Al-andalusanoBeletro
Memorinda poetino de Al-Andalus

Antaŭ kelkaj semajnoj, unu el niaj intelektaj virinoj en la SAT-movado estis forte ŝokita, ĉar en unu el la aranĝoj organizitaj en niaj medioj oni primokis aŭ serĉis pri la virinoj. Ŝi opinias, ke la rilatoj de SAT al la virinoj ne estas korekta, kaj kiel sekvo de tiu opinio publike esprimita, ŝi estis invigata lanĉi debaton pri tiu temo.

Mi decidis kunlabori kun k-dino Kris Ungar en tiu kampanjo per artikolo pritraktanta temon historian (la ofendoj al la virinoj kiel dignaj homoj ja ne datas de antaŭhieraŭ), en kiu talenta virino, granda poetino, estas maljuste aprezata kaj ŝia memoro kondamnita al malŝato kaj forgeso. Mi aludas la poetinon Wallada bint al-Mustaqfi, naskiĝinta en Kordovo en la jaroj 994, en tiu  bela urbo kien pilgrimis du tiu epoko scientistoj kaj poetoj de la tuta mondo nur serĉante sociofontojn, aŭ pli simple por admiri kvankam nur unu solan fojon la mirindajn palacojn de Madinat al-Zahra kaj al-Zahiria, aŭ eble viziti un el la bibliotekoj plej kompletaj en la tuta mondo: tiun de la kordova kalifo al-Hakam.

    Wallada estis filino de la omaja** kalifo Mustaqfi, do ŝi ricevis rafinitan edukadon, kaj tre juna ŝi jam verkis siajn unuajn poemojn. Ŝajnas nekontestebla, ke unu el la plej diferencigaj elementoj en la al-andalusa socio du tiu epoko, kompare kun tiuj pure muzulmanaj, estis la virino. Pluraj jarcentoj de araba edukado, kunvivado kun viroj edukitaj por strikte obei siajn religion kaj antikvajn tradiciojn kaj pli rigida vivsistemo de la muzulmanoj destinita al la virino, tute ne sufiĉis por forigi la sendependaeman spiriton de la al-andalusa virino: Wallada estis sendube unu el la  ekzemploj plej citindaj el tiuj virinoj.

    A. F. Schack, eminenta verkisto pri arabaj temoj, opinias pri tiu temo: "La situacio de la virinoj en Al-Andalus estis pli libera ol tiu en la ceteraj muzumanaj landoj. Ili intervenis en ĉiujn kulturajn aktivaĵojn de la tiama socia vivo, kaj ne malmultaj virinoj atingis famon pro la plenumo de intelektaj taskoj. Ofte ili disputis kun la viroj pri poeziaj laŭroj. Tiel alta civilizacia nivelo kaj konduto estis la vera kaŭzo de la respekto kaj estimo, kiujn ili ricevis en Al-Andalus, evidente neniam atingitaj de la ceteraj virinoj en aliaj muzulmanaj landoj"***.

    Kaj Henri Pérès, eminenta fakulo pri sama temo konfrimas tiun oinion: "Dum la 11a jc. la virino pretigas sin okupi elstarajn postenojn en la socio. La ekflorado de ama poezio, kiu faras el ŝi idealigitan estaĵon, pruvas, ke eĉ iom ŝirmita de ĵaluzoj, sed ĝuante relativan liberecon, la al-andalusa virino sin sentas preskaŭ samnivelaj kie la viro kaj tial postulas por si mem samajn rajtojn".

    Estis en tiu etoso, ke Wallada elstaris ne nur kiel sendependema kaj eleganta virino, sed ankaŭ kiel poetinon, kaŭzo pli iol sufiĉa por altiri kontraŭ ŝi la envion kaj eĉ la malamon de la viroj. Ibn Bassäm, lerta kronikisto pri tiu epoko, priskribas en sia verko al-Dajira la allogon de la medio, kiun ŝi saĝe kreis:

    "Ŝia salono estis kunvenejo de la a-andalusaj intelektuloj, kaj ŝia palackorto prefera loko por lasi galopi la fantaziajn ĉevalojn de la poezio kaj la bela prozo, kaj ankaŭ adekvata ejo por elmontri la belecon dee la ŝika eleganteco de la vestaĵoj. Ĉar ŝi ne estis prudema kaj tute ne kaŝis siajn pasiojn, oni ofte kritikis ŝin. Kelkaj verkistoj asertas, ke ŝi estis malmorala kaj diboĉema, sed kiel ofte okazas en similaj kazoj, tiaj opinioj estis frutkto de malbonvolemo kaj envio. Cetere, koincidis tiu vivoperiodo de Al-Andalus kun unu el la momentoj, dum kiuj virinoj de tiu lando ĝuis plej grandan liberon, kiel ebles percepti per la poemoj kaj rakontoj pri tiu epoko, kiujn oni povas legi".  

    La bela Wallada famiĝis ankaŭ pro siaj amaj rilatoj kun Ibn Zaydün, unu el la zenitaj poetoj de la liriko en Al-Andalus, kiun ŝi elektis inter plejado de brilaj svatiĝantoj. Kun emocio ŝi dediĉis al li ĉi tiun poemeton:

Mian venon li atendas,
kiam vesperĥor' griziĝas,
ja la nokto kaŝas ĉion,
eĉ sekretojn plej intimajn.
Vin kun mi ligadas io
kun la sun' ne koincida,
ĉar, se helus nia amo,
certe brilus sun' neniam!
Same pri la lun' okazus
kaj pri steloj blanke brilaj:
ne aperus sorĉa luno
nek la steloj lum-scintilaj...

