Movado

La movado en kaj ekster Iberio

La 67a SAT-KONGRESO okazos en Ŝtraznice, Ĉeĥa Respubliko, de la 16a ĝis la 23a de julio 1994. Sufiĉe alloga programo: ekskursoj, debatoj, neforgeseblaj vizitoj. Ankaŭ estas programita tre interesa SAT-Antaŭkongreso okazonta en Prago, naskiĝurbo de SAT, de la 9a ĝis la 16a de julio. Informoj: SAT; 67, Av. Gambetta, F-75202-PARIS. Francio.

***

15a Hispana-Franca Renkontiĝo en GRAUS. Organizite de la Esperanta Centro "FRATECO", de Zaragozo, la 4an kaj la 5an de Junio okazos en GRAUS (Huesca) tiu interesa Renkontiĝi de geesperantistoj de ambaŭ flankoj de Pireneoj. Prelegoj, ekskurso, agrabla kunestado garantiata al kiu estis invititaj de la Grupoj de Barcelono, Sabadell, Pamplono, Logroño, Vitoria kaj Bilbao, krom niaj francaj gesamideanoj. Informoj Esperanta Societo "FRATECO"; C/ San Vicente de Paul, 1.E. 50001- ZARAGOZA, Telf. (976) 22.74.97.

***

PREMIO ANDREŬ NIN.
   "Multfoje la historio ne estas justa. Eble ĉar ĉiam verkas ĝin la venkintoj, kaj tial tiuj homoj apartenantaj al la venkitoj restas laŭlonge de la jaroj tute forgesitaj, aŭ aboneme rememorataj". Tiel pensas kaj diras la nuna urbestro de El Vendrell, Martí Carnicer i Vidal, kaj, por iamaniere korekti tian maljuston, li strebis, kun la urbestraro de El Vendrell, retrovi la fidelan memoron elvokante la figuron polemikan de la Vendrell-ano Andreŭ NIN, elstara revoluciulo kaj esperantisto de antaŭ pluraj jardekoj, kaj senpasie analizi la konduton kaj historiajn eventojn, kiuj ĉirkaŭas liajn viverojn en tiu tempo.

   Tiucele, post duonjarcento de la drama forpase de Andreŭ NIN, la urbestraro de El Vendrell kunvokas la t.n. "Premio Andreŭ Nin", kiun oni aljuĝos al esplora verko aŭ tezo pri sociaj kaj politikaj temoj, verkitaj en kiu ajn lingvo. Povas partopreni en la konkurso ĉiuj neeldonitaj verkoj, kaj la Regularo de la Konkurso aperos en kvar lingvoj: kataluna, angla, hispana kaj esperanta. La fina dato por prezentado de originaloj estos la 31a de decembro 1994, kaj la premio konsistos en la sumo de 1.000.000 da pesetoj.

   Ĵurianos Pelai Pages (katedra profesoro pri Historio de la Barcelona Universitato); Pere Angera (katedra profesoro pri Historio de la Universitato Riera i Virgili de Taragono); Ramón Obiols (unua sekretario de Kataluna Scialista Partio); Victor Alba (verkisto) kaj Martí Carnicer (Urbestro de El Vendrell). Informoj: Urbestraro de El Vendrell; Area de Cultura-Cal Guimera. C/ Santa Ana, 8. 43700-EL VENDRELL.

   Ĉar grandparte el niaj legantoj tute ne konas eĉ la nomon de Andreo NIN, "KAJEROJ" volis prezenti skize biografieton de tiu homo, pri kies figuro temos la kunvokita konkurso:

ANDREO NIN naskiĝis en El Vendrell en 1892 kaj profesie laboris kiel instruisto aŭ ĵurnalisto. Komence, li politike partoprenis en la katalunaj movadoj naciisma kaj socialisma. Ekde la jaro 1919 li aktivis en la sindikato CNT, kaj ene de ĝi li defendis la rusan revolucion, je kial li kunlaboris kun la pro-komunismaj grupoj. Li vigle partoprenis en la III-a Kongreso de la Internacia Ruĝa Sindikato (ISR) kaj en la 3-a Kongreso de la III-a Internacio, en kiu li reprezentis la sindikaton CNT. Post tiu kongresoj li restis en Moskvo kiel reprezentanto de la Revoluciaj Sindikataj Komitatoj.

