Muziko

Leo Ferré, neforgesebla

Kantaŭtoristo     Kantisto-aŭtoro, muzikisto kaj poeto. Inerpretanto de poetoj kaj poeto li mem, aŭtoro de centoj da kanzonoj kaj poemoj. Liberecano, utopiisma, pensanto, idealisto, kiu pasis tra la vivo rigardante la stelojn de malproksima firmamento plena de puraj ideoj kaj revante pri pli harmonia kaj paca kunvivado sur la tero, tamen malgraŭ la karaktero iluzia de la interna idealisma miraĝo, neniam li perdis la perspektivon realan pri kio la vivo estas, kio ĝi devas esti sur nia planedo, sekve li estis senlaca batalanto por la homaj liberoj kaj por pli justa kaj vivinda mondo.

   Forpasis Leo Ferré, kiam li estis 77-jara, kaj forpasis ĝuste la 14an de julio en tiu tago simbolanta popolan liberatingon, kiel lasta omaĝo de la idealisto al la memorfesto.

   Leo Ferré estis unu el tiuj anarkistoj puraj kiel tiuj de mia generacio, tiom abundaj tiam, kaj nun raraj, apenaŭ kompreneblaj en nia nuntempo: idealisto, kiuj ne toleris la perforton, el kie ajn ĝi venas, konvinkitaj plenplene teorie kaj fakte, ke la plej alta ŝtupo de ĉiuj liberoj kuŝas ĝuste en tiu punkto: la interhoma paco kaj la absoluta respekto de unu homo al la alia. Do kohere kun tiu netuŝebla principio, Ferré deklaris antaŭ nelonge: "anarkio estas antaŭ ĉio respekto kaj amo al la ceteraj homoj, pro tio ĝi estas neatingebla".

   Ferré aktive partoprenis en la memorindaj francaj eventoj de majo 1968, kie li estis unu el tiuj, kiuj donis idealisman sencon al tiu utopia printempo, kiu vekis en tiom da idealismaj koroj la plej grandajn esperojn. Simile al tiu legenda batalanto partopreninta en la konkero de Bastilo per fusilo kun la tubo malsupren, Leo pace batalis en tiu revolucio per kanzonoj kaj per la mirinda alporto de sia vervo apologiante pri la homaj liberoj...

   Ni, ĉiuj progresemaj hispanoj, ŝuldas al tiu homo dankojn senliman: li solidare apogis nin dum la hispana intercivitana milito per kanzonoj kaj aktiva propagando. Li proklamis malkaŝe al la tuta mondo post nia malvenko, dum la jaroj sesdekaj, mesaĝon denoncantan la tiranion de Franko kaj la perversan karakteron de ties diktaturo, kiu reprezentis la morton. Ferré inspiriĝis el temoj hispanaj por verkado de multaj kanzonoj: "La Espero" -kanzonkolekto pri la hispnaa intercivitana milito-. Poste li verkis "Franko, la morto", "Ŝipo hispana", kaj multajn aliajn. En certa okazo li deklaris: "min fascinas ĉio hispana, ne Hispanio kiel lando sed la puraj esencoj de la hispana popolo, temas pri gento admirinda, pensanta alimaniere ol la ceteraj". Eble iom influis tiun opinion la fakto, ke lia edzino, María Cristina Díaz, estas hispanino. Li promesis neniam viziti Hispanion du la diktatoro estas viva, kaj li plenumis sian promeson: li vizitadis Madridon en la jaro 1988. Bedaŭrinde la novaj generacioj perdis iom post iom la idealismon, kiu karakterizis la antaŭajn, kaj dum tiuj jaroj Ferré jam estis duonforgesita en Francio kaj preskaŭ nekonata en Hispanio...

   Leo Ferré naskiĝis en Monako, kaj apenaŭ 11-jara li jam komponis sian unuan melodion por la poemo "Soleil couchant", de Verlaine. Li faris siajn unuajn studojn en Romo; la superajn kaj filozofojn en Monako kaj Juron en Parizo. Plaĉis al li muzikigi poemojn de grandaj poetoj, kaj li tion faris pri poemoj de Baudelaire, Verlain, Rimbaud, Apollinaire, ka. laŭ li kiel rektan sistemon por diskonigi al la popolo la plej bonan poezion. Emociis lin ankaŭ aŭskulti la muzikon de Beethoven, Mozart, Debussy, Ravel, Bartok, Stravinski, lin kiu ne kredis la klasikismon, sed opiniis "ke gravas ĉiam aŭskulti la genion,kiam ĝi kapablas esprimi lirikajn mesaĝojn kun enhavo el tiom riĉaj estetikaj ideoj". Fakte, oni devas rekoni, ke li sentis pli granadn inklinon al la simfonia muziko ol al popularaj kantoj, kaj tiuj fajnaj eskvizitaj melodioj ofte aperis en liaj plej belaj kanzonoj.

   Ferré estis unu el la unuaj kantistoj, kiuj muzikigis la poemojn de grandaj poetoj, post li faris la samon multaj kantistoj de Hispanio, Francio, Italio, k.a. Kiel idealisma kantisto-aŭtoro kaj protesto-kantisto, li, probable, ne havis rivalon. li kantis kontraŭ la tiranio, perforto kaj maljusteco. Li prikantis amon, liberecanajn ideojn kaj ĉiam la liberon.

   Fama franca politikisto deklaris, apenaŭ li eksciis pri al forpaso de Ferré: "li estis kantisto tre amata de ĉiaj publikoj kaj simbolis la tradicion venantan el la mezepoko, kiu unuigis poezion kaj muzikon, altan estimon al arto kaj amon al la popolo".

   Kun Leo Ferré malaperas granda kantisto-aŭtoro, senegala idealisto, bonega poeto. Profunde emociitaj niaj koroj funebras pro tiu dolora perdo. Ne gravas de kiu stelo vi al ni rigardas, ni promesas al vi, kara kompano Leo, ke ni restos fidelaj al via idealo, nia idealo...

La Redakcio


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 19ª ~ En pdf (paĝo 3ª).