    Al la kritiko de murmurantoj pri ŝia diboĉemo kaj ekscesa inklino al la plezuroj, ŝi respondis per fieraj versoj, kiel ĉi tiuj:

Antaŭ di'  solenoplena, ĵuras mi sen et-eraro
ke mi indas je l' respekto kaj estimo de l' altaĵoj.
Tra la viv' mi dece iras kun dignec' kaj alta kapo,
sur l' amantojn mi permesas tuŝi mian fajnan vangon.
Mi akceptas nur de viroj kisojn kun sincera amo,
mi ja ne komprenas vivon sen volupta ĝu-ekzalto.

Du faktoj montriĝis speciale transcendaj por la konduto de Wallada: la forpaso de ŝia patro kaj la rompo de ŝiaj amaj rilatoj kun Ibn Zayudün. La forpaso de ŝia patro, la kalifo al-Mustaqfi, lasis ŝin libera de la formalismaj rigoroj de la kordova kortego: ŝia malplaĉo al la vualo, ŝia inklino por la plezuroj, la ekstravanco de ŝiaj sintenoj kaj ŝia absoluta indiferento pri religio kaj tradicioj fariĝis pli evidentaj, kaj ŝi ne plu trovis barojn por montri sin publike laŭ sia kaprico kaj volo. La rompo de ŝiaj amaj rilatoj kun Ibn Zaydün estis, verŝajne pli dolora: iluzie amanta la poeton, kunvivante longan tempon kun li, ŝi akompanis lin ĝuante reciprokan amon, kiam li, forkurinto de prizono kaj senduba viktimo de tiuj amaraj rilatoj, volis eskapi de ĵaluzaj influhavaj homoj de la kordova kortego. Sed tiu senstabila vivo ne povis daŭri: la poeto sekvis sian destinon kaj forkuris al Seviljo, kaj Wallada kantis sian bedaŭron pro lia foresto per jenaj versoj:

FORESTO
Ĉu ekzistas por ni solvo
al la grava plendo nia
naskiĝinta el suferoj
pro forest' kaj am' insistaj?
Iam, kiam niajn noktojn
du la longaj horoj vintraj
ni plenigis per plezuroj
kaj per braĝoj ĝu-pasiaj,
kial ni nin lasis kapti
de la dubo apatia
akcelante la destinon
pri fatala fin' timiga?
Giras la senlimaj noktoj,
kaj torture mi ne vidas
finon al la longa disto
separanta nin perfida.
Tiom, ke eĉ pacienco
kaj espero ne sufiĉas...
benu Di' per multaj pluvoj
grundon, kie vi nun vivas!

    Wallada venkita de ne plu eltenebla longa atendo pro foresto de sia amanto kun problemoj sen ebla solvo, rompas kun Ibn Zaydün kaj trovas novan amon, sed tio estas ja alia afero. Ŝajnas, ke ŝi ne amis nur platone. Ibn Zaydün konfesas: "Ni pasis la nokton premante la sukon de la lipoj kaj kolektante la granato-grajnojn de ŝiaj mamoj"... Sed tio, laŭ Ibn Bassäm, tute ne rompis la imagon de ĉasta pura virino, kiun ŝi havis, tute kontraŭe oni komparis ŝin kun Ulayya, la fratino de la orienta kalifo Härün al-Raŝid, fama pro ŝia honoesteco kaj diskretemo.

Sed ne ĉiuj viroj plaĉe akceptis la progresemon de tiu poetino, precipe pro religiaj kaj tradiciaj antaŭjuĝoj, kaj ankaŭ, kiel nun, ĉar oni ne povas pardoni la elstarecon de virino, tial oni profitis ĉiun okazon por malprestiĝigi ŝin en ĉiuj aspektoj: oni mjurmuris, ke ŝi, Wallada, perdita ŝian serenan memregadon dronis en ekstravagancon, senmoderajn kapricojn kaj primokis la veran sinceran amon. Oni asertis, ke ŝi estis en amaj rilatoj kun alia virino, la poetino Muhĵa bint al-Tayyäni..., sed la grandaj poeziaj kvalitoj de Wallada restis netuŝeblaj.

    Biografo de la poetino konfirmas: "Wallada estis klera poetino, recitanto de versoj senegalaj, verbo rava kaj facil-dira, ŝi rivalis kun grandaj poetoj de tiu epoko kaj superis la plej bonajn el ili".
Antonio Marco Botella.
(*) Al-Andalus: nomo donita de araboj al Iberio.
(**) Omaja: (El la araba umayya, propra nomo): Apartenanta al araba dinastio devenanta de Banü Umayya, el kiu kelkaj estis kalifoj de Damasko kaj aliaj en Al-Andalus, emiroj sendependaj de 756 ĝis 929, kaj kalifoj de Kordovo, de 929 ĝis 1031. En PIV, Omajado: araba dinastio reginta en Damasko de 661 ĝis 750.
(***) El a verko "Poezio kaj arto de la araboj en Hispanio kaj Sicilio", de A. F. von Schack.
 

Kajeroj 24ª  Aliaj Kajeroj~ En pdf (paĝo 11ª).
Enretigis Jesuo.