Sociala

Kien ni iras, laboristoj?

   Ni ne tro komprenas ciferojn, sed la faktojn. Ekonomikistoj manipulas indicojn, parametrojn, statistikojn por pravigi la politikajn startopunktojn de la diversaj regantaj klasoj. Ni, la iama "laborista klaso", nenie regas, do nur trasuferas la sekvojn. La disfalo de la fer-kurteno, kiu signifis por multaj homoj promeson de pli libera mondo, ne alportis ankoraŭ demokration transe -male, ve!, militojn, streĉiĝojn, mizeron...- kaj cise provokis alian disfalon: tiun de la kapitalistaj timoj al la "ruĝula fantomo", dank' al kiuj la justa batalado far la cisaj laboristoj por la atingo de socialaj plibonigoj multfoje kroniĝis per sukceso.

Almozulino    Ni ne tro komprenas ciferojn, sed la faktojn. Ni ne komprenas, ekzemple, ke en unu sola jaro povas radikale ŝanĝiĝi la signo de ajnlanda ekonomio. En 92ª oni mesaĝis al ni, hispanaj laboristoj, pri nia enviinda prospero. Hispanio gapigis la mondon: propralume brilaj olimpikoj en Barcelono, "Expo 92" en Seviljo, "Madrido, Eŭropa Kultura Urbo"... Apoteozo. Tamen, kiam ni petis nian koncernan parton de tia prospero, oni ekparolis al ni pri terura krizo, el kio dedukteblas, ke ni aŭ ne tiel riĉis -kaj oni devigas nin, la ĉiamulojn, supreni la koston de tia fikcia parvenueco- aŭ ne tiel malriĉas.

   Ni inklinas al la unua hipotezo. Krizo palpeblas. Ne nur en Hispanio. Krizas, entute, la sistemo. Senlaboreco skurgas eĉ laboristojn de landoj tradicie imunaj kontraŭ tia plago. Rajto je laboro, ordinare agnoskata konstitucie, iĝas ĉiam pli privilegio. Ĝeneraliĝas nedaŭra dungiteco, aĉiĝo de la laborkondiĉoj, kreska sendefendeco antaŭ la arbitraciaĵoj de trokuraĝiĝintaj labormastroj... Jen la komuna kadro, kie druligas nia pan-dona agado, kresĉende angor- kaj tensi-genera.

   Sed plenigas la glason jena plia guto: oni sisteme senigadas nin je socialaj bonoj, tiel strebplene -foje eĉ sange- konkeritaj per la iam inte nomata "klas-batalo". Oni intencas redukti la historion de la laborista movado al simpla anekdoto manka je signifo kuntekste de la homa aspiro al justa soci-ordo. Kaj tiaĵon plenumas registaroj ne nur reakciaj sed ankaŭ tiaj memnomataj progresemaj. La brita dekstrularo lastatemte sinkigis unu el la plej laŭdindaj sistemoj de sociala asekuro, atingitan pere de modela sindikatisma lukto. Sed en landoj administrataj de t.n. "socialismaj" partioj -kia eŭfemismo! Kia mistifiko!- ne pli kontentige disvolviĝas nia afero. La nunaj "socialistoj" montras sin senegalaj mastrumantoj de la kapitalismaj interesoj. En Hispanio, ekzemple, tiaj kavaliroj de plej rafinita demagogio ratifikas kaj dekretas tian regreseman politikon. Adiaŭ, do, al la neniam plene ĝuita reĝimo de bon-stato! Minacatas pensioj de emerituloj, socialaj servoj, maldunga mono... En ĉi momento de la historio ni, kiuj ne komprenas ciferojn, sed ja faktojn, trovas nin ree defendantaj taŭtologiojn kiel jenan: oni kontraŭatakas senlaborecon nur kreante labor-postenojn. Ĉar la hispana "socialisma" registaro pretendas nin konvinki, ke el libera maldungado ŝprucos la solvo al niaj problemoj. Kaj tian bufon ni ne volas engluti.

   Kien do ni iras, laboristoj? Nur ni havas la respondon. Nia reago ne povas esti alia ol mobiliziĝo kontraŭ la fortoj pretaj retrovenigi nin en la paseon ignorante traŝvititajn etapojn kaj la enorman potencialon en nia manoj. Tiel prikonsciis la aferon la belgaj kamaradoj, kiuj novembre, ĉe la unua ĝenerala striko okazinta en Belgio post la tridekaj jaroj, sukcesis sidigi sian registaron por traktado de laboraj depostuloj. Tiel rigardas la prezencon milionoj da hispanaj laboristoj, kiuj ĉe la apero de ĉi numero de nia gazeto estos jam realigantaj -sendube sukcesplene, se juĝi laŭ la nuna stato de socia indigno- sian de longe anoncitan ĝeneralan strikon.

   Kajeroj el la Sudo, organo de la hispanaj laboristoj-esperantistoj, varme apogas tiajn justajn esprimojn de protesto kontraŭ antilaboristaj strategioj rajto-tretaj.

   Nenia ekonomikista triko ŝancelu la firman konvinkon de la laboristaro pri tio, kie kuŝas ĝia vero kaj ĝia forto, nome en ĝia historio kaj en ĝia unueco. La cetero estas nur ciferoj. Kaj ni, laboristoj, ne tro komprenas ciferojn, kvankam ni -malkiel niaj regantoj- konscias pri tia manko. Jen unu el niaj grandecoj. Lao-Ce, la plej granda saĝulo en la homa historio, asertis antaŭ dudek ses jarcentoj: "Plej grandas kiu scias sin nescia". Ni pruvu al la potenculoj, ke nescii ne signifas stulti.

LA REDAKCIO


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 21ª ~ En pdf (paĝo 3a).