Beletro

Rakontoj en unu minuto

Leganto de rakontoj en unu minuto

EBRIA HERBO

   La najbaroj susuras, ke mi frenezas. Ili drias, ke ĉiunokte, kiam homoj kaj dombestoj pli aŭ malpli dormas, mi elliras al la arbareto kaj promenas, promenadas ĝis la rivero kaj tie mi kuŝas sur la bordo, aŭskultas la riverakvon, rigardas la stelojn, karesas la herbon kaj fine komencas zumi, kanti kaj hurli. Tiam, la herbo komencas moviĝi, unue -onde, poste -ronde; fine -kirle. La herbo kreskas kaj malkreskas sovaĝe en danco, kiu saltigas min inter ĉielo kaj rivero.

   Sed mi pledas pro mia senkulpeco. La najbaroj akuzas min malprave, jam mi ne estas freneza. Verdire, nur la herbo kulpas, ke ĝi entuziasmas ĉe mia kantado, ke ĝi kondutas sovaĝe kaj malsobre. Ebria herbo....!!

MATURA FRUKTO

   Estas aŭtuno kaj la somero alportis rikolton, espereble sufiĉan por la vintro. Mi komencas saŭdadi la ĝojajn momentojn kun la kompanoj, kiel ni distriĝis kaj kunĝuadis en raraj okazoj inter dulabortagoj. Foje, ni ŝtelis jen kaj jen unu horon de dormado. Sed kia kompenso estis dividi, se ne pli, almenaŭ la akompanon de proksimaj animoj! Mi diskretu tamen pri saŭdado.

   Aliflanke mi ne bedaŭras la amaron de perfidaj kunuloj, perditaj amikoj, neeblaj amatoj. Rememoroj dolĉamaraj... Tio konsistigas ankaŭ la maturan frukton, kiun mi rikolas nun. Estas aŭtuno de mia vivo.

BALDAŬ PLUVOS

   Baldaŭ pluvos, kaj la trista realismo de mia amato denove pravos, ke papilioj ne transvivas someron. Feliĉe, ĉar papilioj ne eltenus aŭtunon. Nek eltenus la perfidan nudiĝon de arboj. Ekstremoj koincidas, avoj reinfaniĝas, sed aŭguroj foje bonas, foje mavas. Hodiaŭ mi vidis papilion sur falinta arbofolio. Jen mavaŭgura signo de erarvaginta misordo. Baldaŭ pluvos.

ERARO

   Mi havas konvinkon, ke io misfunkcias. Kio ĝi estas? Volonte mi dirus, se mi nur scius. Io misfunkcias kaj tial herbo ebrias, fruktoj maturiĝas kaj baldaŭ pluvos. La tempo pasas, aŭ tiel ŝajnas. Labirinte kirliĝas la mondo ĉirkaŭ mi, kaj mi sukcesas nur helpokrii!

   Ne sukcesas, nur sufokiĝas kaj dronas en sin-forgeso.

   Mia lasta penso eras: Eraro!

R. F. Albert Reyna


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 20ª ~ En pdf (paĝo 20a).