Humuro

Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Pajaco Ĉu prave?
Ŝtata inspektoro vizitas frenezulejon. Al malsanulo kun aspekto tute trankvila kaj normala li demandas: —Kial vi estas ĉi tie?
—Ĉar plaĉas al mi pli la ŝuoj ol la botoj.
—Sed tio ne estas sufiĉa motivo por enfermi vin en tiu ĉi loko. Mi mem pli preferas ŝuojn al botoj.
—Ĉu jes? Kaj kiaj vi preferas ilin, ĉu krudajn aŭ frititajn?

***

Sen probabla dubo!
   Oficisto estis pleniganta demandfolion disdonitan de lia administracio. Ĉe la demando: "Kiu estas via rekta superulo"?, li senhezite skribas:
"Mia edzino".

Maldiskreta ripeto.
La edzino: —Ĉu estas dece veni je ĉi tioma horo?
La edzo: —Estas nur la unua matene, kara edzineto!
La edzino: —Grandega mensogulo, jen batis ĵus la tria!
La edzo: — Ho, ne, karulineto! Nun ja estas la unua, kvankam ŝajne la horloĝo ripetis la horon kvar fojojn, por ke vi aŭdu ĝin pli bone!

***

Utila sperto.
—Ĉu vi volas prunti al mi mil pesetojn?
—Mi ne konas vin. Kial vi ne petas tiun favoron al amiko aŭ konato?
—Ĉar mi scias proprasperte, ke neniu konato volas prunti al mi eĉ unu peseton!

***

Konversacio pri sonĝoj.
   Bonaj amikoj renkontiĝas surstrate, unu el ili kun tre pala vizaĝo. Demandite de la alia pri tio, li respondas:
—Mi Bonfartas, sed ankoraŭ mi estas sub la terura impreso de sonĝo, kiu suferigis min dum la lasta dormado. Jen mi troviĝis sen armiloj en afrika dezerto, kie furioza leono persekutis min; pro elĉerpitaj fortoj mi falis teren, la bestego tuj kaptis min sub siajn ungegojn, mia karno estis ŝirata..., terura morto estis neevitebla, kiam la voĉo de mia edzino vekante min liberigis mian animon de tiel kruela aventuro.

   Al tiu angora rakonto respondas la alia:
—Ho, ankaŭ mi havis amaran sonĝon hieraŭ nokte. Sur florplena paradizo, bela junulino persekutis min, ŝia delikata maneto trafis mian dekstran brakon altirante min al si, kaj ĝuste kiam ŝiaj lipoj estis proksimaj al la miaj..., mia edzino vekis min dirante: —Dormemulo, ellitiĝu, vi devas iri al la laboro, ĉar estas jam la oka matene!

***

Malbonŝanca edzo:
S-ro Longakorno babilas kun amiko:
—Jes, vere mi estas tre malbonŝanca, kompare kun mia edzino. Antaŭ unu semajno, ŝi trovis dum mia foresto altvaloran braceleton, kiu vere mirinde kaj tute hazarde adaptiĝas al ŝia mezuro. Pasintan semajnon, ŝi gajnis en loterio belegan pelton, ankaŭ plene laŭmezure. Tamen, reveninte de mia vojaĝo, mi trovis sub mia lito pantoflojn, kiuj estis tro grandaj!
Malbona ŝanco tio mia, ĉu ne?

***

Opinio pri manĝo.
Du esperantistoj konversacias pri la Zamenhofa-taga vespermanĝo, okazinta en prestiĝa restoracio. Unu el ili, ne povinte partopreni, demandas la alian:
—Ĉu vi bone manĝis en tiu fama restoracio?
—Ne, tute ne; se la supo estus tiel varma, kiel la vino; la vino tiel maljuna, kiel la meleagro; kaj la meleagro tiel karnoriĉa, kiel la kelnerino..., vere ja tiel estus bonega la tuta manĝo!

***

LA REDAKCIO

Inter ŝtelistoj.
—Kaj, kiam ĵus mi ŝtelis la horloĝon al kunvojaĝanto, li diris al mi:
—Ĉu vi deziras scii, kioma horo estas nun? La unua!—, kaj li donis al mi teruran pugnobaton.
—Vo estos bonŝanca—, diris la alia ŝtelisto, —ĉar se anstataŭ la unua temus pri la dekdua...

***

Pri kuracistoj
Okulisto al miopiulo:
—Ĉu vi kapablas vidi tiujn literojn, kiuj montriĝas sur la tabulo=
—Ki..., ki..., kie estas la tabulo?

***

Senpripense
   Almozulo al preterpasanta kuracisto:
—Sinjoro, mi malsatas! —bona, tre bona simptomo!


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 21ª ~ En pdf (paĝo 7a).