Historio

Kvin fratoj de familio Carrasquer

Aglo    Je la jarfino forpasis en Francio Félix Carrasquer, aŭtoro de pluraj gravaj verkoj pri liberecana ideologio, iama Kataluna Regiona Sekretario de CNT unue, kaj, post ol li estis enkarcerigita en la 50-aj jaroj, Ĝenerala Sekretario de la hispana sindikato Nacia Konfederacio pri Laboro (CNT).

   La familio Carrasquer adoptis kiel vivosistemon la teorion pri la memadministrado, kies principojn liberecanajn membroj de tiu familio, kune kun aliaj prestiĝaj anarkiistoj, pretendis translokgii al la vivo reala de la kamparanoj ĉe la bordoj de rivero Cinca (Aragono) en la jaro 1934, proklamaciante la liberecanan komunismon. La tiamaj respublikaj aŭtoritatuloj enkarcerigis lin kiel responsulon de tiu faro tri najbarojn de la urbeto Albalate: la kuraciston, la instruiston kaj la sekretarion de la urbestraro, k-don Carrasquer. La filo de tiu ĉi lasta, Félix, forkuris dumnokte tra la montaro, ĝis li atingis Lleida-n, kie li serĉis rifuĝon. Oni povis nur akuzi lin kiel instiganton al la kolektivigo de la grundoj de duko Solferino.

   La unua el la fratoj de tiu familio, Félix Carrasquer, sentis tiel grandan inklinon al la legado, ke li ne donis al si ripozon por satigi tiun emon, tiel intense, ke, kiam li estis 27 jara, li iĝis tute blinda. Firme konvinkita pri la liberecanaj ideoj, li komunikis saman ideollogion al siaj gefratoj kaj disvastigis ĝin tra la tuta regiono. Félix disvolvis intensan taskon fondante lernejojn en Albalate, Monzón kaj Barcelono, en kiuj li mem lernigis per tute racia sistemo, plenumante meritoplenan instruan laboron.

   Post la hispana intercivitana milito, dum regado de diktatoro Franaco, Félix iris dum dek jaroj de unu al alia ŝtatprizono. Li estis mortkondamnita, sed la ekzekuto, feliĉe, neniam okazis. Ekzilita en Francio, li verkis plurajn librojn pri liberecana ideologio kaj tie forpasis antaŭ nelonge.

   La dua el la fratoj Carrasquer, Antonio, suferis gravan malsanon, poliomjeliton, kiu kondamnis lin al rulseĝo ĝis forpaso, kiam li estis 50-jara. Li helpis sian fraton Félix en ĉiuj taskoj, kiujn lia plej aĝa frato entreprenis.

   La tria el la fratoj estis Francisco, batalanto en la hispana intercivitana milito en la 26a divizio respublikana, t.e. la mita brigado "Durruti". Li fariĝis kapitano de la Respublika Armeo en la Respublika Militlernejo starigita dum la milito en Valencio. Post la milito li restis en pluraj koncentrejoj kaj denove batalis dum la mondmilito kontraŭ la germanaj trupoj en Francio. Post la mondmilito li studis Psikologion en la Universitato Sorbono de Parizo. En 1953 li vojaĝis al Nederlando, kie li studis kaj diplomigis pri Literaturo en la Universitato de Groninguen. Li kunlaboris en la Internacia Sekcio, fako hispana de Radio Netherland, kaj post tio translokiĝis al Asmterdamo, kie li doktoriĝis en la Universitato de Leiden. La tezon, kiun li prezentis, temis pri la fama verkisto Ramón J Sender. Logike!, ĉar lia familio kaj tiu de Sender devenis de sama regiongo: Albalate kaj Chalamera, naskiĝlokoj de ambaŭ familioj, estas disigitaj nur de rivero Cinca. Francisco estas nun katedra profesoro kaj disvolvas gravan intelektan taskon.

   La kvara el la fratoj, José, estis la filo dorlotata dela familio, la plej amata kaj inteligenta el ĉiuj, kaj firma espero de la plej brila estonto. Antaŭ ol la hispana intercivitana milito li fariĝis instruisto, kiam li estis nur 19-jara, kaj tuj praktikis tian profesion. Dum la milito li batalis kun sia frato Francisco en la divizio "Durruti", ĝis li estis destinita kiel kapitano de la 28a divizio, la brigado "Ruĝa kaj Nigra". Lia frato Francisco kunportis lin grave vunditan sur la propraj ŝultroj plurajn kilometrojn tra la batalkampo de Aragono, ĝis mitrajlo trafis lin. Post terura batalo korpo kontraŭ korpo li, la admirata José, aperis morta, ĉirkaŭita de malamikaj maŭroj ĉe la fronto de Valencio. Liaj soldatoj tiom amis lin, ke eĉ ne unu estus dubinta doni sian vivon por savi lin. Liberpensanta homo kaj liberecano konvinkita, li estis adorata kaj ne nur de liaj fratoj, sed ankaŭ de ĉiuj, kiuj kun li kunvivis. Lia morto estis tre dolore sentita!

   La kvina kaj lasta el la kvinopo estis fratino Presentación. La granda influo politika de ŝiaj fratoj donis al ŝi fortan personecon ĝis tia grado, ke ŝi montriĝis kun profunda konscienco doktrina. Ŝi helpis sian fraton Félix en la instrua tasko kaj en ĉiuj liaj ideologiaj entreprenoj. Ŝi estis la sola persono de sia familio ne persekutita de la diktatora reĝimo. Hodiaŭ ŝi loĝas en Albalate de Cinca (Aragono), en tiu urbeto, kie en 1934 oni proklamaciis la liberecanan komunismon, evento neofta, mafacile trovebla en la historio de sociologio.

   La forpaso de Félix Carrasquer en Francio, la plej aĝa frato, aktualigis la dramon de tiu familio, konsistanta el homoj eminentaj kaj kuraĝaj: tri el ili jam mortis, unu estas katedra profesoro kaj scienco-esploristo, la fratino restas tie, en la aragona Albalate, eble revante, ke iun tagon, oni ne scias kie, la kvin fratoj renkontiĝos!

Antonio Marco Botella


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 21ª ~ En pdf (paĝo 5a).