Politiko

La s-ro Marco Botella, kiu ne laciĝas...

Ni, eŭskaj naciistoj -aŭ abertzaleak, por ke skandaliĝu kelkaj!- estas jam alkutimiĝintaj digesti ĉiuspecajn komplimentojn koncerne nian reakcian, etburĝan, foje sovaĝan kaj kontraŭaktualan idearon. Feliĉe, mi ankoraŭ ne perdis la humurkapablon kaj ĉiam mi amuziĝas legante tiujn skurĝojn, kiujn de tempo al tempo oni lanĉas kontraŭ ni el ne malmultaj flankoj. La pasintaj du numeroj de KAJEROJ EL LA SUDO ĵus havigis al mi po unu sukan specimenon, el la mano de s-ro Marco Botella.

Laŭ li, el la duobla vizaĝo, kiun montras naciismo (la maniĥea vinjeto Ruĝa Ĉapeto(?) -kruela lupo meritas poenton!) nur akcepteblas -ĉar ne noca- tiu profilo, kiu ne endanĝerigas la aktualan status quo. Naciismo, dum ĝi limiĝas al mistikeca glorado de la paseo, flegado de folkloro aŭ dancoj, kaj kulturado de certaj distingaj trajtoj, kiel lingvo kaj tradicioj, nedanĝeras. Sed ekde la momento, kiam ĝi elpaŝas kaj kuraĝas postuli kion ĉiu popolo, simple pro la fakto, ke ĝi estas tio, rajtas -nome: suverenecon- tiam ĝi estas tuj anatemita kaj kondamnita al la plej funda ĉelo en Tartaro

Ŝajnas al mi, ke s-ro Marco Botella deiras el erara starpunkto, kiel estas kontraŭmeto de individuaj kaj grupaj (komunumaj, popolaj...) rajtoj. Kaj tio ja estas grava eraro. La homo en la mondo ne povas ekszisti sola: ĝi por ekzemplo apartenas nature al iu familio, kiie ĝi naskiĝis kaj edukiĝis. Sed ĝi ankaŭ apartenas -ĉu pro iu konscia memdecido aŭ pro iuspeco de neelturniĝebla fataleco; ja neniu rajtas plendecidi pri si mem!- al alia pli ampleksa (kvankam foje minoritata) komunumo. Komunumo kun similaj trajtoj -historiaj, kulturaj kaj sekve lingvaj- kaj kiu ofte disponas propran territorion. Jes, ja: individuoj mem inter si profunde malsimilas; sed tamen ĉiuj ricevas la impreson aparteni al iu tuto, havas komunajn aspirojn, sentas sin solidara kun la aliaj, siaj apuduloj. Tiu sinteno montriĝis klare, supertempa, klassendependa kaj ĉiam latenta en la historia memoro de unueca grupo. Ni povas nomi tiun grupon nacio, etno, popolo aŭ iel ajn. Certe mi ne malkovris mediteraneon, sed mi simple celas al jeno: la individuo kaj la grupo iris ĉiam kunligitaj, la konkero de iliaj rajtoj ĉiam estis komplementaj, aŭ se oni preferas, paralelaj. Kio tamen ja ne signifas, ke unuopulo -pli nuda kaj sendefenda antaŭ la trouzoj de iu ajn pova instanco- ne devas esti speciale vartata de leĝoj. Cetere, la individuo tre baldaŭ spertis, ke kunligite kun aliaj samideanoj -kaj ne sola- ĝia kontesto pli efikas.

