Lingvo

Ankoraŭ pri lingvioj kaj..., punkto!


La lasta artikolo pri "Lingvioj" aperinta en "S-ulo"-Febr.-94, subskribita de Petro Levi, montriĝas pli klarvida kaj trafa ol la antaŭaj aperintaj de diversaj k-do. Petro Levi prave venas al konkludo: "ke se ekzistas en la regularo de la SAT-Statuto iu punkto nepre postulanta kiel kondiĉon, ke ĉiu fondo de LEA-o estu kreita surbaze de lingvio; se ne ekzistas en la Gotenburga Konvencio iu ajn pricizigo tiurilate", kaj plie, se la SAT-P.K. ne plu konsilas tiun prilingvian kondiĉon, evidente ne plu ekzistas tiu problemo, kaj la debato, ĉar senfundamenta, postuas finiĝon...

Kio do okazis por tio, ke dum pluraj jaroj la problemo pri lingvioj venenis la rilaton de HALE kaj SAT-P.K.? La afero venas de antaŭ longe kaj komenciĝis okaze de la fondo de HALE (1986) en momento tute ne agrablaj. Aparte de ofendo kompara, ĉar la SAT-P.K. entuziasme helpis la katalunajn naciistojn, kiam ĉi tiuj pro strategiaj politikaj motivoj volis fondi propran katalunan LEA-on tuj fiaskintan, dum HALE ricevis nur la indiferenton de niaj Parizaj k-doj, ĝis tia grado, ke la anonco de ĝia oficiala fondiĝo (17-7-87) restis preskaŭ nekonata en niaj medioj. Nur kiam ni private protestis, oni disvastigis la novaĵon.

La problemo pri la lingvio komenciĝis kiam la tiama HALE prezidanto ricevis leteron de la SAT-P.K. indikantan jenon:

"Laŭ tradicio, LEA ne estas landa laborista E-Asocio, sed ĝi kovras teritoriojn de sia lingvo (SAT-Amikaro estas LEA por franclingvio. Do HALE devus esti ne hispana LEA, sed hispanlingvia LEA".

Tiu paragrafo montras, almenaŭ, absolutan miopion de la Pariza gvidanto, ĉar en Hispanio ekzistas kvar oficialaj ligvoj, ĉiuj ili parolataj, kaj la komento de tiu responsulo kiel reprezentanto de SAT metis nin en gravan konfuzon... Ĉu HALE havis ĉiujn necesajn elementojn por esti akceptita en la SAT-komunumo? En kiun lingvion enkadrigi asocion, kies membroj apartenis al diversaj lingvioj? En nian penson tuj venis la konvinko, ke tiu lingvia postulo estas neaplikebla.

De tiu momento komenciĝis la debato pri "lingvioj" ne laŭ statuta vidpunto, sed laŭ nia opinio, kiel arbitra postulo nelogika, do ni penis en ĉiuj konvenaj cirkonstancoj elmontri, ke tiu "tradicio" (tiel nomata de la PK.) en la fondo de LEA-oj estis, minimume, kaduka koncepto pragmate nepostulebla. Laŭ tiu linion mi verkis artikolon pri tiu konkreta temo (1988), sed la redaktoro de "Sennaciulo" ne publikigis ĝin. Mi protestis rekte antaŭ la prezidanto mem de la P.K., kaj finfine la aritkolo aperis kun ekskuzoj, post sepmonata atendo (S-ulo 1005). Ankaŭ la prezidanto, siaflanke, respondis min (21-9-89) kaj promesis al mi la asocian helpon, ja nia ekonomia situacio estis tre malriĉa por ekfunkcii. La vero estas, ke HALE neniam ricevis de Parizo eĉ simplan krajonon, kaj kiam ni devis aĉeti elektronikan maŝinon por kompostado de "KAJEROJ EL LA SUDO", tute modesta pensiulo devis pagi ĝin per prokrastitaj pagoj laŭlonge de pluraj monatoj. La menciita artikolo emfazis "la rajton de HALE ekzisti, ne surbaze de limoj regionaj, ŝtataj aŭ lingviaj, sed profitante la prozitivajn rilatojn de kolektivoj komune kunvivantaj dum jarcentoj en iberiaj teritorioj".

De tiu jaro en ĉiu SAT-kongreso oni parolis pri la temo "lingvioj", sed nur polemike, eble eĉ sen la konkreta intenco solvi la problemon. En 1990, en la SAT-kongreso okazinta en Linz, oni debatis pri la rolo de LEA-oj kaj oni aludis al la Konvencio de Gotenburgo inter SAT-LEA-oj kaj iliaj respektivaj taskoj, sed neniu klarigis kial LEA-oj devas esti fonditaj surbaze de "lingvioj".

