Historio

Federica Montseny


En Tuluzo (Francio) en la aĝo de 88 jaroj forpasis la 14an de januaro Federica Montseny, unu el la plej elstara figuroj de la liberecana movado en Hispanio.

Ŝi naskiĝis en Madrido la 12an de februaro, kaj ŝiaj gepatroj estis la prestiĝaj anarkistoj Juan Montseny aj Teresa Mañé, ambaŭ pli konataj per la nomoj Federico Urales kaj Soledad Gustavo, respektive, fonditoj de "La Blanka Revuo" (1898-1906) kaj "Tero kaj Libero" (1902-1938). La homoj de mia gneeracio, kiuj travivis la teruran hispanan intercivitanan militon (1936-1939) tute ne povas forgesi la serio da edukcelaj noveletoj eldonitaj de tiu ideologa paro, i.a. "La ideala novelo" (1925-1937), plena de idealismoj kaj romantikaj puraj sociaj ideoj, kiuj ĉarmis la tiamajn genjunulojn. Federica verkis plurajn el tiuj noveletoj.

Federica MontsenyFederica Montseny neniam vizitis la oficialan lernejon, ĉar edukis ŝin ŝia patrino, titolita instruistino, sed vizitis la Universitaton de Barelono, kie ŝi studis Filozofion kaj Beletron. Tre juna, ŝi jam sentis la bezonon batali por la liberecanaj ideoj kaj, apenaŭ 12-jara, ŝi deziris partopreni en la grandaj strikoj okazintaj en Barcelono en 1917. Ŝi tuj aliĝis al la sindikato CNT kaj kunlaboris en liberecanaj ĵurnaloj kaj revuo. Ekde la jaro 1931 ŝi firme apogis la Iberian Anarkisman Federacion kiel specifan organizon sendependan de la sindikato, strebis kun la laborista movado por starigi la 2an Respublikon, sed baldaŭ ŝi konfesis sian elreviĝon, kiam la respulbikaj regantoj ne montriĝis solidaraj kun la popolaj aspiroj.

En 1936, post la eksplodo de la hispana intercivitana milito, en terure malbonaj cirkonstancoj, la socialisto Largo Caballero invitis ŝin partopreni kiel ministro en la hispana registaro. Ŝi devis akcepti malgraŭ siaj kontraŭŝtataj opinioj, kiel reprezentanto de la sindikato CNT, ĉar nepris la unueco de ĉiuj antifaŝismaj politikaj kaj sociaj formacioj. Estis tiu unu el la decidoj plej tiklaj kaj malfacilaj de ŝia tuta vivo, sed la dilemo pivotis inter diktaturo kaj demokratio, kaj ŝi devis cedi. Ŝi estis ministro pri Sano kaj Sociala Asistado de novembro 1936 ĝis majo 1937 kaj de tiu posteno ŝi okupiĝis pri la urĝaj problemoj de la milithospitaloj kaj evakuo de rifuĝintoj. Dum sia mallonga mandato ŝi leĝigis la abortig-rajton kaj starigis la t.n. "liberigejojn de prostituinoj". Temis pri instituciaj domoj, en kiu la prostituitinoj loĝis kaj lernis profesion.

Post la hispana milito ŝi ekziliĝis en la sudon de Francio, sed, forkurante de la germanaj nazioj, ŝi serĉis rifuĝon en Burgonjo, kie ŝi estis fine arestita. La hispana diktatoro petis ŝian ekstradiciigon, sed francaj aŭtoritatoj ne akceptis ĝin, ĉar en tiu momento ŝi estis graveda.

En 1945, post la mondmilita fino, ŝi denove translokiĝis al Tuluzo, kie ŝi ĝismorte loĝis.

En 1977 Federica Montseny revenis denove al Hispanio por restarigi la sindikaton CNT, kaj de tiam ŝi ofte venis al Barcelono, ke loĝas ŝiaj genepoj. Ŝi okupis ĉiam altajn gvidajn postenojn en la nacia komitato de la liberecana hispana movado.

Federika Montsenj Mamje'Federica Montseny verkis "La virino, problemo de la viro" (1932), "Anselmo Lorenzo" (1938), "Miaj spertoj kiel ministro pri Sano kaj Sociala Asistado" (1938) kaj "Cent tagoj el la vivo de virino" (1949). En 1987 ŝi publikigis aŭtografian verkon "Miaj unuaj kvardek jaroj", en kiu ŝi rakontas sian vivon, de sia naskiĝo ĝis la fino de la 2a mondmilito. Ŝi verkis ankaŭ multnombrajn artikolojn en liberecanaj gazetoj, kaj estis vera ĝuo legi ŝiajn rakontojn en ŝiaj idealistaj noveletoj, kie ŝi emfazis la socian justecon, la liberan amoron kaj la abomenon al ĉia subpremado.

Kurioze, tiu ĉi virino, kiun la gazetaro elstarigas nun okaze de ŝia forpaso, nur ĉar ŝi estis la unua hispana virino, kiu okupis ministrejon, ofte konfesis, ke tio, kion ŝi plej bedaŭras en sia vivo estas ĝuste tio, "estinti ministro", kvankam siatempe ŝi ofte proklamis, ke ne pro tio ŝi rezignis pri siaj ideoj.

Federica Montseny Mañé, defendanto de libera amoro, senlaca batalanto por libero kaj justa socio: vi pace ripozu!

LA REDAKCIO.


Aliaj Kajeroj~ Kajero 22ª ~ En pdf (paĝo 4ª).
Enretigis Jesuo.