti terenon de la indianoj. La subaj vortoj estas la respondo de la tiama indianestro STEALTH.

   "Kiel oni povas aĉeti aŭ vendi la firmamenton aŭ eĉ la varmon el la tero? Tia ideo estas nekonata por ni.

    Se ni estas la posedantoj nek de la malvarmeto el la aero nek la briloj de la akvoj, kiel vi povos aĉeti ilin de ni?

    Ĉiu peco de ĉi tero estas sanktega por mia popolo. Ĉiu brila pinglo de pino, ĉiu sablero el la bordoj, ĉiu akvero de roso en la mallumaj arbaroj, ĉiu altebenaĵo kaj eĉ la sono el ĉia insekto estas sanktega por mia tribo. La limfo, kiu cirkulas laŭ la vejnoj de la arboj alportas la memoron de indianoj.

    La blankuloj mortaj forgesas siajn landojn, kiam ili ekpromenas inter la steloj, tamen niaj mortintoj neniam forgesas ĉi tian bonegan teron, ĉar ĝi estas la patrino de la ruĝhaŭtuloj. Ni estas parto parto de la tero, kaj ankaŭ ĝi estas parto de ni. La pafumdonaj floroj estas niaj fratinoj; la cervo, la ĉevalo, la granda aglo, ili estas niaj fratoj. pro ĉio tio, kiam la Granda Estro el Vaŝingtono sendas al ni la mesaĝon, ke li deziras aĉeti nian terenon, li petas troe de ni. La Granda Estro diras ankaŭ, ke li rezervos por ni lokon por loĝi komforte. Li estas nia patro, kaj ni estos liaj filoj. Pro tio ni konsideras sian oferton aĉeti nian terenon.

    Tamen, tio estas nefacila, ĉar ĉi tereno estas sanktega pro ni. La frosta akvo, kiu kuras laŭ riveroj kaj riveretoj, estas ne sole akvo, sed la sango de niaj prapatroj. Se ni vendas nian terenon al vi, rememoru, ke ĝi estas sanktega, kaj ke ĉia fantoma rebrilo en la helaj akvoj de la lagoj rakontas la agadojn kaj memorojn de la vivoj de niaj gentoj. La murmuro de la akvo estas la voĉo de la patro de mia patro. La riveroj estas niaj fratoj kaj satigas nian sojfon: ili portas niajn kanuojn kaj nutrigas niajn filojn. Se ni vendas nian terenon al vi, vi devas rememori kaj instrui al viaj filoj, ke la riveroj estas niaj fratoj kaj ankaŭ viaj fratoj, kaj do vi devas trakti ilin same dolĉe kiel vi traktas fraton.

    Ni scias, ke la blankulo ne komprenas nian vivmanieron. Li ne scias distingi unu pecon da tero disde alia, ĉar li estas strangulo, kiu alvenas nokte kaj prenas el la tero tion, kion li deziras. La tero estas por li ne frato, sed malamiko, kaj kiam li konkeras ĝin, li forvojaĝas lasante malantaŭe sen malĝojo la tombon de sia patro. Li forrabas la teron disde siaj filoj ankaŭ sen malĝojo. Tiel la tomboj de liaj patroj kiel la patrobieno de liaj filoj estas forgesitaj. Li traktas sian patrinon, la teron, kaj sian fraton, la firmamenton, kiel aĵojn aĉeteblajn, ekspluateblajn aŭ vendeblajn kiel ŝafinoj aŭ koloraj birdoj. Lia apetito formanĝos la teron, lasante malantaŭe nur dezerton. Mi ne scias, sed nia vivmaniero estas malsimila al la via. La nura vido de viaj vilaĝoj malĝojigas la okulojn de la indianoj. Sed eble tio okazas, ĉar a indiano estas sovaĝulo kaj komprenas nenion. Ne ekzistas trankvila loko en la vilaĝoj de blankulo, nek ekzistas loko, kie aŭdi kiel malfermiĝas la folioj de la arboj printempe aŭ kiel flugilumas la insektoj. Sed eble ankaŭ tio ne okazas, ĉar mi estas sovaĝulo, kiu komprenas nenion.

    La bruo ŝajnas insulti viajn orelojn. Sed entute, por kio taŭgas la vivo, se la homo povas aŭdi nek la solan krion de la kaprimulgo nek la noktajn misparoladojn de la ranoj rande de la lageto? Mi estas ruĝhaŭtulo kaj komprenas nenion. Ni preferas tiel la blovan susuron de la vento sur la supraĵo de la lageto, kiel la odoron de tia vento purigita de la tagmeza pluvo aŭ parfumita de pinaromoj...

