Literaturo

Jen nia packolombo Packolombo

Sed ne tiela. For bombaston! Ĉesu
Nin lasu ĝin resonĝi viva, nuda

Tri vualoj

Nur tri vualoj gazaj
- unue, la mermao,
     due, la ambicio,
       kaj trie, la nesci' -ĝin kaŝas.
                                                  Lasu.
Nin lasu ŝovi for la vualtrion,
aŭskulti kune,
                   kalme
                           brak-en-brake
de ĝia koro la tiktakan takton,
prononci ĝian nomon,
ĝian aŭroran nomon,
ĝian sonoran nomon dusilaban,
kaj l' movoj nialipaj
desegne - simple - naskos packolombon.

PACO!

Jen ĝi ekflugas, soras
- pli alten! pli! transnuben!
giras, akcelas!
                    celas
- elano kardinala -
sin skizi ĉirkaŭtere,
trafas meridianojn
plej forajn,
                  reaperas,
descendas kaj suriĝas
sur la gravedan ventron,
sur la infanan frunton,
sur ŝultron de oldulo,
                         sur la sonĝon
de somermeza nokto,
                         kaj delasas
promesoj sur la ventron,
scintilon sur la frunton,
serenon sur la ŝultron,
vatitan sonĝon sur la sonĝon,
                                          plumojn
sur ĉiun lokon.
             Plumojn kun surskriboj:
futuro, homo, helo, spiko..., vivo.

VIVO!

La via ne.
                La vian vi ĉaspafis
- ve packolombo niabuŝa! -
                                           murdis,
remburis en glaciaj
pripacaj konferencoj,
ornamis plej bizara,
                         puca
                                 drola,
koŝmara kaj makabra
per viaj pompaj, pufaj vakuvortoj,
paroloj ja kondamnaj
sed ne pri l' damnaj armoj
nek pri armeoj noblaj (noblaj!)
nek pri milito justaj (justaj! justaj!)
(ĉu povas ĝusti justaj ĉe militoj?)

Jen ni kaj vi, du timoj front-al-fronte
Ni timas                                kaj                      vi timas

Sur la teroro...

ni - eĉ ne pleje pinta
punto de l' potenco -
trenadas nin, pelate
de la teruro kosma.
Kaj nia tim' angorajn
rigardon disradias.
Kaj la rigardoj sekvas
la spurojn de l' homeco
senlace kaj espere.

vi -moŝtaj mondo-mastroj,
al kiu la potenco
servatas ĉitage
sur pleto diamanta -
veturas plankene,
kaptitaj de paniko,
sed de panik' mizera,
el kiu ŝprucas vanto,
disregno, abomeno...

Ni timas                                kaj                      vi timas

Ni timas kun la tremoj de gazeloj
meze de arbareg' incendiita,
Kaj miaj manoj serĉas
nur varmon alimanan.

Vi timas kiel katoj gratvunditaj,
en gvat', la krifojn pretaj. Viaj manoj
serĉas solsole nombrojn,
dekretojn kaj fusilojn.

Prisemis vi per flagoj niajn brustojn.
(Ho, jes! Ho, jes! La praserpento vivas
vorante for naivon ankoraŭe).

Sed nin kunigas krioj dormo-ŝtele,
reeĥoj anksivekaj
el Auschwitz, Hiroŝimo, Nagasako,
Vjetnam', Afrik', Malvinoj, Persa Golfo...
Kunigas nin la ŝvelo de la nunaj
atomaj glavoj de Damoklo
                                   - morto -
super la kapoj:
                        bomboj,
                                   neŭtronbomboj
diseriguntaj l' homon, ne la aĵojn!
-ho, cindro-monto ĉe printil' klakanta!-,
mil fajroj
           mil misiloj
                     -nur mis-iloj -
                                          Ĉesu!
Ĉesu bombardi nin pri l' deadmona
potenc' de l' mortigiloj.
Ĉesu emfazi pri la vort' armeo,
kies literojn ni aliordigas
por fari ĝin reamo,
amero kaj amore.
Ĉesu ignori, ke ni ĉiuj havas
po unu amplanedon interdente.

Jen nia packolombo plukolombas.
Ni paŝtas ĝin sur kampoj de bril-astroj.
El fero ĉiam pli ekkreskas brakoj
pretaj protekti ĝin.
                           Aŭbadas ĥoroj,
homoj portantaj en la kor' eternan
aŭroron borealan.
                           Man-en-mane
ili kunkrias sole l' vorton paco
senhalte
          L' firmamenton
kovras komplete svarmoj da kolomboj.

Miguel Fernández Martín

Noto: Ĉi verko ricevis la premion "Violo" por la plej kvalita humanisma aŭ priesperante poemo kaj "Natura Floroj", por la plej bona konkursaĵo en la 32-aj Internaciaj Floraj Ludoj.

Aliaj Kajeroj ~ Kajero 21ª ~ En pdf (paĝoj 17/20a).