Terminologio

Raporto al PEKOTEKO pri la neologisma radiko kompjut

La preferata termino "komputoro"

   En la ĵus eldonita Plena Pekoteko 85-90 (1) estas registrita ĉe referencnumero 85/408 la vorto "komputoro" kun la sekva difino:

Elektronika aŭtomato por produkti dataojn..., el aliaj dataoj per algoritma procedo, uzata por kalkulaj, kontadaj, desegnaj, tekstoprilaboraj kaj aliaj komputadaj detaloj...

Aparato, kiu kapablas akcepti informojn, kiu pritraktas informojn per strikte preskribitaj procedoj, kaj kiu fine liveras la rezultojn de tiuj procedoj grandparte sen homa interveno (pĝ. 110).)

Rüdiger Eichholz, la kompilanto de PEKOTEKO, preferas la vortformon "komputero", sed listigas ankaŭ la sekvajn du variaĵojn uzatajn nuntempe de aliaj esperantistoj: "komputero" kaj "komputilo". En pluraj verkoj Eichholz prezentas argumentojn por provi provizi nur la formon "komputoro" kun la difino, kiun li donas al ĝi.

Pli da terminologiaj variaĵoj

   Okaze de detala esploro, kiun mi entreprenis, pri la diversaj terminoj uzataj aŭ proponitaj de esperantistoj dum la pasintaj dudek jaroj, mi kompilis liston de entute dek sinonimoj. Krom la tri menciitaj en la PEKOTEKA registraĵo, mi trovis jenajn vortojn: "komputro", "komputatoro", "kompjutero", "kompjutro", "komputrilo, "kompjutatoro", "ordinatoro". (2)

Enketo kaj voĉdonado

Komputilo    En 1975 Eichhoiz organizis enketon por decidi pri la plej ĝusta formo, kaj en la sekva jaro ok kandidat-vortoj estis prezentitaj pro voĉdonado. La rezultoj de la voĉdonado en 1976 evidentiĝis, ke fiaskis la provo de Eichholz solvi la terminologian problemon. Serkve, la kaosa nomenklaturo restis en la fakliteraturo kaj ankaŭ en laikaj publikigaĵoj ĝis la hodiaŭa tago! Cetere, la fakula mondo dividiĝas en du rivalajn grupojn, la komputoristojn kaj la komputilistojn. Ie en nenieslando estas malgranda grupo de komputeristoj, kiuj estis preskaŭ forgesitaj pro la arda polemikado. Dume, Eichholz daŭre insistas, ke "komputoro" estas la plej preciza termino kaj "komputilo" devas ricevi novan, pli ĝeneralan signifon (vd. PEKOTEKO-registraĵon 89/051). Plue, Eichholz rifuzas konsideri la vortformon "komputero", kiu estis regsitrita en Plena Ilustrita Vortaro (PIV) en 1970, ĉar liaopinie tiu vorto ne estas uzata nuntempe. Male, miaj esploroj montris, ke estas ankoraŭ pluraj esperantistoj, kiuj preferas "komputero".

Malsukceso en Akademio de Esperanto

   La dujardek dornhava terminologia problemo finfine estis prezentita al Akademio de Esperanto en 1982. Ne okazis pozitivaj rezultoj, ĉar la afero estis taskita al Rüdiger Eichholz, kiu jam en 1975 faris la unuajn mispaŝojn. En 1989 d-ro André Albault, la prezidanto de la Akademio, amare kaj senhonte konfesis, ke "La disputo pri komput-il, -oro ŝajne eterniĝas. (Monato, decembro 1989, pĝ. 5).

La bizara neologisma radiko "mantor-"

   Kiel fina ago de senespero, la prezidanto de Akademio de Esperanto, en letero al la redakcio de Monato, en la numero citita ĉi-supre, proponas novan sinoniman radikon, venantan de la sanskrita lingvo: "mantor-". Ĝi estas pluformebla en la sekva maniero: "Per mantoro la mantoristoj mantoras; la fako de la mantoristoj nomiĝas mantoristiko. Tiu ĉi neologismo estas tiel bizara, ke mi neniel rekomendos ĝin por registrado en PEKOTEKO.

La nova nelogisma radiko "kompjut"

   La terminologia kaoso eĉ pli densiĝas pro la lastatempa ekuzo de la radiko "kompjut-" en la sekvaj citaĵoj ĉerpitaj el al oficiala organo de la Analiza Skolo, Speciala Cirkulero 62 (aŭgusto 1993).

"VAJSO Niklaŭso, kompjutisto, elektronikisto kaj sagaca aplikanto de Fundamentkonforma Esperanto..." (pĝ. 38)

"La laboro, kiu nun ankoraŭ devas esti farata, kuŝas en la manoj de KLIENO Kristofo, kompjutilfakulo kaj treege severa kontrolanto de ĉio..." (pĝ. 39).

(Rimarku, ke antaŭ kelkaj jaroj Esperanto-Centro Paderborno, la eldonanto de Speciale Cirkulero, uzis la vorton "komputero" sur la kvara kovrilpaĝo de sia Librolisto de la jaro 1985. Kial okazis tiu posta ŝanĝo?)

Etimologio de la radiko "kompjut-"

   "Kompjut-" estas fonetisma asimilado de la angla verbo compute (elp. komPJUT'). Estiĝas demando, ĉu la redakcio de Speciala Cirkulero sendepende elektis tiun radikon, aŭ ĉu ĝi estas retroformita formo, bazita sur pli frua vorto. Eichhoiz, okaze de la organizado de sia enketo en 1975, listigis inter la terminaj variaĵoj "kompjutatoro", kiun li formis per aldono de la sufikso "-ator" al la verba radiko "kompjut-". Rimarku, tamen, ke en lia listo de variaĵoj, la vortformo "kompjutilo" ne aperas, do ĝi ne estis prezentita por voĉdonado".

Konkludo

   Ĉu la neologisma radiko "kompjut-" estu aldonita al la nocio-komplekso 85/408 de PEKOTEKO, aŭ ĉu ĝi estu rifuzita kiel senutila, balasta elemento en la Esperanta leksiko, kiu efikos nur por pligrandigi la terminologian konfuzon sur tiu ĉi tereno? Ĉar la vorto "kompjutilo" mankas en Nepivaj vortoj, kompilita de A. Cherpillod, ŝajnas, ke uzas ĝin aktuale nur la redakcio de Speciala Cirkulero. Sekve estas atendebla pravio de la uzo de tiu vortformo.

Bernard Golden


Notoj.-
  1. PEKOTEKO= Per-komputora termino kolekto. Rüdiger Eichholz, kompilanto. Bailierboro, Ontario (Kanado): Esperanto Press. Plena Pekoteko 85-90, tri volumoj, 1280 pĝ., 1992)
  2. Bernard Golden . Terminologia kaoso: komputilo, komputero, komputoro. Paĝoj 105-146 en Centjara Esperanto Jubilea Libro de Akademianoj. Capecó-SC (Brazilo): Fonto; 1987. 240 pĝ. vidu §8.4 (pĝ. 115) kaj 11.1 (pĝ. 122-123).

Ge-kdoj: La 49a Kongreso de SAt-Amikaro okazos en kastelo Grésillon situanta en la distanco de 2 kilometroj de urbo Baugé (departamento Maine-et-Loire) de la 2a ĝis la 5a de aprilo 1994. Informoj: Kastelo de Grésillon-Maison Culturelle Esperantista, 49150 BAUGÉ. Francio.


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 21ª ~ En pdf (paĝo 15a).