Eseo

Provo de intuo ĉirkaŭ la poezio de Miguel Fernández

   Mi agnoskas, ke mi ne legis la poezion de Miguel Fernández abunde nek redunde. Kaj mi konas (kaj rekonas) la personecon de nia granade madrida poeto tradukanto pli persone ol perverse. Jen konfeso. Nun -akceptu miajn asertojn kiel impresojn neniel pripensitajn, nur spontane ŝprucintajn kaj disverŝitajn inke sur ĉi paperon.

   En aborta konversacio en la "Beletrejo" (jen ĉarma trinkejo en tradicia, trankvila kvartalo de nia centra ŝajn-antika Madrido), li kaj mi interŝanĝis vortojn pri la centra rolo de la haŭto en lia poezio, eĉ kiam li ne uzas tiun vorton; pri la transpirebla sensismo, kiu faras el la haŭto baron kaj perilon. Hodiaŭ mi ŝatus aldoni impresojn hieraŭ ne sukcese vortigitajn.

   Pardonu min, Miguel, se mi perfidas vin miskomprene. Reokulu supren kaj komprenu: mi nur provas intui viam poezion, tamen ĉirkaŭe, ne interne; ĉar la interno, kiel la haremo, neniam vidiĝas, kvankam ĝi nemalhaveblas por ke la tuto funkciu. Kaj mi avidas, ke vi plu "funkciu" poete, eĉ po-ege (ĉar pro-eme).)

   Kio esas poezio? Kio estas via poezio? Kiam mi papilias ĉirkaŭ ĝi, intuo altrudas sin, ke vi saŭdadas intimon. Ĉiu kareso kaj percepto, ĉiu tuŝo kaj ĝu-ĝemo, ĉiu kiso kaj rideto, ĉiu belbela, nebeligebla orgasmo, ĉi ĉio estas amo-ritoj, per amoraj envultoj celantaj transcendon, kvazaŭ vi volus droni trans vian kaj ŝian personecojn ĝis tia transpersona intimo, kia tamen (kaj prave) kompletigas vin aŭ ivin; kie nun la diferenco? Kompletigus vin, se vi nur konscius.

   Sed jen la haŭto obsedas vian atenton kaj via homa konscio, ĉar homa, ne ĉirkaŭbrakas la neesprimeblan, kiun viaj poemoj ĉirkaŭas. vi papilias ĉirkaŭ la kerno de via poezia sento, iel mi papilias ĉirkazŭ viaj versoj.

   Pardonu re! Mi ne celas kompari nin ambaŭ. Tio restu for de miaj provoj! Ĉar viaj poemoj estas la mielo de tiu kerna florĝardeno, dum mi nur imagas, laŭ la aromo, la guston de tiu nektaro. Vi havas ĝardenon da sentoj, sensoj, kaj sensacoj. Kaj vi esprimas la dumondecon de via mondo per la sensacia lerteco de doganisto kiu, ĉe la haŭto-limo, libere promenus (kia envio!) transmonde kaj cismonde.

   Kiel alia granadano antaŭ vi, li -araba, nomiĝis la "Duvivulo" (tiom li verkadis, kiom du personoj), jen vi meritas certe la nomon de "Dumondulo".

   Nu, la poezio eble esploras la limojn de la homa esprimado serĉante intuan vojon al supera, firma sciado. Ĉu estas tiel, ĉu maltiel, mi vidas vin ĉe limo ene de tiu limo. Via poezio povas simobli la tutan poezion, kiam vi karesas vorte la limojn de la homa intima sciado per la tujaj (tamen sekrete ellaboritaj) rimedoj de homa sensado. Por vi, koni estas sensi, kaj ambaŭ estas senti; pro kio vi oemas. Sed feliĉe, vi ne montras vin banale sentimentala. Vi kuraĝas ĉirkaŭbraki intimajn flankojn de via poeta personeco por dividi ilin kun ni, viaj legantoj. Kaj ni povas nur danki, ke estas tiel; almenaŭ en ĉi epoko, kiam iuj volis altrudi pasemajn pseŭdoleĝojn de poezio, jem formajn, jen enhavajn, al tiu spaco de libero, kiun konsistigas la esprimado de la interna belo.

R. F. Albert Reyna


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 19ª ~ En pdf (paĝo 22ª).