Lingvo

La problemo de homonimaj vortoj kaj nomoj

Vortoj homonimaj     Esperantisto el Kubo skribis al mi pri la problemo de homonimaj vortoj kaj propraj nomoj en Esperanto. Li prezentis sian demandon en la sekva maniero:

"... en PIV aperas la vorto krono(1) kun la jena difino: Helena dio, la patro de Zeŭso. Ĉar Krono ankaŭ simbolas ĉe la antikvaj helenoj la Dio de Tempo kaj pro la fakto, ke tiu sama vorto, sed skribita per minuskla litero, havas plurajn signifon neniel rilatantaj al la unue citita; kio povas krei konfuzon kaze de elparolado, mi demandas: Ĉu ne estos pli taŭge por nomo de la helena dio uzi la formon Kronoso?

   Se oni povus ŝanĝi la formon de nur unu propra nomo por eviti kunfuzon, la afero ne estus tro grava, sed troviĝas en la leksiko de Esperanto pluraj similaj homonimaj paroj, konsistantaj jen el ordinaraj sustantivoj, jen el sustantivo kaj propra nomo. La sekvaj tri paroj ilustras la fenomenon de homonimaj radikoj, kiuj, malgraŭ identaj formoj en Esperanto, havas malsamajn etimologiojn:

  1. a. bokso -fiŝo el la subordo de la perkoformaj fiŝoj.
    b. bokso - aĝo de bokasanto.
  2. a. fono - efektive ebena aŭ pro malproksimeco ŝajne ebena parto, el kiu io elreliefiĝas aŭ elkontrastas.
    b. fono -decibelo.
  3. a. pato -malprofunda senkovrila kaserolo kun longa tgenilo, servanta por friti.
    b. pato -(en ŝako) pozicio de reĝo, kiu, estante la sola peco povanta sin movi, tamen ne povas tion fari sen meti sin en ŝakon.)

   En dua grupo estas paroj formitaj per sustantivo kaj propra nomo. Ili estas diferencigeblaj en la skriba lingvo pro la iniciala majusklo de la propra nomo sed en la parola lingvo ili estas same identaj kiel la vortoj en la unua grupo.

  1. a. ciro -ŝmiraĵo, por brilpurigi ledaĵojn.
    b. Ciro -virnomo; i.a. de la granda persa reĝo (nacilingve Kuraŝ).
  2. a. dieto -nutromaniero, obeanta difinitan regularon.
    b. Dieto -nomo de parlamento aŭ politika kunveno en kelkaj eŭropaj landoj.
  3. a. dono -tio, kio estas donita.
    b. Dono -rivero en Sovetio.
  4. a. krono -cirkla ornamo.
    b. Krono -helena dio, la patro de Zeŭso.
  5. a. kubo -regula sesedro.
    b. Kubo -la plej granda el la Antiloj
  6. a. liro -itala monunuo.
    b. Liro -norda konstelacio.
  7. a. lineo -mezuro de longo 1/12 de colo aŭ 2.256 mm.
    b. Lineo -fama sveda botanikisto, aŭtoro de baza klasifico de la plantoj.
  8. a. loto -objekto (sagoj, osta kubo, bileto kun numero, ktp.), kiun oni ĵetas aŭ elektas kaj laŭ kies hazarda pozicio aŭ indiko oni ion decidas.)
    b. Loto -patriarko, kiun liaj filinoj ebriigis por kuŝi kun li.
  9. a. omaro -genro de dekpiedaj krustuloj.
    b. Omaro -araba virnomo.
  10. a. ramo -trabo uzata por rompi muron, aŭ maŝino en formo de stampilo por enbati en la grundon fostojn, pavimŝtonojn ks.
    b. Ramo -duondio, heroo d ela Ramajano, edzo de Sita.
  11. a. vasko -konkego, precipe de fontano
    b. vasko -ano de la ĉefgento loĝanta en Vaskujo.

   Estas evidente, ke la ŝanĝo de Krono al Kronoso neniel solvos la pli vastan problemon de homonimoj en Esperanto.

   Tuj, kiam oni komencas aliformigi parton de tiu ĉi leksika fenomeno, estos necese agi konsekvence kaj meti ordon ĉie. Facile estos faritaj proponoj por modifado de propraj nomoj, sed estos treege malfacile atingi akordon. Dume, kaoso regos en la lingvo. Oni nur pensu pri kio okazos, kiam oni provos elimini la konfuzon inter "kubo" kaj "Kubo". Ĉu la lando estu rebaptita Kubao? Kubio? Kuboo? Kuboso? Kubumo?

    En la nuna stato de Esperanto, estas konsilinde ne tuŝi-fuŝi la lingvon.

Bernard Golden


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 19ª ~ En pdf (paĝo 7ª).