Literaturo

Poetoj malaganoj

   Malago, la urbo kie ni kongresos venontjare, havas longan tradicion pri fascino kaj sorĉo. Tero de poetoj kaj artistoj, kun bela strando kaj klaraj lumoj, paradizo de la suno rigardanta Mediteraneon, ĝi gardas ankoraŭ vivaj la gracion kaj memoron de la neforgesebla Al-Andalus per multnombraj restaĵoj, inter kiuj elstaras la Alkazabo.

En la Malago de tiu memorinda epoko naskiĝis la granda filozofo kaj poeto Avicebrón (1020-1057), alinome Ibn Gabirol; loĝis aŭ naskiĝis poetoj tiel famaj kiel al-Rusafi, Ibn al-Sayj al-Malaqi, Ibn al-Hägg, Abd al-Wahhäb al Malaqi, Ibn al-Sarräy kaj multaj aliaj. Ni okupiĝos hodiaŭ pri du poetoj malaganoj, pri kiuj malmulte oni scias. Unu el ili estas: Abü Yafar Ibn al-Lama'i, naskiĝinta en Malago en la 11-a jarcento. Tre juna ankoraŭ, li jam elstaris kiel talenta homo, tial li estis vokita al la kortego de la berbera sultano de Malago, Ali ibn Hammüd, kie li oficis kiel sekretario de la sultano mem. Li elstaris kiel poeto, kaj lia nomo aperas kiel tia en "La libro de la standardoj" kaj en "Al-Dajira". Jen poemopeco trovebla en unu el tiuj verkoj: Kastelo

Meze de la nigra nokto
nubo flugis tutgracia:
balanciĝis ĝi timema
same kiel ŝanceliĝas
hom' iranta plej sencele
aŭ kun la pied' vundita.
Kaj zefir' disigis perlojn
el lukskolier' fascina
de la nubo promenanta
en la milda nokt' intima,
kaj, volante ilin serĉi,
ĝi lumigis lampojn brilajn,
kaj la nokto per la fulmoj
montris sin pli emocia...

   La alia poeto pri kiu ni devas paroli estas Abü-l-Qasim ibn al-Saqqat, menciita de la eminenta arabisto Emilio García Gómez, sed pri kiu oni scias nur, ke li naskiĝis en Malago en la 12a jc. Jen la sola poemo, kiun mi konas de li verkita:

FESTO EN ĜARDENO
Sub la ombr' de tiu tago
ĝiris niaj amdeziroj
kiel astronomaj sferoj
sopirantaj pri feliĉo.

Tiujn horojn ni pasigis
en ĝarden' kun ĝojo-vibroj,
kie nigra nub' vaganta
per la sabr' de fulmobrilo
en la ektagiĝo servis
trinkon al la invititoj.

Ruĝa vino al ni donis
por dormo-kusenoj mirtojn,
florbukedojn tre komfortajn
inter bosko-verd' kaj triloj.
Ni aspektis kiel reĝoj
meze de plej pompa rito.

Amo-man' nin lerte tredis
por amor' kaj iluzio:
amo estis la fadeno,
estis ni la perlo-bidoj.

Nin atakis, kvazaŭ lancoj,
la fraŭlinaj mamo-cicoj,
ni nur uzis por defendo
niajn haŭton kaj sentivon.

Antaŭ ni vizaĝoj ĉarmaj
malkovriĝis en la nigro,
ŝajnis lunoj plekto-noktaj
dolĉridetoj de knabinoj.

Kaj, krom tiuj du poetoj preskaŭ nekonataj, permesu al mi mencii alian sufiĉe prestiĝan, Abd al-Rahman ibn Muqäna, poeto loĝintan en la kortego de Idris la 2a Ibn Yahyä ibn Ali ibn Hammüd (m. 1055). Li dediĉis al tiu kalifo plurajn poemojn, inter aliaj ĉi tiun:

LAŬDO AL LA KALIFO IDRIS LA 2a DE MALAGO
Jam l' unua ektagiĝo
helis por mi lume klara.
Donu al mi vinon, antaŭ
ol la muezin' preĝklama
firme krios kun soleno:
"nur Alaho estas granda"!

Post miksiĝ' de vin' kaj akvo
vaste sur la frunt' gutadas
inter liaj tristaj faltoj
kvazaŭ fajnaj perloj saltas
kaj unue ili ŝvebas,
jen bobel' aerpendanta,
poste turnas kiel ringoj
antaŭ kamelnazo kalma.

Plaĉas drinki dum festenoj
kun junuloj malavaraj,
kiuj montras sin ĝentilaj,
mirtojn ŝerce interŝanĝas;
plie, ili trinkas vinon,
kiun knabo bel-vizaĝa
verŝas haste laŭ rapido
de gazelo vigle arda...

Rigardadi belan knabon
ĉiam estas ja agrabla, 
kiam sur l'eburan frunton
la gagataj haroj falas,
aŭ kiam ekfloras rozo
sur jasmena vango pala.

Lia branĉ-talio kurbas
kvazaŭ sablomontet' elstara,
kaj el nokte nigraj haroj
ŝprucas la vizaĝo blanka.

Rozoj el la ektagiĝo
vekis per roseroj ĉarmaj
la narcisojn bonodorajn
per gutado kvazaŭ larma,
dum Plejadoj estintiĝis
en la horizonto rava,
same kiel la jasmenoj
en la blanko-hel' florsvagas...

La tenebr-flugilo nokta
fuĝas el l' aŭror' venanta,
kiel nigra korv' forflugas
kaj malkovras l' ovojn blankajn,
tiam, kiam sun' aperas,
restas ĉiuj blindumataj,
ja la suno estas Idris,
filo de la granda Yayä,
fil' de Ali, fil' de Hammüd
Princo de Kredantoj, fama!

Ibn Muqäma

****

Sub la ombro de la alkazabo multnombraj poetoj prikantis dum jarcentoj la selektan vinon, la dolĉajn figojn mondfamajn de tiu ĉi tero..., la belecon senkomparan de la verdaj ĝardenoj, la oran sunon kaj parfumitajn noktojn de la bela Malago, revanta tie apud la arĝenta maro.

Antonio Marco Botella


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 21ª ~ En pdf (paĝo 10a).

Eventoj