Esperantismo:

Sopiro al interna ideo


Zamenhof kaj interna ideo. La evoluo de la socio montras de tempo al tempo kontraŭdirojn neatenditajn, surprizojn nepenseblajn. Unu el la grandaj malfeliĉoj de nia epoko estas certa renaskiĝo de malgrandaj naciismoj kiel kontrapunkto al la ĝenerala aspiro de homoj kaj popoloj al libero kaj demokratio. Eble, la longa kaj kruela ruĝa subpremado de malgrandaj landaj minoritatoj en Orient-Eŭropo kaj aliaj diktaturoj en aliaj lokoj, estis la kaŭzo probabla de tiuj danĝeraj ŝprucoj, kiuj funkcias kiel motoroj de tiu regresema naciisma movado, minancanta nun meti Eŭropo en teruran konflagracion, elmontrinte kiom primitive kruela povas esti homo atakita de la naciisma viruso: lasta elmontro en eksa Jugoslavio... La influo de tiuj perversaj ideoj iamaniere aperis eĉ en la Esperanta Movado, kiel mi detektis en Valencio.

Pasintsomere mi partoprenis en la UK okazinta en Valencio, kie mi povis sperti la indikitan influon ĉe gentoj el la plej distaj partoj el la mondo. Ekzemple, kiam mi eliris el la koncerto de "SOLO", mi konversaciis pri muziko kun junulo, kaj post interŝanĝo de opinioj mi demandis lin el kiu lando li estas. Li fiere respondis: "El Eŭskio!" Mi dubis, mia penso serĉis landon kun tiu nomo, sed mi ne ĝin trovis. Poste mi rimarkis, ho jes!: Vaskolando. Eŭskio estas nomo ned de lando, nek de ŝtato. Ĝi estas nomo inventita de vaskaj naciistoj, laŭ mia opinio ne tro trafe, kaj mi demanis min: Kial meti tiom da konfuzo inter la homojn? Mi konas tiun vorto-radikon, sed ĉu ni devas lerni ĉiun produkton naskiĝintan en la febra menso de utopiulo aŭ de politika minoritato? En tiu ĉi kazo, ĉu ne taŭgas Vaskolando, sufiĉe konata kaj digna nomo, tute esprimoplena en ĉiuj aspektoj? Laŭ ili, ne!, kaj eĉ en la parolon eniras la paranojo de la naciistoj.

Mia reago en tiu momento estis eniĝi en tiun kuriozan ludon, kaj..., pensite kaj farite: mi inventis landon sen naciaspiroj, "Eŭropio"-n, kaj skribis gin kvazaŭ temus pri mia propra lando sur mia kongreskarto. Baldaŭ mi konstatis, ke mia ideo ne estas novaĵo, ĉar granda nombro da germanoj montris en siaj respektivaj kongreskartoj itun de "Eŭropa Komunumo".

Sed mia ludo ne tro daŭris, ĉar mi renkontis aŭstralianinon, kiu rigardante mian kongreskarton ne trovis mian landnomon tro brila, kaj kun granda malkontento muntis antaŭ mi en unu minuto veran mitingon dure kritikantan la malsolidarn Eŭropan politikon, laŭ ŝi kulpan pri la izoleco de tiom da homoj en ties hemisfero... Ĉu vi volas kredi min, se mi konfesas al vi, ke malgraŭ la tono acida de tiu spontana predikantino ŝi pravis en kelkaj punktoj kontraŭ mia ĵus elpensita "patrio"? Tiam mi pensis, ke se grandaj kaj malgrandaj nacioj tiel aĉe kondutas kontraŭ la homoj de unu aŭ alia kontinento, kian patrian titolon mi metus sur mian kongreskarton? Post rapida analizo mi konkludis, ke nur unu restas sufiĉe digna, tiu de "sennacio", kaj prefere montri neniun! Vere, homo devus montri en UK neniun nacititolon. Ĉu ĝi ne estas universala?

Post la rakontitaj incidentoj, mi multe cerbumis pri la sinteno kaj bildo donita de la esperantistoj en la UK okazinta en Valencio, ĉar en neniu momento estis trovebla la spirito supernacia kaj homama de nia "interna ideo", kaj la diligenta kolegaro ne estis tiu milfoje laŭdata "rondo familia" proklamita de nia majstro D-ro Zamenhof. En tiu aspekto la kongreso plene fiaskis. Cetere, la kongresoroganizantoj, UEA, montriĝis, kiel kutime, tre bonaj negocistoj, sed tre malbonaj gardantoj de la esperantisma spirito. Ili, ne nur ne sciis kontraŭbatali la naciisman antaŭkongresan kampanjon de certaj elementoj, kiuj uzas Esperanton por siaj politikaj celoj, sed honte cedis en sia proklamita "neŭtraleco" kaj eĉ permesis krokodilan saluton tiusencan de la podio mem. Minimume, UEA devus peti publikan pardonon pro tiom da eraroj sur la kampo de la esperantisma etoso... Ĉu en tiu "universala" asocio ne ekzistas almenaŭ unu sola gvidanto, kiu zorgas pri la spirito de la movado, nun en evidenta regreso? Aŭ ĉu elbe tiu gvida aparato nur taŭgas por "gajni monon, ne gravas kiel?

Kun bedaŭro mi skribas ĉi lastajn paragrafojn, sed komprenu, mi iris al UK por ĝui etoson koheran kun la "interna ideo" de Esperanto, mi iris al universala kongreso, kaj mi trovis homojn skeptikajn kaptitajn en la trompo de politikistoj nanaj, kiuj forgesis la originon kaj celojn de nia movado: interkomprenon de homoj kaj popoloj sen ia ajn diskriminacio. La vivo fariĝas pli kaj pli planeda, sed niaj gvidantoj planas nian futuron surbaze de lokaj interesoj.

Laŭ mia opinio, ni, esperantistoj, bezonas urĝan regeneron de nia idealismo, ĉar la merkantilisman lingvodisvastigan batalon jam antaŭ longe ni perdis... Nur en la idealo suprernacia kuŝas ĉiuj esperoj de la esperantistoj.

Jesús de las Heras.




Aliaj Kajeroj~ Kajero 22ª ~ En pdf (paĝo 16ª).
Enretigis Jesuo.