Libroj

Recenzo: Komercado de kulturoj kaj lingvoj

Komercado dekulturoj kaj lingvoj Werner Bormann: Mondkomerco kaj Lingvo. Aŭtor-eldono, Hamburg 1993. 21 x 15 cm. 47 p. broŝurita. Prezo: DM 3.50.

La recendata verko enhavas la tekstojn de du prelegoj prezentitaj kadre de Internaciaj Kongresoj uiniversitataj en Roterdamo (1988) kaj Havano (1990). Ili servis ankaŭ kiel studmaterialo por kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en Sanmarino.

La unua prelego, "Komerco stimulas kompreniĝon", estas nekonvinka provi pravigi la sekvan pensoĉenon: komerco inter landoj kaj popoloj estigas kontaktojn, el kiuj rezultas kompreno, kiu poste evoluas al kompreniĝo; kompreniĝo estas bazo por paca kunvivado, kaj el ĝi fontas interkompreniĝo, tiu alta idealo, kiiu estas anima rendimento. Al tiu celo de internaciaj rilatoj —kompreniĝo— la aŭtoroj feble trudas Esperanton kiel idealisman faktoron, kiu "ebligas komprenon en tre reala senco, nome per lingvo, la rekta transportilo de ideoj kaj sentoj".

Skeptika leganto, rigardante kiel la homaro jam de longe komercadis kun bonaj rezultoj per plej primitivaj komunikiloj kiel gestoj kaj piĝinoj, apenaŭ samopinios kun Bormann pri la grava rolo de lingvo. Kaj, se lingvo iam estas bezonata, vendantoj ĉiam estas pretaj lerni la lingvon de potencialaj aĉetontoj. La kosto de tiu lingvolernado, kompreneble, estas kaŝe inkludita en la prezoj de la varoj kaj servoj. Post kiam la fakturitaj sumoj estos pagitaj kaj la varoj liveritaj, ne plu estos necese okupiĝi pri nebulaj konceptoj kiel kompreniĝo, kiun Bormann nomas "nocio el la spirita mondo". Jam pli efike parolis materialisme kaj intenacilingve la mono.

Estas malfacile akcepti la konkludon, ke pli intensa interŝanĝado de varoj trans limojn de unuopaj ŝtatoj ebligas ekkonojn kaj, kiel sekvan ŝtupon, komprenadon. Neniel estas devigate al interkomercantoj reciproke respekti aŭ alpreni fremdajn vivstilojn por efektivigi komprenigon. Male, tro intima apudesto de malsamaj kulturoj povas konduki, ne al kompreniĝo, sed al ksenofobio kaj rasismo, eĉ ene de la Esperantliva komunumo. Jen la alia, malpura flanko de la monero, kiun Bormann ne tuŝis en la prezento de sia tezo.

En la dua prelego, "Ekonomia forteco kontraŭ kultura diverseco", la aŭtoro karakterizas du specojn de kulturoj. La unuaj estas "hejme katenitaj kaj ne kapablas disradii trans siajn proprajn landlimojn. Multaj troviĝas tra la tuta mondo, ankaŭ en Eŭropo. Kontraŭe, estas potencaj kulturoj, kiujn en la historio de la homaro ekspansiis kaj akiris apo gantojn loĝantajn malproksime de la originaj centroj. Bormann serĉis la kialojn de tiu disdivido de kulturoj inter progresantaj, stabilaj kaj regresantaj. Li rifuzas faktorojn kiel multenombrecon kaj hegemonion, ĉar ne ĉiuj kulturoj, kies portantoj apartenas al teritorie grajdaŝtato, aŭ al politike fortamondpotenco, posedas modelan karakteron kapablan influi aliajn kulturojn kaj tiri fremdulojn en ilian kondutaron. Laŭ Bormann, ne gravaj estas militista potenco nek religia misieco: restas, do, ekonomia forteco, sed sola ĝi ne sufiĉas. La esenca kazo de sukcesa kultura influo sur la aliaj homoj estas "la modela karaktero por la imitantoj, kiuj ŝatas vivi tiel, kiel tio estas kutima en tiuj kulturoj". Bormann trafe disvolvas tiun nocion por demonstri, kial la usona kulturo ĉie en la mondo estas akceptata, kaj pro tio enradikiĝas. Estas rekomendinde, ke pitaj, mallarĝmensaj esperantistoj, kiuj sur la paĝoj de esperantaj periodaĵoj elsputas sian malamon kontraŭ la usona "pseŭdokulturo", atente legu la sobran eksplikon de Bormann.

Mi malsamopinias pri nur unu punkto rilatanta al la priskribo de ekspansiemaj kulturoj. La aŭtoro uzas kiel ekzemplojn de forte ekspansiantaj kulturoj la usonan, kiu tradicie havis tiun trajton, kaj la islaman en la nuna historia epoko. Tamen, estas esenca diferenco inter la du specoj de ekspansio. La usona kulturo ĉiam montris tendencon disradii horizontale en spaco, altirante en sian influsferon pli kaj pli da dise situantaj landoj kaj popoloj. Male, la islama kulturo, lastatempe rajdante sur la bolantaj ondoj de fundamentismo, ne ekspansiis eksteren sed regresis, profundiĝante ĝis siaj radikoj. Alivorte, ĝia evoludirekto estis vertikale sur la propraj historiaj terenoj. Tion evidentigas la fakto, ke tre magra parto de la islama kulturo tuŝas la vivon de ne-islamanoj. Por paroli per komerca lingvaĵo, la usona vivstilo estas unuklasa eksport-produktaĵo, dum la islama vivstilo konvenas nur por la enlandaj merkatoj.

Naiva esperantisto certe demandas nun: kiel ekspansias la verda kulturo? Ĉu ĝi estas vivstila komercaĵo havanta altirvaloron sur la monda merkato de ideoj? Tradiciaj movadanoj volas vendi ĝin en pakumo simila al tiu de la usona kulturo, esperante tiel akiri amasan apogon ĉie en la mondo. Raŭmistoj prefere elektas la islaman modelon de rafinado kaj profundiĝo. Ili, do, ignoras la strasaĵojn de la vendoplaco.

Ĉar la titolo de tiu ĉi prelego enhavas la esprimon "kultura diverseco", Bormann nur ĉe la fino, kvazaŭ piednote, mencias la eblan aplikon de Esperanto por konservado de kultura diverseco —"granda kaj malfacila laboro"— se ĝi iel kaj iam estas efektivigebla.

Bernard GOLDEN
*****

Aliaj Kajeroj~ Kajero 22ª ~ En pdf (paĝo 12ª).
Enretigis Jesuo.