En 1991, en la kongresdebato pri rilatoj inter LEA-oj, oni prezentis plurajn demandojn pri "lingvioj", sed neniu SAT-gvidanto sciis respondi. En 1992, en la kongreso de Kaŭnas, la afero ne nur ne progresis, sed atentinde regresis, ĉar en la kongresdebato la SAT-reprezentanto insiste marteladis: "ke LEA-oj ne baziĝas sur ŝtatoj ser sur lingviojlingvaj teritorioj" (S-ulo Okt.1992). Kompreneble la aserto ne sin subtenis, ĉar pragmate preskaŭ neniu LEA-o funkciis en tiu momento sur bazo lignvia, kaj kiel reagon mi aperigis artikolon en "Kajeroj el la Sudo", n-ro 17/1993, kaj saman artikolon ankaŭ en S-ulo-Apr. en 1993. En ĝi mi eksplikas la staton de ĉiu LEA-o sub lingvia vidpunkto, laŭ mia opinion "ĥaosan", kio vere tute ne signifas, ke la aluditaj asocioj ne funkciis/as kontentige.

Tiu artikolo, taŭga por inciti al lal debato kaj utila por serĉado de eventala solvo, kaŭzis ankaŭ miskomprenojn. Ekz., k-do Hardy interpretis (S-uo, Jun. 1993), ke mi diras: "Laŭ la Gotenburga Konvencio LEA-oj devus organiziĝi ne laŭ ŝtatoj, sed laŭ lingvioj", kaj tuj li donas precizigojn. Kompreneble, tio ne estas ĝuste tiel, ja en tiu kazo mi tute simple ripetis la paragrafon, kiu svingis la P.K. okaze de fondotaj LEA-oj de kiam HALE naskiĝis. Ja ĉiuj niaj legantoj komprenas, ke mi ĝuste batalis kontraŭ la signifo de tiu paragrafo. Sed, en tiu momento mi ne respondis al tiu repliko, ĉar mi ne volis polemiki, same kiel mi ne tion faris okaze de repliko de k-do Lagrange (S-ulo-997, 1988), precipe ĉar mi konjektis, ke miaj respondoj ne kontribuos al la solvo de la problemo. Tamen en la repliko de k-do Hardy mi trovis paragrafon tre trafan, kiam je la artikolofino li skribas: "La plej saĝa sinteno estas fidi la laboristajn esperantistojn per ke ili sin organizu laŭ formo plej konvena de la lokaj cirkonstanckoj".

Tiu trafa opinio de Hardy konfirmis nian konvinkon, ke ni iris sur la bona vojo, kaj iamaniere ĝi komplementis nian diron en "KAJEROJ" en la ĵus citita artikolo: "ke estas la strukturoj de la organizaĵoj, kiuj devas adaptiĝi al la bezonoj kaj celoj de la individuoj aŭ kolektivoj".

Kiel mi jam substrekis je la komenco de tiu ĉi dokumento, kdo Petro Levi en sia lasta artikolo venas al la konkludo, ke ĉar la Gotenburga Konvecio enhavas neniun precizigon pri la kreo kaj strukturo de LEAj, kaj la P.K. mem ne plu postulas devigan lingvian kondiĉon, ni, hispanaj HALE-anoj, kiuj neniam akceptis la tezon pri lingvioj, tute simple ĉar ni estas plurlingvanoj, plene konsentas pri la propono de k-do Levi: "neniu regulo povas esti pli fleksebla ol al foresto de regulo", do ni akceptas ne adopti ian ajn regulon por la fondo de LEA-o. Kaj sendube tiel finiĝas debato kaj difinopledo ĉiam malalgrabla por HALE.

Eble restas en la aero pluraj demandoj senrespondaj ĝis nun, antaŭ ol definitive fermi la debaton: kiu uzis unuafoje la vorton "lingvio" en SAT en pasintaj tempoj? Kiel naskiĝis la koncepto "lingvio" en niaj medioj kaj kiu decidis ĝin apliki por la fondo de niaj laboristaj asocioj? Kiu decidis nun, en modernaj tempoj, postuli la lingvion kiel modelon por enkadrigi laboristajn asociojn? Mi volas neniun akuzi, neniun aludi malbonintence, la respondo al tiuj demandoj eble nestas en malnovaj dokumentoj de antaŭ pluraj jardekoj, kaj eble kelkaj kamaradoj eĉ konsideros miajn demandojn iom frivolaj. Mi ne opinias tion, Ĉu estas tro, se mi tute respekteme petas al fakuloj, precipe al reprezentantoj de LEA-oj en Parizo, kaj ankaŭ al la prezidanto de LEA-SAT-Komitato, doni respondon al tiuj demandoj?

Principe, la koncepto lingvio sendube havas novkoloniismajn resonojn... Sed tio estas ja alia afero.

Antonio Marco Botella

P.S.

"KAJEROJ EL AL SUDO" permesas eventualan reprodukton de tiu ĉi artikolo en "Sennaciulo" aŭ periodaĵoj de niaj LEA-oj, kompreneble se la koncernaj ĉefredaktoroj konsideras tion interesa por ties legantoj. Ni, niaflanke, jam decidis meti finan punkton al la temo.

Averto pri la verko Tirano Banderas.


Aliaj Kajeroj~ Kajero 22ª ~ En pdf (paĝo 7ª).
Enretigis Jesuo.