   Kaj oni bonvolu ne mistifiki pri fantazia tutmondeco -eĉ imaga eŭropa nacieco!- aŭ kosmopolitismo -rigardata kiel rezigno pri la partikulareco favore al iu pli universala pravigo neniiganta ĉiun diferencon. Tiom pli malfacilas koncepti iun utopian tutkontinentan laboristan kolektivon, kiu ebligo kontraŭbatali la multnaciajn kapitalismajn entreprenojn, kiel proponas kun la impeto de 18-jarulo s-ro Marco. Tio ja kongruas kun la konata frazo de Marx en lia frua etapo: "La proletaro ne havas patrujon..." Kiom ajn prava montriĝis la marksa kritiko al kapitalismo, ĉi skandale lamas rilato al ĉiuj tiuj temoj. Oni asertis multfoje, ke super la rajto je memdispono de la popoloj situas la rajtoj de laproletaro kaj, ke la klasinteresoj diktos laŭkaze kiel solvi eventualajn konfliktojn devenajn de la apliko de la memdispona rajto. Tiu sinteno ŝajnas nepravigebla kaj simpliga; laŭ ĝi, la proletaro estus vere internacia, dum ĉiuj aliaj partikularoj -kiuj kvazaŭ forvaporiĝus pro iu mistera Fatalo post la venko socialista- respondus al iu difinita fazo en la disvolviĝo de la burĝa ŝtato. Ĉi tiuj kriplaj analizoj evidentigas iaspecan dogmecon kaj absolutigemon; efektive ili neglektas pli fundan antropoogian trastudadon sen kiu neeblas fari al oni iun tagan ideon pri la homo kaj pri la interkulturaj rilatoj.

   Mi persone pli emas paroli pri solidara internacieco: jes, mi ŝatas diversigi, ne homogenigi! Kaj tiu sinteno konsistigas neniun kontraŭdiron; efektive sana naciismo kondukas nature al internaciismo. Mi pruntos nur kelkajn vortojn de Javier Sadaba por subteni tiun tezon: "... la homo ne rigardas sin kiel metafizikan realaĵon, sed ĝi rekontas en si mem konscienco-enhavojn. Sed kiuj estas ĉi enhavoj? Simple la rilatoj kun la aliaj homoj, kun la cetero de la mondo. Kiam mi serĉas min, mi ne ekzistas, sed ekzistas la aliaj. Nu, io simila okazas koncerne naciismon. Kiam la problemoj de mia popolo interesas min, mi renkontas la identecon de tiu popolo, kiu estas nenio alia ol la respondo, kiu donas tiu popolo al la problemo de ĉiuj popoloj en la mondo. (...) Jen la plej revolucia esenco de naciismo. Nome: unuiĝi en la diferenco. Mi ne plikonfirmas min neante la aliulon, sed mi vidas lin kiel plian eblecon. Eĉ pli: se oni ne permesas al la aliaj vivi iliajn eblecojn, mi tuj sentas min vundita..."

   Ofte oni preteratentas la enormajn eblecojn, kiujn havigas nacia konscienco por dinamismigi socion kaj efektivigi ŝanĝojn sur ĝi. Estas konate, ke multfoje kulture kaj socie riĉaj periodoj koincidas kun nacia renaskiĝo aŭ restaŭrado. Sed ne nur. MI pli celas al la grandega revolucia ŝarĝo, kiun mem kunportas ĉiu lukto por nacia liberigado, kaj pri kio jam konsciiĝis delonge multnombraj socialismaj teoriistoj. Kvankam tiuj ĉi konsideroj povas venigi en la kapon de oni postkoloniismajn procesojn kadre de la tn. Tria Mondo, ĉefe post la Dua Mondmilito, ili ankaŭ tute plene validas nun kaj ĉie.

