Beletro

Lirikaj paĝoj

La lasta valso

(Al Vicente Aleixandre)

Tiu komenco lanta:
La valso pluas kvintesenco
de la galanta gesto kor-kloniga
kaj de l' pudor' solvita duonsvenen
ĉe danc-invit' voluta...

Tiu kadenco svaga, ĝela, flusa
kiel orgasmo-aŭro —ho! — : aŭguro
de paroksismo sensa...

Tiu parfumo narda —ranc-odora —
je la ekzakta disto de suspiro

               i                         i                     i
           v  n                  v  n                    v  n
Kaj... s      g! unu du s       g! unu du s        g!...                                       

La valso ekis:
abrupta flugilado,  
puca girlando bugenvila,
agacaj grincoj el poluro planka,
amelaj krakoj, klakoj kalkanumaj.

Kajsnko rozpetala.

Kaj dolĉaj baboj de serafo,
pozoj
ekcesaj, sgtreĉaj, drole disorditaj:
la kavaliraj bustoj
virloke brusto-ŝvelaj,
la damoj okulfermaj
—damoj lividaj ŝminke—,
kun la rokoka kapo retroklina
kaj l' muzeletoj pintaj...

               i                         i                     i
           v  n                  v  n                    v  n
Kaj... s      g! unu du s       g! unu du s        g!...                                       

La valso pluas,
Estas la tempo dela vorto ĝusta
—siropa kompliment' aŭ digtirambo —, kiu el preciozaj plukas pepojn
vunditajn de la ruĵ'.
Estas la tempo
de la leĝer' meringa,
de l' fajr' nekonfesata,
de la prodaĵ' poltrona.
hop!:                      
beketi kison
— perfido de la punĉo! —,
berketi kison laŭ la takto valsa.

               i                         i                     i
           v  n                  v  n                    v  n
Kaj... s      g! unu du s       g! unu du s        g!...                                       

La valso pluas.
La valso tuj akmeos.
La valso iĝis jam skualo fola,
trombo da pompo, filigran' kajkaŝ-lascivo,
trompo el mosko rava, kiu preskaŭ min kuntrenas.

Kreskas la trombo, sed la vals' eksteras,
preteras la ŝaŭm-ondojn
ĉe la ingvenoj moŝtaj,
la perlajn roso-tugojn ĉe l' pudendoj,
la sagan ĉiel-iron
de la pendaĵoj gloraj,
la krevon de l' granatoj interkruraj,

la deziron
pudritan de la prudo.

Kreskas la trombo plue kaj ensuĉas
ĉion postiĉan —kiĉan — kortezo!
Ho, pufo kaj parado!
Ho, karapacoj, maskoj kaj perukoj!

Valsas skeletoj de pingven' rikane
kun mutaj skeletinoj de gorgono.
Sur tombo-ŝtonoj, dume, la aliaj
febran volupton soliteras.

verdo
en pompejeska rubo, flagro de kurtenoj,
formikpululo ĉe senbuŝaj buŝoj
aŭ neforgesumino interdene...
Sed revenu!
La valso de la falso daŭras plue,
valso ripeta ede,
ripet' koŝmare prema,
koŝmar' sen kapo kaj sen fin'.
Revenu,
leviĝu el la seĝo de spektantoj,
ekpaŝu, valsu: giru kaj tgurniĝu
turniĝu plu kaj... —sving! — kaj ... —sving! — kaj svingu
v in el svarmo balo-sinen, snufu
pelnpulme,
ĝislime streĉu l' fibron de l' furio
kaj longe bombe tondru: "jam sufiĉas!!"

MIGUEL FERNÁNDEZ

NOTO DE LA REDAKCIO: Ĉi verko ricevis la premion Eglanterio por la plej kvalita poemo pri temo laŭvole elektita en la 32-aj Internaciaj Floraj Ludoj.





Aliaj Kajeroj~ Kajero 22ª ~ En pdf (paĝo 21ª).
Enretigis Jesuo.