Ekologio

Priekologiaj zorgoj

    Kiel verdigi la verdulojn? Aŭ kiel esperantigi ĉiujn ekologojn? Jen tuta celo de la esperantistoj

    Kial? Por prepari nin por venontaj internaciaj ekologiaj konferencoj kaj igi ilin pli efikaj kaj sukcesaj ol tiuj jam okazintaj.

   La "Kunsido en la pinto" kaj la "Globa Forumo" de la Internacia Eikologia Konferenco okazintaj en junio 1992 en Rio de Ĵanejro, nomita EKO-92, estis esprimo plej kompleta de Babela konfuzo: svarmis lingvoj, sed la interkomrpeno estis ja sub nulo.

   En la nomo de UEA kaj per la helpo de la loka Asocio Esperantista de Ro de Ĵanejro (AER) ni, brazilaj esperantistoj, starigis tie, proksime de la konferencejo, esperantan budon por propagandi nian aferon: ni montris librojn, revuojn kaj propagandilojn kaj samtempe disdonis informojn en pluraj lingvoj por kontribui iamaniere al la sukceso de la konferenco. En tiu tasko grupo de lokaj esperantistoj parolantaj dek lingvojn ĉeestis senlace tie informante la publikon kaj strebante por plifaciligi la interkomprenon de tiom da homoj venintaj el kvin kontinentoj por tiel iamaniere kontribui al la sukceso de la konferenco.

   En apuda granda hotelo okazis kunveno de membroj de ne-registaraj organizaĵoj en la "Globa Forumo". La tri oficialaj lingvoj estis la portugala, la hispana kaj la angla, sed reale la plej uzata estis la angla. Malgraŭ ĉiuj niaj klopodoj, la reazulto estis tute nekontentiga, kaj oftaj plendoj kontraŭ lingva diskriminacio abundis: multaj partoprenantoj volis ĉeesti en certaj prelegoj aŭ interveni en interesaj debatoj, sed la lingvo estis granda baro por plej granda parto el la ĉeestantoj, ĉar ne iam la volo kaj scio de la aŭskultanto koincidis kun la lingvo de la preleganto.

    Ursula Gratappaglia, delegitino de UEA ĉe Alto Paraiso, venis helpi nin en nia informa tasko kaj profitis tiun okazan kaj konfuzon por proklami en tiuj kunvenoj de neregistaraj organizaĵoj, ke la solvo de la problemo sidas sendube en la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Kaj ŝi proponis, inter aplaŭdoj, ke en venontaj kunvenoj ekologoj lernu nianlngvon kaj uzu ĝin estonte en similaj kazoj. Tio konvinkis ĉiujn, ekologojn kaj esperantistojn pri la bezono starigi komunan planon konsistantan precipe el jenaj punktoj:

  1. Publikigi artikolojn en ĉiuj internaciaj esperantistaj revuoj kaj en la naciaj ĵurnaloj kun la celo altiri ekologojn en niajn vicojn surbaze de kunlaboro
  2. Organizi Esperantajn kursojn en niaj rondoj aŭ en ekologiismaj centroj specife nur por ekologistoj. Tiuj kursoj, gvidataj prefere de ekologiisto-esperantisto, devus prepari estontajn delegitojn al venontaj konferencoj, informante ilin pri la absoluta bezono uzi nur nian lingvon por eviti novajn fiaskojn kiel tiu pri interkompreno okazinta en Rio.
  3. Organizi kampanjon en ĉiu lando fare de la esperantistaj asocioj pri la grandaj problemoj ekologiaj en la mondo kaj per ĝi alproksimigi la ekologojn al la esperantistoj kaj reciproke.
  4. La venonta internacia konferenco kaj "Kunsido en la pinto" pri ekologiaj problemoj en la mondo, tre probable okazos en en Turkio en 1996, do dezirinde estas, ke ekologiistoj kaj esperantistoj sin preparu por tiu evento kaj pretigu kiel eble plej rapide nian reciprokan kunlaboradon por iel kontribui al la grava tasko savi nian planedon.

   Do, esperantistoj karaj, agu ekde nun. La estonto komenciĝas hodiaŭ. Savi nian patrinon TERO ne estas bagatelo!

May Bijleveld


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 20ª ~ En pdf (paĝo 14a).