   Mi certe ne troigas, se mi diras, ke la Eŭska Revolucia Movado por la Nacia Liberigo konsistigas unu el la plej originalaj, daŭraj kaj atentindaj fenomenoj (en sia speco) el Eŭropo dum la lastaj jardekoj. Kaj ne nur pro la fakto, ke ĝi baldaŭ socie enradikiĝis kaj ankoraŭ nun ĝuas tre konsiderindan popolan apogon: ĝis ĉefa kontribuo kuŝas sur tio, ke ĝi scipovis, deirinte el la Sabinisma reakcia heredaĵo, krei tute novan koncepton pri eŭska nacieco, pli revolucian kaj progreseman, kaj malfermitan al multnombraj sektoroj de la eŭska socio, inkluzive de la enmigrintoj. Kaj tio plej gravas nun por ni: la batalo por la nacia liberigo estas rigardata unuafoje kiel parto de la internacia proleta revolucio, kiel atestas la suba peco, atribuita al Txabi Etxebarrieta: "... la proleta internaciismo estas la batalo por la liberigo de ĉiuj subpremataj popoloj, kaj estas ankaŭ la praktika kunhelpo inter ĉiuj popoloj de la mondo por alveni al egaleca kaj harmonia disvolviĝo inter ĉiuj popoloj kaj ĉiuj homoj. En nia konkreta kazo eŭska naciismo estas objektive revolucia, kaj ĝia lukto estas konribuo al la proleta internaciismo".

   Evidente, tiu ĉi teksto -kiu datumas de 1967- rimarkeble maljuniĝis kaj neeblas nun laŭlitere ĝin apliki. Tamen ĝi bonege spegulas la sintenon de tuta generacio de eŭskaj naciistoj, kiuj scipovis rigardi de pli supre kaj provizis nin per ideologiaj bazo kaj iloj, sur kiuj plu labori kaj disvolvi novajn fruktodonajn ideojn. Malgraŭ mia relativa juneco -mi nun fanfaronas kiel decas al sana bilbaoano!- mi ankoraŭ memoras pri la multegaj solidaraj alvokoj kaj kuraĝigoj de hispana kamaradoj (anarkiistoj, socialistoj ktp...), kiuj dum la 80aj jaroj preskaŭ ĉiutage aperis en iu eŭska ĵurnalo. Ĉar post la frustracio, kiun lasis la transirado ĉe multaj homoj, Eŭskio profiliĝis kiel la sola ŝanĝa kaj esperiga ŝanco en la ĉiam pli inerta kaj apatia hispana panoramo: ĝia liberiga lukto estis ĵaluze rigardata kiel imitinda modelo kaj fonto de inspiro.

   Certe ne ĉio disvolviĝis glate: onidire en Eŭskio ĉiutage naskiĝis spontanee dekoj da revoluciaj praktikoj, dum malestis eĉ unu kunordiga kaj korpiga teorio! Ĉu tiu ĉi kritikilo pravas, ĉu ne, la sukcesoj ja ne estis okulfrapaj. Tamen la flamo tute ne estingiĝis, malgraŭ la obstino de la plejmulto el la amaskomuikoj, pli kaj pli submetataj al la kontrolo de la hispana registaro, kaj de certaj eŭskaj politikistoj. Ĉi lastaj estas fariseoj, kuj vendis sian popolon proprainterese, sed kiuj ne ĝenas sin nomi abertzaleak; ili estas kvazaŭ bone dresitaj hundetoj, al kiuj oni oferas sukerpecon kaj, kiuj dankeme svingas la vosteton...

   Tamen ankoraŭ preskaŭ 20 procentoj de la eŭska socio (krom aliaj 50 procentoj, kiuj simple postulas memstarecon) pledas por totala rompiĝo disde la aktuala ĵur-politika kadro, senhezite abomenas monarkion kaj plu posedas enviindan reago-kapablon antaŭ la multnombraj trouzoj fare de la povo. Mi kuraĝas diri, ke tiu trajto faras el Eŭskio unikan kazon en okcidenta Eŭropo. Kaj simple pro tiu fakto, ĝi ja meritus, anstataŭ suspektojn kaj akrajn cenzurojn, apogon kaj solidaron de ĉiu hispanaj progresemaj laboristoj, kiuj aspiras al pli justa kaj egaleca socio. Jam estas la tempo ĉesi vidi en ĉiu stratangulo "sangosoifantajn naciistojn".