    La aero havas nemezureblajn valorojn por la ruĝhaŭtulo ĉar ĉiuj vivaĵoj partoprenas saman elspiron -la besto, la arbo, la homo, ĉiuj elspiras saman aeron-. La blanka homo ne, ŝajnas konscia pri la elspirita aero, same kiel ulo dumlonge agonianta estas nesentema al la haladzo. Sed se ni vendas al ili niajn terenojn, ili devas memori, ke la aero estas ŝatinda, ke la aero kundividas sian spiriton kun la vivaĵoj, kiujn ĝi subtenas. La vento, kiu donis al niaj geavoj la unuan blovon de vivo, ankaŭ ricevas iliajn lastajn finelspirojn, kaj se ni vendos niajn terenojn, vi devos konservi ilin kiel apartan kaj sanktegan aĵon, kiel lokon kie eĉ la blankulo povu flari la venton parfumitan de la ebenaĵaj floroj. Pro tio, ni konsideras vian oferton por aĉeti niajn terenojn. Se ni decidos akcepti ĝin, mi metos kondiĉon: la blankulo traktu la bestojn de tiu tero frate.

    Mi estas sovaĝulo kaj ne komprenas alian vivmanieron. Mi rigardis milon da bubaloj putrantaj sur la altebenaĵoj, mortinta pafe de la blankulo en marŝantaj trajnoj. Mi estas sovaĝulo kaj mi ne povas kompreni, kiel fumanta maŝino povas interesi pli ol bubalo, kiun vi mortigas nur por supervivi.

    Kio okazus al homoj sen la bestoj? Se ĉiuj bestoj estus ekstermitaj, ankaŭ la homo mortus pro granda spirita soleco. Ĉar tio, kio okazos al la bestoj, okazos ankaŭ al la homoj. Ĉio estas kunligita. Vi instruu al viaj gefiloj, ke la grundo, kiun li surtretas estas la cindro el niaj praavoj, ke la tero estas riĉigita per la vivoj de niaj samuloj, por ke ili sciu respekti ĝin. Instruu al viaj gefiloj, ke ni instruis al la niaj, ke la tero estas nia patrino. Ĉio, kio okazos al la tero, tio okazos al la filoj de la tero. Se la homo kraĉas sur la grundon, li kraĉas sur sin mem. Ĉio estas kunligita. Samkiel la sango kunligas la familion, tiel ĉio estas kunligita.

   Kio okazos al la tero, tio okazos al la filoj de la tero. La homo ne teksis la vefton de la vivo. Li estas nur fadeno. Kion li faras el la vefto, tion li faras al si mem.

   Eĉ la blankulo, kies Dio promenas kaj parolas kun li amike, ne restas libera de la komuna destino. Se ĉion konsideri, ni eble estas fratoj. Tion ni vidos. Ni scias ion, kion eble la blankulo ekrimarkos iun tagon: nia Dio estas la sama Dio. Vi povas pensi nun, ke li apartenas al vi, same kiel vi pensas, ke niaj terenoj apartenas al vi, sed ne estas tiel. Li estas la Dio de la homoj, kaj Lia kompato estas disdonita poe, same al indianoj kiel al la blankuloj.

   Ankaŭ la blankulo estingiĝos, eble antaŭ la aliaj triboj. Ili malpurigas siajn dormejojn kaj unu nokton pereos drone en siaj propraj restaĵoj. Sed vi transiros al via propra detruo ĉirkaŭite de gloro, inspirite de la forto de Dio, kiu alportis vin al tiu tero kaj kiu, pro ia speciala nomumo, donis mistero por mi, ĉar mi ne komprenas, kial la bubaloj estas ekstermataj, la sovaĝaj ĉevaloj dresataj, la sekretaj anguloj de la arbaroj saturitaj pro la elspiro de tiom da homoj, kaj la vidindaĵoj de foliriĉaj montetoj difektitaj de parolantaj kabloj.

–Kia estas la arbetaro?
—Detruita!
—Kie estas la aglo?
–Ĝi malaperis!
Finiĝas la vivo kaj komenciĝas la supervivo.

Trad. el la hispana: L. GILPÉREZ.


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 19ª ~ En pdf (paĝo 14ª).