   Okaze de arda polemiko tiuepoka pri la Socialismo en unu sola lando, oni akuzis lin kiel trockiston, kvankam en grava artikolo publikigita en "Correspondance Internationale" (Majo 1925) li solene deklaris sin kontraŭtrockisma. Li kontaktis plurfoje kun Trocki mem por debati pri ideologiaj temoj kaj en 1929 revenis en Hispanion.

   En nia lando, post grava ideologia polemiko kun Maurin, Andreo NIN fondis kun J. Andrade la Grupon "Ezquerra Comunista", kies idearo fariĝis bazo por la fondo en 1935 de alia Grupo, "Laborista Bloko", de nova Partio (POUM) "Laborista Partio pri Marksisma Unuiĝo", kiun gvidis Maurin, NIN, Bonet, Andrade, Arquer k.a., kaj kies ĉefaj programceloj estis: starigo de provizore proletara diktaturo, evbleco de la popoloj disponi pri la propra destino, sindikata unueco kaj unuiĝo de ĉiuj politikaj revoluciaj fortoj, precipe socialistoj kaj komunistoj, do la karaktero komunista de la nova partio montriĝis tute klara.

   En 1936 Andreo NIN estis elektita deputito reprezentante sian partion en Teruel, balotita kiel kandidato en la listoj prezentitaj de la unueca maldekstra bloko Popola Fronto.

   Je la komenco de la hispana intercivitana milito (1936-1939), ĉar la ĝenerala sekretario de la partio POUM, J. Maurin, estis kaptita de la milistimaj ribeluloj, Andreo NIN okupis tiun postenon kaj ankaŭ aliajn elstarajn en la gvidado de la ĝeneralitato de Katalunio (Kataluna Aŭtonoma Registaro): membro de la Ekonomia Konsilantaro kaj Konsilanto pri Justico.

   En tiuj danĝeraj momentoj, gravega fendo fariĝis en la antifaŝismaj vicoj, kiuj subtenis la lukton, precipe en Barcelono: la socialistoj de PSUC kaj aliaj moderaj partioj favoraj al la Ĝeneralitato, kiuj volis starigi la ŝtatan strukturojn, apogi la regaddaŭrigon de la popolfronta registaro kaj starigi apriore militvenkon per kreado de popolarmeo; kaj partio POUM kun la simpatio de certaj sektoroj de CNT-FAI, kiuj klopodis akapari ĉiujn risortojn de la povo, krei revolucian armeon kiel sola solvo por garantii la triumfon kontraŭ la ribelintaj militistoj kaj la konkeron de la socialisma revolucio.

   Tiu diverĝeco de opinioj rompis la faktan unuecon de la respublikaj fortoj, kio kulminis en la teruraj eventoj de majo 1937 en Barcelono, kiam post dramaj bataloj surstrataj la partianoj de POUM kaj ties simpatiantoj estis venkitaj, ĝiaj gvidantoj procesitaj kaj la partio rigore malpermesita.

Koincidis tiu evento kun la politikŝanĝo de Stalin en Rusio, kiam la ruĝa diktatoro volis pereigi la bolŝevisman opozicion (procesoj de Moskvo), akuzitan de interkonsento kun Trocki (inter kiujn la diktatoro metis Andreon NIN). Sovetiaj spionagentoj ricevis la ordonon mortigi la Vendrell-anon, kaj Andreo NIN estis murdita en Madrido dum monato Julio 1937.

   Andreo NIN estas aŭtoro de pluraj verkoj: "Diktaturoj de nia tempo" (1930), "La hispana proletaro antaŭ la revolucio" (1931) kaj "La naciaj emancipiĝmovadoj" (1932).

   Ŝajnas oportuna, ke Andreo NIN, polemika figuro politika dum longa periodo de nia historio, kiun kelkaj akuzis kiel perfidulon al la revolucio, kaj aliaj proklamis kiel heroon kaj martiron de la vera socialismo, estu studata senpasie de novaj generacioj, kaj, se eble, ni, iamaj batalantoj, volus ricevi definitivan bildon, en unu aŭ alia senco, de unu el tiuj bravaj homoj, kiuj perdis la vivon batalante por siaj ideoj. Ĉiukaze io tute nepensebla en tiu ĉi nana nuntempo nur atentata al la zigzagoj de moŝta Mono.

LA REDAKCIO


Aliaj Kajeroj ~ Kajero 22ª ~ En pdf (paĝo 12a).