Nun iĝas prioritato la agnoskigo de la rajto je memdispongo. Mi certas, ke ne estas malmultaj la progresemaj hispanaj homoj, kiuj ne povas eviti tremeton aŭdinte tiun vorton. Necesas tuj forigi tiujn reakciajn antaŭjuĝojn. Se iu unueca komunumo aŭ nacio decidas propravole sin apartigi de iu ŝtato kaj konsisitigi alian novan -kvankam evidente, ne devas nepre rezulti io el la apliko de tiu rajto; ekzistas la multaj aliaj eblecoj- ne ekzistas nacia argumento, kiu kontraŭstaru tiun libervolan decidon. Ili mem, civitanoj de tiu popolo, estas plene suverenaj sin regi kiel al ili plaĉas, sen iun ajn ekstera enmiksigo. Cetere la sola ekzisto de aliaj ŝtatoj -kiom ajn malperfektaj, mankaj kaj eĉ submemtemaj ili estas- aŭtomate pravigas estiĝon de aliaj novaj.

   Eŭska maldekstra naciismo daŭre evoluas kaj mi ankoraŭ kredas je ĝia kapablo -ĉiam atentante la ĉirkaŭan senĉese ŝanĝi.gantan mondon- adaptiĝi al la novaj postuloj kaj eltiri la necesanjn konsekvencojn. Eble jam alvenis la tempo modifi ne plu taŭgajn strategiojn, forigi kelkajn inerciojn kaj agadmetodojn. Sed ni devas ne forgesi, ke la konflikto Eŭskio-Hispanio (kaj mi parolas pri la konflikto en ĝia tuteco, ne nur pri ĝiaj plej akraj esprimoj) estas dudirekta; do necesas duflanka bonvolo se oni deziras ĝin solvi sen kovi frustraciojn, kiuj povus poste renaskiĝi kun pli bedaŭrindaj sekvoj.

   Kuŝas ja daŭre en nia kapo la bildoj pri la tragedio en eks-Jugoslavio: neniu bonpensa homo povas toleri kaj pravigi tiajn hororojn, amasbuĉadojn kaj "etnajn purigadojn" nome de iu ajn ideologio. Tamen ne estus juste kulpigi elgamaniere unujn kaj aliajn, dirante, ke ĉio estas konsekvenco de la propra voremo kaj agresemo karakterizaj je ĉiu naciismo. Staras ekster dubo, ke iu pli respondecas ol aliaj; kaj tio ŝajnas tre komuna sento en la internacia publika opinio.

   Malgraŭ la iom ĥaosa prezentado, mi provis skizi, ke naciismo kiel liberiga projekto por subpremataj etnaj minoritatj -tiom pli en kio koncernas min kiel eŭskon- neniel estas sinonimo de rakcio, fanatikismo aŭ ŝovinismo sed, ke male ĝi konsistigas progreseman kaj eĉ revolucian ideologion -en ĉi tempoj tiel mankaj je ili...- celantan ne nur propran bonfarton, sed vere internacian harmonion surbaze de la plej skrupula respekto al la arajtoj de ĉiuj etaj etnoj en la mondo. Kompreneble, mi ne aludas al tiu egoisma kaj imperieca naciismo, kiu ofte karakterizas la potencajn ŝtatojn (krom Hispanio, venas nun en mia kapon Francio, kiu distingiĝis dum jarcentoj kiel paradigmo de la plej bastarda centralizo kaj asimilemo). Jam en la fino, mi ekkonscias, ke grava aspekto, pri kiu mi ne montriĝas speciale entuziasma, nevole eskapis el mia (mal)atento: temas pri la futuro de Eŭropo en ĝiaj multaj variantoj kaj ties eventuala influo sur nian temon. Sed tial, ke mi ne estas divenisto, kaj krome ne volas plu tedi vin per mia ŝablona kaj apologia babilaĵo, mi lasos tion por alia okazo.

JOXEMARI SARASUA


Noto.- En la eŭska laŭlitere patrioto, sed ĝia vera senco pli proksimas al naciisto. Ĝi estas kutime uzata en la hispanaj amaskomunikiloj kiel sinonimo de *perfortulo* aŭ *teroristo*.

Aliaj Kajeroj ~ Kajero 20ª ~ En pdf (paĝo 8a).